Kolego kun kiu Bob dum tagmanĝo-paŭzo ofte parolis nomiĝas Leo. Iun tagon Leo rakontis pri nova ŝatokupo kiun li havis. Post vizito al Francio, kie Leo vidis la sporton, li klopodis konvinki aliajn homojn ludi kun li. Ho jes, la sporto estis la fama franca “Jeux de Boule” en bona traduko al Esperanto “Pilko-ludo”. Evidente, tiuj kiuj neniam vidis aŭ aŭdis pri “Jeux de Boule” daŭre ne komprenas pri kio temas.
La ludo konsistas el sekva regulo. Du aŭ kvar/ses/ok/ktp,ktp da homoj havas ferajn pilkojn en mano. La komenco de la ludo estas tiel ke unu el la ludantoj ĵetas etan lignan pilkon sur la terenon, kaj la celo nun estas ke la ludantoj klopodas ĵeti siajn ferajn pilkojn kiel eble plej proksime al la ligna pilketo kiun oni nomas la porketo.
Jes vi pravas, ĝi estas la plej simpla ludo kiun vi povas imagi. Oni povas lerni ĝin dum libera semajnfino kaj esti specialisto pri ĝi - laŭdire de la fanfaronuloj kiuj krom parolado pri la ludo kapablas al nenio - en malpli ol semajno.
Kiam Leo parolis pri la ludo al Bob, Bob iom ridetis ĉar li iam lernis lingvon universalan pri kiu la eternaj komencantoj, la fanfaronuloj, diras ke oni povas lerni ĝin dum libera semajnfino kaj specialiĝi dum perdita semajno.
Nu, por kontentigi amikon Leo, Bob prenis la sabaton poste tramon al la vilaĝo kie Leo havis sian sportterenon por la “Jeux de Boule”.
Estis simple parto flanke de la piedpilka tereno en la parko, sub majesta kverko, kie la amikoj de la sporto kunvenis. La vetero estis bela kaj 8 geamikoj kunvenis por ludi. Tuj regis bela kaj bona etoso, kaj ĉiuj estis gajaj kaj bonhumoraj. Pasis duonhoro kiam virino demandis al Bob ĉu li volas anstataŭi ŝin, ĉar la naturo devigis ŝin trovi necesejon. Bob tuj akceptis la proponon kaj komencis kunludi. Montriĝis ke la ludo ne estas malfacila kaj li akceptis la dirojn de la fanfaronuloj, ke specialiĝi en la ludo estas bagatelo kaj afero de kelkaj horoj da ekzercado. En siaj imagoj Bob jam vidis sin, sur la plej alta ŝtupo de la sporto, superŝutita de pokaloj kaj medaloj, kiujn li, la ĉampiono gajnis.
Viro kun griza hararo diris al Leo: “Leo, vi ja konas la skabenon pri sporto, ĉu? Kial ne demandi al li, ke li trovu lokon por ni kun necesejo en proksimeco? Estus pli agrable por ni kaj precipe por la virinoj, ĉu?”
La aliaj ludantoj tuj komencis subtene grumbli, ke ne eblas bone ludi pilk-balon sen proksimeco de necesejo.
Leo klare sentis sin respondeca pri la manko de necesejo kaj promesis paroli kun la skabeno pri sporto. Strange estas ke malgraŭ la promeso de Leo, la etoso ne restis gaja sed la homoj anstataŭ amuziĝi per la ludado nur ĝemenadis kaj plendis ke; sen necesejo la ludado ne plu eblas.
La semajnon poste Leo rakontis al Bob, dum la tagmanĝa paŭzo, ke li renkontis la skabenon kaj ke la problemo estas solvita. La pilko-ludantoj povos translokiĝi, sed estus preferinde ke ili kreu asocion kun limigita respondeco kaj tiel oficialigu la aferon. Antaŭ ol Bob povis fari demandon, Leo jam diris ke li komencis labori por ke la ludantoj povas esti membro de oficiala asocio, sub protekto de asekuro kaj pli de tiuj aferoj necesaj por havi oficialan klubon.
Por subteni Leo kaj pro fakto ke plaĉas al li la ludo, Bob tuj aliĝis al la nova asocio kaj iĝis per tio la dua membro de Merkurio, kio estas la oficiala nomo de la pilkluda asocio.
Monaton poste la klubo posedis novan terenon apud la sportohalo. Bela tereno kun belega surfaco al kio ludi estas sonĝo de revuloj. Ĉiuj anoj estis kontentaj kaj la agrabla etoso kiu normale regas brilis de ĉies vizaĝo. La vivo ja estas belega!
Estis tago en majo kiam Bob estis sur ludejo. Ĉiuj estis gajaj kaj bonhumoraj kaj kelkaj diris inter si, ke tia avantaĝo pilkludado ja donas. Anstataŭ sporti en fermita sportejo ili faris la ludon en plena aero, proksime al la parko el kiu venas nur freŝa aero kaj boneco el naturo. Pilkludantoj estas, kaj pri tio ne ekzistas dubo, la plej feliĉaj homoj el la tuta mondo.
Komencis pluveti. La virinoj kuris al flanko de la sporthalo por eviti ke ilia hararo malsekiĝu kaj strange bukliĝu. La viroj ridis kaj montris sian virecon per resti en pluvo, kiu damne iĝis pli severa. Ne daŭris longe aŭ ĉiu ludanto ŝirmus sin kontraû la pluvego ĉe fasado de la sportohalo.
