Loading
Lingvoj de Eŭropo

Mi trovis mapon de Eŭropaj lingvoj sur la suba paĝaro

http://www.eblul.org/index.php?option=com_content&task=view&id=118&Itemid=56

La paĝaro apartenas al Eŭropa Buroo por Pli Malofte Uzataj Lingvoj

European Bureau for Lesser-Used Languages (EBLUL)

Unu el la celoj de EU konservi multlingvecon tamen pli kaj pli la lingvoj malaperas.

Laŭ mia scio la liva lingvo el la finno-ugra familio jam malaperis. Ĉu tiu sorto atendas ankaŭ la aliajn malgrandajn lingvojn? Kiom da lingvoj restos en EU? Kiom da lingvoj restos sur la Tero post 100-200 jaroj? Ĉu oni povas haltigi la malaperon de lingvoj?

Kion vi opinias pri tio?

Laslo

1 comment

Laslo Kovacs said:

Ĉu vere la loĝantoj de beneluksaj landoj parolas tiom multe da lingvoj? Aŭ ili parolas dialektojn de iu lingvo? Ĉu valonoj diras mi parolas la francan, nome la valonan dialekton aŭ diras mi estas valono mia gepatra lingvo estas la franca? Ĉu korsikanoj rigardas sin kiel parolantoj de korsika lingvo aŭ korsika dialekto de la itala? Ktp.
Mi estas scivola.
15 years ago ( translate )