Loading
Tago de Patrino, internacia
Karaj Sinjorinoj, akceptu le esprimon de mia respekto al ĉiu patrino ĉi tie,
okaze de la internaciaTago de Patrinoj. Mi skribas malgraŭ ke la dato de festotago estas
dise en la mondo.
Estu permesata nun enskribi citaĵon, kiel oni opiniis pri la patrineco en la antikva
Egipto. Ni viroj, ĉiuj rememorigu la vortojn de la citataj saĝulo Eney* el la legendaj epoko, kiu rakontas al la postaj generacioj kiel devas respekti patrinon.

La tuta citaĵo legeblas en la romano, La Faraono de Boleslaw Prus far de tradukisto Kabe.

"Memoru, ke ŝi naskis vin kaj nutris per ĉiuj rimedoj. Se vi forgesus pri tio, ŝi levas siajn manojn al la Dio, kaj li favore aŭskultas ŝian plendon.

-Ŝi longe portis vin sub sia koro, kiel grandan ŝarĝon, kaj naskis vin, kiam pasis monatoj.

-Poste ŝi portis vin sur la dorso, kaj dum tri jaroj metis sian mamon en via buŝon.

-Tiel ŝi edukis vin, ne sentante abomenon al via malpureco.

Kaj kiam vi iris en la lernejo kaj oni ekzercis vin en la skriboj, ĉiutage ŝi starigis antaŭ via instruisto, kun pano kaj biero de sia domo. "


* Eney estis signifa saĝulo en la antikva Egipto antaŭ la regado de Ramzes XII.

3 comments

HORVÁTH János András said:

Nedankinde, kara Sana, mi nur citis pensojn de antikva saĝulo el mia favorata romano. Mi dankas al vi la aldonon al plej ŝatataj.
12 years ago ( translate )

Maria said:

en Pollando ĉiam La Tago de l'Patrino estas festata la 26-an de majo, en Usono k Germanio ĉiam la 2-an dimanĉon de majo
11 years ago ( translate )

HORVÁTH János András replied to Maria:

Jes, kara Maria en la mondo estas disa la dato de la festo. Mi legis la citaĵon ĉar
surprizis min la rememoro de la aŭtoro. En nia lando okazas ĉiam la festitago
"Tago de patrinoj" je unua dimanĉo de Majo.
11 years ago ( translate )