Johannes dum la JES-koncerto. Fotis Ivo.
En la A-parto (tempo-daŭro 30:39):
- Enkonduko en la programon - Irek,
- Planlingvo, la filmon prezentas Aleksandro de la Verda Filmejo,
- Sonraporto de Platano pri FESTO en Donneville 2010,
rakontas Flo (Floréal Martorell - Vinilkosmo), - Muzika intervjuo kun Johannes Mueller - parto 1.
En la B-parto (tempo-daŭro 30:46):
- Muzika intervjuo kun Johannes Mueller - parto 2.
- Tea Radovanović kaj Marija Jerkovic – Tradukprojekto
de Kroata Esperanto Ligo kaj de Eŭropa Unio, - Martusia, Goŝka ME kaj Anton trarigardas la aktualaĵojn
kaj reagojn.
En la programo aperas E-muziko: fragmente el FESTO-koncertoj jOmO,
……….Martin, KTP, Gijom, krome Ben akordeone, Dolchamar
……….kaj Jonny M.
- Reklamo de la 2a Junulara E-Semajno, JES,
- Reklamo de la Verda Filmejo.
La sonmaterialojn kolektis Irek, Platano kaj Martusia,
……….kontribuis Platano kaj Aleksandro,
……….kompilis Irek.
Por voĉe kontribui la programojn uzu ekz. vian komputilon por vin mem
registri - la detalojn, se vi ne scias kiel tion fari,
legu en la subpaĝo: Informe.
Se tion vi ne kapablas fari kontaktiĝu skajpe kun la redakcio
kaj ni registros vin, la detalojn pri la deĵorado en la reto
eksciu ĉe la subpaĝo: Anoncoj.
La sekva podkasto marde, la 30an de la novembro.
Intertempe atendu novajn enskribojn en la arkivejon.
Ĉe Facebook funkcias VVE-grupo. Aliĝu.
0 comments