Mi pensas regule al la morto. Nu, regule, mi devas diri pli ol normale, mi pensas al ĝi.
Mi estas operaciita al la ĉefvenoj en mia kolo. Eble vi scias, mi pensas tion. Estas operacii ne sen danĝero, sed aliflanke estas operacio kiel ĉiuj ĉar danĝero operacii ne plu ekzistas.
Neniu okazis. Estas tute normala operacio kaj mi sentas relative bone. Ankaŭ la duo operacio iras glate kaj mi estas kontenta ke mi estas liberigita, de kion oni priskribis kiel, danĝera operacio.
Tamen la ĥirurgo diras, 3 monatoj post la dua operacio, ke iu misas en la kolo de mi. La maldekstra parto de la kolo, aŭ fakte mi devas diri, la veno de la maldekstra kolo denove fermas ĝin, pro troa cikatro kiu sin metis en la veno. “Neniu grava” diris la ĥirurgo, “mi metas stenton en ĝi kaj ĉiuj estas denove en ordo”.
Mi pensas alimaniere pri la operacio. 2 fojo operaciita kun sukceso estas bonŝanca, 3 fojo operaciita estas kiel oni diras en Belgio “putinofeliĉo” kaj mi iras tute nervoza sub la tranĉilo.
Jes, la operacii estis malsukceso. Granda malsukceso!
Dum la operacio mi ricevas apopleksio sufiĉe grava. Mi vekiĝas, aŭ pli bone la ĥirurgo vekas min kaj li faris al mi demandojn, kaj tio estas tiel amuza, mi komprenas neniun el kiu li diris. Mi diras iun al li, sed li komprenas min tute ne. Tamen mi parolas la perfekta Nederlanda (mi almenaŭ pensas tion) Li diras ion pli, sed mi ne komprenas lin. Mia edzino envenis kaj ŝi diras ion, sed ŝi parolas tute strange. Plej verŝajne mi devas pli vekiĝi — mi ne scias.
Oni portis min al la ĉambro kaj mi diris; ke mi nepre devas pisi, sed ĉiuj rigardis al mi kvazaŭ mi diras : “estas bona vetero” aŭ iu simila. Mi ne plu povas teni min kaj mi pisas en la lito.
En la ĉambro la flegistino demandis kiel mi fartis, sed malgraŭ ke mi klare diras ke mi pisas en la lito, neniu komprenas min. Iu, mi ne scias kiu, forvualas la littukon kaj vidas kion mi faris. Neniu miris pri tiu, sed oni donas al mi puran liton kaj diras al mi ke ĉiuj venas en ordo, kion mi ankaŭ kredas almenaŭ mi pensas ke ili diras tion. Ke, tiel longe daŭras antaŭ “ĉiuj estas en ordo” mi ne antaŭvidas.
La saman tagon venas ĉe mi flegistino kiu diras ke mi havas apopleksion. Mi ne vere komprenas ŝin kaj ankaŭ ne vere malkomprenas ŝin. Apopleksio — Ron Linn kara kamarado de SAT havas tiun kaj li ĉiam plendas pri tiu, ke daŭre havas problemojn pri komprenigi pri kion li diris. Tamen kiam li trankvile parolos mi komprenas lin bone, sed en grupo, li volas ĉiam diri pli ol li kapablas kaj tiu estas katastrofo por la aŭskultantaro — (mi pensas al tiu momenton).
Mi tiam ne komprenas lin, ĉar jam estas pli ol du jaroj ke li havis tion, kiel eblas ke li havas problemojn kun tiu. Mi ne komprenas tion, ĝis nun, sed nun mi scias bone kion li havas, kion li suferas.
La flegistino petas al mi forlasi la liton. Mi faris, sed preskaŭ falas. “Ooo, diras la flegistino, estas pli serioze ol oni diras”. Tamen iom pli poste ni iras kune tra la koridoro kaj la flegistino subtenas min. Post iom da tempo ŝi demandas “provu iom solo” kaj mi faris, tamen kun multe da peno. “Ĉu ni prenas la ŝtuparon” ŝi demandas. Kaj mi ne vidas kialo ne preni ĝin.
Mi staris antaŭ la ŝtuparon kaj mi ne komprenas ke iu povas supreniri aŭ malsupreniri tiun danĝeran ŝtuparon. “Lasu nin denove iri al la koridoro” mi petis. Sed la flegistino insistas ke mi faras kelkajn klopodojn. Paŝo post paŝon mi iras de la ŝtuparon, sed mi ne povas alporti mian dekstran kruron. Ĝi simple ne volas sekvi. Mian dekstran manon ankaŭ ne funkcias mi konstatas kaj mi trovas tion ege ĝena.
“Bone” diras la flegistino, “mi scias sufiĉe da, ni iras denove al via ĉambro”.
Denove en la ĉambro mi pensis: “ diable mi nepre devas plibonigi mian ŝtaton aŭ mi devas resti ