Enkonduko
1. Je la trideka de junio 2010 nia lando, Demokratia Respubliko Kongolando celebros la kvindekjaran ekziston de la
sendependa kongolanda nacio. De nun, ni estas invitataj kiel civitanoj kaj kristanoj al celebrado de tiu okazintaĵo, kiu estas la
plej inda kaj samtempe la plej fruktodona kaj promesa el ĉiuj por la estonteco de nia lando.
2. Cele al memorigado, kiu engaĝigas nin en konstruado de pli bona estonteco por ĉiuj kongolandanoj, Ni, ĉefepiskopoj,
episkopoj kaj dioceza administranto, membroj de la Nacia Espiskopa Konferenco de Kongolando (CENCO), kunvenintaj en
plena asembleo de la sesa ĝis la deka de julio 2009, alportas nian kontribuon memorigante la gravecon de la justeco, kiu
sola grandigas la nacion (vidu Pr 14, 34) kaj indikante la firmajn elektojn en agadoj por Kongolando prospera kaj feliĉa.
I. La horizonto de la kvindekjariĝo de nia lando
3. Antaŭ preskaŭ kvindek jaroj niaj antaŭuloj akceptis la anoncon de la sendependiĝo de nia lando jene: "La eklezio salutas
kun granda espero la anoncon de la sendependiĝo de Kongolando (...). Ni estas konvinkitaj, ke per la honesta kaj
grandanima kunlaboro de ĉiuj nia lando povas iĝi prospera kaj feliĉa, kapabla plenumi en la historio de Afriko kaj de la mondo
la rolon, kiun la providenco rezervis al ĝi"[1]. Estas ankaŭ en tiu senco, ke la patroj de la sendependiĝo devigis sinprogresigi
la landon al ties plej bonaj sortoj por la bonesto de la tuta popolo.
4. Kia hodiaŭ, post kvardek naŭ jaroj, estas la sorto de nia lando? Necesas rekoni nenegeblajn progresojn, interalie la
konscion aparteni al unu sama nacio, la socialan koheron, kiu ebligis rezisti al la ataketoj de balkanigo, la starigon de
demokratiaj institucioj, la elmergiĝon de enlanda elito kun nekontestebla famo. Tamen la DR Kongolando ankaŭ multe
malprogresis. Dume kontraŭaj fortoj malkonstruis la etikan histon de nia socio. Militoj ripete okazigis milojn da mortoj. La
socialaj infrastrukturoj malkvietige disfalas. La administracio publika, la teritoria XXX, la magistraturo, la nacia klerigado, la
armeo, la polico, ktp. ne plu estas strukturoj, kiuj plene kontentigas la loĝantaron. La popolo trampiĝis kaj kondamnitas
elturniĝi. Ĉiu plendas pro tiu situacio kaj malaprobas ĝin.
II. Ĉiu plendas
5. Fakte, de la bazo ĝis la pinto, ĉiu plendas pro la vivokondiĉoj, kiuj ĉiutage pli kaj pli malfaciliĝas por la plimulto el la
loĝantaro. Pri tiuj plendoj kaj ĝemoj la popolo precipe denuncas la korupton, kiu iĝis, kiel ni asertis en antaŭa mesaĝo, "la
generala vivokadro kaj politika agado en DR Kongolando"[2]. Neniu institucio en DR Kongolando estas senkulpa pri ĝi pro
tio, ke la praktiko iĝas normala por multaj kongolandanoj. De la baza lernejo ĝis la universitato, en kursoj kaj tribunaloj, kaj ĉe
aliaj instancoj por decido kaj efektivigo, mafiaj retoj netimigeble daŭrigas sian agadon. Subkulturo markita de korupto
instaliĝas en la ŝtata administrado. Simile al kancero la korupto plifortigas la malfunkciadon de la tribunala sistemo. Ĉiu
plendas pro tio kaj kulpigas ĝin, sed ankoraŭ mankas reala volo kontraŭbatali kaj elradiki ĝin.
La korupto malfortigas la aŭtoritaton de la ŝtato
6. Malgraŭ la sindevigo decidita de la registaro, ni ne vidas realan decidiĝon ĉe la politikuloj koncepti kaj funkciigi
mekansimojn kaj koherajn regulojn por kontraŭi kaj puni koruptajn agadojn. Kiel oni komprenu tiun staton de kvazaŭ entuta
inercio? Fakte "inter la deformiĝoj de la demokrata sistemo la politika korupto estas unu el la plej gravaj, ĉar ĝi samtempe
perfidas la principojn de la moralo kaj la normojn de la sociala justeco; ĝi kompromitas la ĝustan funkciadon de la ŝtato
negative influante la rilaton inter regantoj kaj regitoj; ĝi enkondukas kreskantan malfidon pri la publikaj institucioj kaŭzante
laŭgradan naŭzon de civitanoj al la politiko kaj ties reprezentantoj, kio kaŭzas malfortiĝon de la institucioj"[3].
7. La respondeco de la registaro en ĉi tiu situacio engaĝiĝas. La korupto estas unu el la bazoj de majusta dispartigo de la
naciaj riĉajoj inter la riĉula klaso konsistanta el la publikaj aŭtoritatoj, kaj la plimulto de la loĝantaro, kiu vivas en mizero.
Krome korupteco subtenata de senpuneco difektas la bazan infrastrukturon, malkuraĝigas la ekonomiajn rolantojn,
malestimas tekstojn kaj normojn, malriĉigas kaj malfortigas la ŝtaton.
8. Ĉi tiu malfortiĝo de la ŝtata aŭtoritato estas des pli sentata de la loĝantaro el la kvartaloj de niaj vilaĝoj, kie murdoj,
perfortoj kaj ŝteloj okazas en ĝenerala senpuneco same kiel la forprenoj de la komunaj havaĵoj kaj la malaltaj salajroj de
ŝtatoficistoj, policistoj, militistoj kaj instruistoj.
9. La kongolandano sentas sin forlasita de la ŝtato. Li estas viktimo de ĉio. La elpeloj al kongolandanoj el najbaraj landoj en
9. La kongolandano sentas sin forlasita de la ŝtato. Li estas viktimo de ĉio. La elpeloj al kongolandanoj el najbaraj landoj en
kondiĉoj de perforto kaj humiligo ankoraŭ ne okazigis kredeblan reagon de indigno flanke de niaj regantoj. Tiuj elpelitoj kaj
multaj delokitoj restas senhelpaj en sia malĝojiga sorto, sen taŭga asistantaro konscia pri ilia mizerego. Armitaj bandoj
intermite ruinigas la orienton kaj nordon de la lando, la integriteco de la teritorio estas serioze minacata, iuj partoj de la
teritorio eskapas al la kontrolo de la centra povo. Tiom da situacioj malkaŝas la malfortiĝon de la ŝtato kaj interpelaciu la
registaron.
La malforto de la ŝtata aŭtoritato kaj helporganizaĵoj
10. La helporganizaĵoj, kiu agadas en DR Kongolando por helpi nian loĝantaron konsciiĝis pri la malforto de la ŝtato. Dum
malestas la ŝtato supozata plani kaj konduki eksterlandan helpon laŭ siaj propraj prioritatoj kaj laŭ la bezonoj de sia suferanta
loĝantaro, la helporganizaĵoj en DR Kongolando instaliĝas, kiel ili volas, kaj faras, kion ili volas. Tiu agmaniero plifortigas ĉe
la loĝantaro la senton esti forlasita de la ŝtato. Kiel substrekis papo Benekdikto XVI en sia encikliko Caritas in veritate:
"kelkfoje okazas, ke tiu, por kiuj la helpo estas destinita, iĝas utila al tiu, kiu helpu lin, kaj la malriĉuloj servas kiel preteksto
por plu ekzistigi multekostajn burokratajn organizaĵojn, kiuj deprenas por sia propra pluekzistado tro altajn procentaĵojn de la
rimedoj, kiuj male devus esti destinataj al la evoluigo"[4].
La multeco de neregistaraj fondaĵoj kaj organizaĵoj kreitaj de la kongolandanoj mem obeas al la spirito de profitemo XXX. La
plimulto de iliaj iniciatintoj kompreninte la malforton de la ŝtato sagacas kaj elstaras pri forpreno de la havaĵoj kaj sumoj
destinitaj por la bazo.
La malfortiĝo de la ŝtata aŭtoritato per eksteraj fortoj
11. Pri la malfortiĝo de la ŝtata aŭtoritato ankaŭ ŝuldas eksteraj kaŭzoj. Bone observante oni eĉ dirus, ke ĝi estas aranĝita de
okultaj organizaĵoj kaj povoj, kiuj volas kapti DR Kongolandon kaj ties riĉaĵojn, kiujn ili volas laŭ sia deziro kontroli kaj
ekspluati. La plimulto kunlaboras kun kongolandanoj, kiuj pli servas sian propran avantaĝon ol la bono de la tuto de la
loĝantaro. Iuj famiĝas per sia posedemo kaj la akaparo de la arbaraj kaj minejaj riĉaĵoj koste de la lokaj loĝantoj. Ekzistas
seriozaj kialoj pridubi la de ili afiŝatan intencon helpi al DR Kongolando. Iuj al si demandas, ĉu oni ne daŭrigas la konfliktojn
kaj ĉu oni ne kontraŭstarigas etnajn grupojn unu kontraŭ alia por senfine daŭrigi la ĉeeston en DR Kongolando de tiuj
organizaĵoj kaj de tiuj okultaj povoj. Kaj kial ne vidi en tio rilaton kun la malpermeso pri armiloj altrudita al nia lando? Ĉu ne
temas pri volita malfortigo fare de eksteruloj?
12. Sur la fono de tiu mizero devojantaj formoj de religieco strange malvolviĝas en nia lando tiagrade, ke ĝi deturnas la
atenton de la kongolandanoj de siaj respondecoj en la socio. Ili esperigas, ke la ŝanĝo venos kvazaŭ per frapo de magia
bastono. Ili deturnas la loĝantaron de ties socia respondeco preni sur sin la propran sorton kaj ekagi por ĝi.
Riĉiĝoj malhonestaj sine de malriĉiĝinta loĝantaro
13. Dume la registaro, la adminstrantaro de publikaj aferoj kaj la malhonestaj aferistoj senhonte riĉigas sin nepravigeble rilate
al tio, kion ili enspezus laŭlege. Tiu riĉiĝo estigas ofendo al la ĝeneraliĝinta mizero, pro kiu suferas la plimulto de la loĝantaro
kaj tutaj familioj.
14. Perdinte la sencon de ŝtato kaj de ties celo, iuj estroj apenaŭ zorgas pri la loĝantaro. Ili okupiĝas nur pri siaj propraj
aferoj kaj propraj avantaĝoj, por kiuj la komuna havaĵo estas oferata. Fakte ni vidas inverson de prioritatoj kaj valoroj: la
privataj aferoj superis la bonon de la tuta loĝantaro. Ĉu ne estas tio, kio klarigas interalie la malrespekton al la leĝoj ĝis la
manko de respekto al la konstitucio, fundamenta leĝo por starigi nian junan demokration kaj restarigi fidon je la sociala ordo?
III. Nia engaĝiĝo al prospera kaj feliĉa estonteco
15. La kristana espero engaĝas nin krei kaj konfirmi, ke, malgraŭ tiuj devojiĝoj, la prospera kaj feliĉa estonteco de
Kongolando celita de la patroj de nia sendependiĝo ne estas vana utopio. Ni fakte fidas al la Sinjoro, kiu donis al ni ĉi tiun
landon kaj ĉirkaŭas nin per sia daŭra protektado. Sed por realigi tiun estontecon, ni ankaŭ ŝanĝu nian valorskalon, plenumi
kuraĝajn kaj saĝajn elektojn kaj impete konstrui novan Kongolandon.
Ŝanĝi nian valorskalon
16. Ni nepru estigu novan valorskalon rilate al la kontraŭvoloroj detruantaj la etikan histon de nia socio. Kiam socio perdas la
fundamentajn gvidsignojn, kiaj tiuj de la komuna bono, socia organiziĝo, engaĝiĝo por la bonesto de ĉiuj; kiam socio
enfermiĝas en la alkutimiĝo al perforto kaj perversiĝo de la moroj; kiam la gvidantoj de nacio ne plu sentas sian respondecon
kaj kiam ili perversiĝas serĉante facilan kaj senhontan riĉiĝon en la ekonomia krimeco, kien vi vidas ĉi tiun landon iri alien ol
al sia disfalo? Ja urĝas memorigi nian loĝantaron kaj niajn gvidantojn, ke ekzistas fundamentaj valoroj, sen kiuj la vivo, la
progreso, la disvolviĝo kaj la feliĉo de nacio ne eblas. Fakte tiuj valoroj de la komuna bono, de la absoluta respekto al la
fundamenta leĝo, al solidara disvolviĝo estas remalkovrendaj.
Efektivigi saĝajn kaj kuraĝajn elektojn
17. Pli bona estonteco por nia lando postulas la elekton de tio, kio estas esenca kaj fundamenta por konstrui Kongolandon
laŭ ties potencoj. Temas pri elekto de politiko de komuna engaĝiĝo, etiko de reciproka riĉiĝo, dividita feliĉo kaj lokigo de la
homo je la loko, kiun li meritas. Ni invitas nian popolon konvinkiĝi, ke nur danke al tiuj moralaj valoroj kaj profundaj
konvinkiĝoj en Dio ĝi povas trovi la forton rezisti al la idoloj de ĉi tiu mondo.
La elekto reveni al sencoj de ŝtato kaj de komuna bono
18. La vera demokratio konstruiĝas en la respekto al la individuaj liberecoj. Kuraĝigante la kontraŭbatalon kontraŭ la
senpuneco ni memorigas, ke la ŝtato ekzistas ne nur por pune haltigi. La kongolandaj administrantoj, kia ajn estas ilia pova
rango, memoru, ke la politika idealo estas etika idealo. "La respondeco strebi al la komuna bono ne nur estas tiu de
individuoj, sed ankaŭ de la ŝtato, ĉar la komuna bono estas la ekzistokialo por politika aŭtoritato"[5].
La elekto por sociala justeco kaj lukto kontraŭ korupto
19. Sociala justico "grandigas la nacion" (vidu Pr 14,43), ĝi kreas klimaton de paco kaj harmonio en la socio per tio, ke la
leĝo protektas ĉiun civitanon kontraŭ eldevigo kaj kontraŭ ĉiaj misuzoj de povo. Tia justico supozas la ekziston de jurŝtato, en
kiu neniu koncentrigas ĉiujn povon en sin. La justico sociala kaj distribua estu antaŭenigata, ĉar ĝi ofertas al ĉiuj egalecon de
ŝancoj bazitan sur la objektivaj meritoj kaj ne sur klienteco. XXX Tiu egaleco de ŝancoj ebligas al la ŝtato kaj al ties institucioj
<font fa
0 comments