Loading
Slango de Medana Urbo
Jangan bikin awak palak (Ne ĝenu min) Bilda kredito: Tauko Medan

Ĉu vi aŭdis pri Medana Urbo? Eble jes, eble ne. Ĝi ne estas tiom fama kiel Balio aŭ Ĝakarto, tamen, tiu ĉi urbo valoras esploron, speciale sia kulinara.

Tiu ĉefurbo de Norda Sumatera provinco estas la tria plej granda urbo kaj la kvara plej multhoma urbo en Indonezio. Krom tio, ĝi estas ankaŭ la plej granda urbo en Sumatera insulo kaj ekstere de Java insulo, kie la ĉefurbo situas. Lokita nur malpli ol unu horo per flugo el Penang (Malajzio) kaj pli malpli unu kaj duono horoj el Singapuro, faris Medanon preferata turisma kaj la negoca celloko de ambaŭ landoj.

La etna diverseco en Medano kontribuis multajn bongustajn pladojn - de dolĉa Java kuirarto, spicaj teleroj de Padang, bongustega rostita porkaĵo de Batak, spica kareaĵo Barata, al bongusta ĉina nudelo. Medano estas ankaŭ nomita la fandujo de Indonezio.

Krom la ekzotaj pladoj, loka slango kaptis multe da atento tro. Ne gravas kiom bone estas via indonezia lingvo, vi povas ankoraŭ esti konfuzita, se vi ne rekoni la lokan slangon. Pluraj el Medanaj slango estas listita, sed ne limigitaj al, la jenaj:

#

Medana

Indonezia

Esperanta

1

Amburadul

Berantakan

Senorda

2

Aqua

Air mineral

Minerala akvo

3

Belanggar

Tabrakan

Kraŝo

4

Berabe

Kacau

Malorde

5

Berantem

Berkelahi

Kontraŭbatali

6

Bini

Istri

Edzino

7

BK

Plat nomor

Veturila enskriba plato

8

Congok

Rakus

Avida

9

Kelen

Kalian

Vi (pluraj)

10

Kereta; Honda

Sepeda motor

Motorciklo

11

Lagak; Kreak

Sombong

Aroganta

12

Lasak

Tidak bisa diam (gerakan)

Maltrankvila (movo)

13

Libas; Gibal; Hantam; Kipas

Pukul

Bati

14

Macam; Kayak

Seperti

Kiel (subjunkcio)

15

Mengkek

Manja

Dorlotita

16

Mentel

Genit

Koketa

17

Motor

Mobil

Aŭtomobilo

18

Pajak

Pasar

Tradicia merkato

19

Palak

Kesal

Ĝenita

20

Paret

Selokan

Fosaĵo

21

Pauk; Bengak

Bodoh

Stulta

22

Pulak

Rupanya

Ŝajne

23

Raun-raun

Jalan-jalan

Promeni

24

Senget

Gila

Freneza

25

Siap + kata kerja

Selesai + kata kerja

Jam + verbo -is

26

Silap

Salah

Erara

27

Sor

Sangat tertarik

Tre interesita

28

Tekongan

Tikungan

Stratkruciĝo

29

Tengok

Lihat

Vidi

30

Titun

Tidur

Dormi