La hungaraj nomoj en pluraj vidpunktoj diferencas de la alilandaj nomoj.
La unua grava diferenco estas en la vicordo de la elementoj. Laŭ la nacia kutimo en Hungario unue staras la familia nomo kaj nur ekde la dua loko venas la personaj nomoj, plej ofte nur unu, sed kelkfoje ankaŭ dua.
Sekve la nomo de Kolomano (Kalman) Kalocsay en lia gepatra lingvo skribiĝis: Kalocsay Kálmán. Tio signifas, ke (kiel ekzemple ĉe la japanaj nomoj) okaze de alparoloj aŭ alskriboj vi devas distingi inter la nomoj laŭ via stilo kaj rilato al la celato.
Ekzemple „Estimata s-ro Baghy!”. Sed en amika stilo vi povas skribi al iu kun la vortoj „Kara Julio!”. (Ne miru, ni ĉiam metas krisignon post leteraj alparoloj.)
Interŝanĝi tiujn du nomojn kaj formojn donos strangan efikon.
Tamen atentu, ke konante la internaciajn kutimojn, en Esperantio hungaroj jam intence ŝanĝas la vicordon kaj skribas inverse sian nomon.
Do, precipe en kazo de hungaroj kaj japanoj (kaj kelkaj aliaj nacioj) ĉiam informiĝu unue kiu nomo estas la persona kaj kiu la familia.
La alian problemon kaŭzas la nomoj de la virinoj, speciale tiuj de la edziniĝintaj .
Ni rigardu mian propran okazon:
Mia knabina nomo, kiun mi havis ĝis mia geedziĝo estis: Kováts Katalin (familinomo Kováts, persona nomo: Katalin).
Post mia geedziĝo kun Smidéliusz Kálmán, laŭ la tiam - preskaŭ unusola eblo - mi fariĝis Smidéliusz Kálmánné. Se vi observas bone, la diferenco inter la nomoj de mia edzo kaj de mi estis nur la –né sufikso, indikanta ke temas pri la edzino de Smidéliusz Kálmán. Nenio scieblis pri la persona aŭ eksa familia nomo de tiu edzino, sekve neniu plu povis neformale alparoli min, kaj aliajn edzinojn sen vere interkonatiĝi kun ili.
En Esperantujo oni ofte alparolis min per „Kálmánné” kaj pro tio mi simple tute ne oficiale komencis uzi en la internacia medio la nomon: Katalin SMIDÉLIUSZ.
Per nova geedziĝo kaj tiama bona decido pri repreno de mia knabina nomo mi definitive solvis la problemon, sed la divorcon, kiel solvon mi ne konsilas al la aliaj hungaraj virinoj.
La moralo estas ke:
se vi vidas hungaran nomon kun formo: X X-né, sciu, ke temas pri virino, kiu estas edzino de tiu viro kies nomon vi ricevas forprenante la lastajn du literojn „né”. Ne forgesu, ke vi neniam alparolu ŝin je ajna videbla nomo, sed rapide informiĝu pri ŝia kaŝita persona nomo. Multan sukceson en viaj interkonatiĝoj.
Kontroltasko: rigardu la sekvajn nomŝildojn kaj respondu al la subaj kvin demandoj.
1. Kiu estas certe virino?
2. Kiu estas edziniĝinta?
3. Kies personan nomon vi ne scias?
4. Kiujn formalajn alparolojn vi povus uzi kun tiuj personoj?
5 Kiujn kaj kiel vi povus neformale alparoli?
a. Nagy Péterné
b. Kalocsay Kálmánné
c. Zöld Andor
d. Szerdahelyi Anna
e. Szilvási Petra
f. Kovács Ivánné
g. Kiss Magdolna
La tekston unue mi aperigis en edukado.net, en al sekcio Instruu vian lingvon.
http://www.edukado.net/post/17418/
Mi invitas vin tien por lerni interesaĵojn de aliaj lingvoj kaj instrui ion el la via.
3 comments
Katalin Kovats said:
Eble mi devintus transpreni la familian nomon de mia nuna edzo, sekve nomiĝi Katalin Lelarge. :-) . Tutverŝajne malpli ofta ol Katalin Kováts, eĉ se skribita kun "TS".
Katalin Kovats said:
Katalin Kovats said:
Ĉu estas landoj, kie viroj devas preni aŭ laŭvole rajtas preni la familian nomon de la edzinoj?