Lingvlernado postulas praktikon, praktikon, kaj praktikon. Kontinua praktikado povas plibonigi vian lingvan kapablon rapide kaj lernado per farado estas unu el multaj bonaj lernad-metodoj pri lingvoj. Vi povas uzi la vorton aŭ frazon, kiun vi ĵus lernis. Vi eble rimarkos, ke vi bezonas novajn vortojn aŭ frazojn por kompletigi la skribajxon. Sekve , estas du aferoj, kiujn vi povas lerni samtempe – kapablo pri formado de frazoj kaj posedo de novaj vortoj aŭ frazoj.
La celo de lingvlernado estas kapable transdoni la ideon, kion vi volas esprimi en la lingvo. Mia metodo en lingvlernado estas skribi tiel multe kiel eble. Se necesas io, mi povas ankaŭ trovi kelkajn amikojn por revizii mian skribon. Vortaroj kaj aliaj lingvlernadaj referencoj povas esti tre utilaj en la komenco de la skribado.
Ne timu fari erarojn ĉar sukceso estas el eraroj. Notu ke skribado en fremdlingvo ne povas ĉiam esti farita per laŭvorta traduko . Se vi ne scias la signifon, vi povas traduki ĝin al la plej proksima signifo ebla. Sed certigu, ke iu korektos ĝin poste. La eraroj, kiuj estos korektitaj, helpos vin plibonigi vian skribpovon. La leganto povas ankoraŭ kompreni, kion vi volas diri el la kunteksto. Krom skribado, vivado en la lando de via cellingvo ankaŭ donas al vi avantaĝojn. Vi povas lerni rekte de la denaskaj parolantoj kaj vi ankaŭ ricevas la ŝancon esplori la kulturon.
La originala artikolo Learning by doing
0 comments