Loading
Kiel oni opiniis pri la patrineco en la antikva Egipto ?
Kiam mortis la dia faraono Me-Amen Ramzes XII. kiu estis la Sinjoro la Supra kaj Malsupra Egipto la estro de Fenicio kaj ankoraŭ naŭ popoloj, sekvis lin sur la trono la juna kronprinco Ĉam-senmerer-Amen Ramzes XIII. La oficialan adeptigan eventon estras la tiama ĉefpastro.


Ankoraŭ ne estis la solena kronado, sed nur okazis la akcepto de la povo. Preskaŭ la fino de la granda solena evento la posteulo demandis: Kion ankoraŭ mi devas fari ?

La ĉefpastro diris:

- Ĉu via sankteco bonvolos akcepti la respektegon de la reĝino patrino ?

- Mi?.. mi devas akcepti la respektegon de mia patrino ?.. demandis la faraono per sufokita voĉo. Kaj volonte trankviliĝi, li aldonis kun rideto.

-Via ekselenco forgesis, kion diris la *saĝulo Eney ?..

Eble la sankta Sem** ripetos al ni liajn belajn vortojn...

" Memoru, ke ŝi naskis vin kaj nutris per ĉiuj rimedoj. Se vi forgesus pri tio, ŝi levas siajn manojn al la dio, kaj li favore aŭskultas ŝian plendon.

Ŝi longe portis vin sub sia koro, kiel grandan ŝarĝon, kaj naskis vin, kiam pasis monatoj.

Poste ŝi portis vin sur la dorso, kaj dum tri jaroj metis sian mamon en vian buŝon.

Tiel ŝi edukis vin, ne sentante abomenon al via malpureco.

Kaj kiam vi iris en la lernejon kaj oni ekzercis vin en la skriboj, ĉiutage ŝi starigis antaŭ via instruisto, kun pano kaj biero de sia domo. "



- *La citaĵo de la saĝulo Eney estas aŭtentika, far la deĉifrita hieroglifa teksto.

** La sankta Sem estis altranga pastro iama instruisto de la juna kronprinco.