Viro diris al Leo: “Vi ja estas amiko de la skabeno pri sporto, ĉu vi ne povas zorgi ke ni havu malgrandan ejon en kiu ni povas ludi sen havi ĝenon de la pluvo?” La aliaj membroj de la pilkoklubo subtene komencis grumbli kaj ja demandis sin, kial Leo ne komence petis bonan ŝirmilon, iu loko kie pilkludado estas agrabla. For de la malpura aero kiu damaĝas la sanon de la homoj, for de ventego kaj pluvego.
Leo promesis paroli kun la skabeno kaj efektive eĉ ne plenan monaton poste li diris al Bob, dum la ĉiama tagmanĝa paŭzo, ke la skabeno zorgis ke ili povas ekde nun ludi en la malnova fabriko kiu iu ajn ne plu estas uzata.
La estraro de la vilaĝo zorgis ke en la fabrik-halo estas bela tereno je kiu la amikoj povas ludi, protektita kontraŭ ĉiuj malbonoj.
Oni faris etan festeton dum inaŭguro de la nova ejo, sed anstataŭ ke ĉiuj estis gajaj kaj kontentaj, oni havis nur plendetojn kaj plendojn. “Kial ni ne havas bufedon en la halo, eĉ ne eblas trinki bieron? Ĉu iu jam rimarkis ke la vojo al la halo ne estas en tre bona stato? Ĉu iu scias kial la necesejo estas je distanco de 50 metroj. Kial ne estas antaŭvidite por la vintro hejtilon. Kion ni faros dum la malvarmaj vintroj? Kial ni ne aliĝas al la oficiala Pilko-asocio de Flandrio por ke ni povu ludi maĉojn kontraŭ aliaj kluboj? Ktp, ktp.
Leo notis ĉiujn plendojn dum la inaŭgura festeto kaj kiam li iris hejme li sentis sin plene elĉerpita kaj malsukcesa, ke li tiel malbone prizorgis la asocion de la amikoj.
Ofte dum la tagmanĝa paŭzo en fabriko, Leo diskutis kun Bob pri la klopodoj kiujn li faras por ke ĉiu membro estu kontenta, ke ĉiu estu gaja kaj feliĉa. Bob havis fortan dubon ĉu estas la tasko de Leo zorgi ke aliaj plenkreskuloj havu sian feliĉon. Li konstatis ke la gaja Leo iĝas malfeliĉa viro kiu nur havis zorgojn, simple ĉar neniu estas kontenta.
Se mi bone memoras, estis en septembro kiam eksplodis la bombo de malkontento. Jos, la plej granda plendemulo el la tuta asocio diris tre fajne, duonlaŭte por ke ĉiuj aŭdu, ke li disvastigas gravan problemon: “Imagu, ke morgaŭ la posedanto de la fabriko vendus la ejon! Kion ni tiam farus? Tiam ni estus sen ludejo. Kien ni iru, ni ne havas bezonatan kapitalon por mem aĉeti ejon kaj o vee, estus la fino de nia kara klubo.
La proletaro grumble konsentis kun Jos. La klubo estas en danĝero kaj Leo la prezidanto estas respondeca kaj li faras nenion por la kara klubo. NI BEZONAS novan prezidanton, homo kiu prenas respondecon!
Iom feble Bob intervenis kaj diris: “Neniu scias ĉu la posedantoj de la fabriko iam vendos la terenon. Fakte, kiel fabriko ĝi iom troviĝas en malbona parto de la urbo kaj la planoj de la estraro de la vilaĝo ne direktiĝas al tio ke baldaŭ la fabriko devos malaperi, eĉ plie, ankaŭ la ludantoj de plumpilko ricevis parton de la fabriko por ludi kaj en la ĉef-halo jam ekzercas la korpojn la sportistoj de basketbalo. Do, neniu signalo pri baldaûa vendo.”
Tamen la malkontentuloj restis grumbli kaj antaŭ disiĝi estis decidite ke la klubo bezonas novan prezidanton kiu zorgos por la asocio kiel patro por siaj idoj.
Postan lundon Bob vidis Leo. Li estis pala kaj aspektis malsana. Singultante li rakontis al Bob kiel multe li suferas pro la diroj de Jos kaj ke li faris ĉion por la klubo.
“Mi havas kelkajn seriozajn demandojn" - diris Bob - "Ĉu vi nepre devas esti prezidanto de klubo por esti feliĉa? Ĉu vi pensas ke pilk-ludo nepre devas esti ludata en sport-halo? Kio estis via celo kiam vi komencis ludi pilk-ludon?”
La sekvan sabaton, la kutima tago de pilk-ludo, Bob kaj Leo staris sub la granda bela kverko kiu vivas apud la piedpilka-tereno. “Jen" - diris Bob - "ĉi tie mi ludis unuan fojon pilk-ludon. Ĉi tie mi malkovris la ĝojon ludi kun la feraj pilkoj kaj mi estis feliĉa kaj kontenta. Kion vi pensas, Leo, ĉu ni ludu maĉon?"
“Jes, mia filo,” diris Leo. Bob donis kison al sia patro kaj ĵetis la porketan pilkon, por ke ili povu komenci la ludon, por ke ili kontente revenu al la esenco. Ludi pilk-ludon.
2 comments
Ivica Truto said:
Jakvo said: