En 1997 mi gvidis la unuan Esperanto-kurson en Pluezek, kiun ni planis por malgranda rondo de esperantistoj, kaj kiun fine paroprenis (je nia granda miro) ĉ. 50 personoj.
Post tiu kurso jam la 13an fojon okazas la famaj Pluezekaj Renkontiĝoj, kiujn mi sukcesis ankoraŭ kelfoje ĉeesti post la lanĉo kaj kien ni ĉiam volonte reirus, se la lernejaj ferioj en Nederlando tion ebligus.
Tiuj renkontiĝoj konigis al mi Bretonion, la ĉarmajn loĝantojn de la urbo Pluezek, la tieajn esperantistojn, kiuj sukcesis trateksi la urbon pere de sia E-agado.
Ni pvoas diri, ke en tiu loko Esperanto estas konata, ŝatata kaj subtenata afero ne nur de la movadajnoj,s ed de la urba estaro, de la loĝantoj.
Gratulojn al ĉiuj, kiuj jam de 13 jaroj zorge tenas la fajreron flamanta.
2 comments
Katalin Kovats said:
Laslo Kovacs said: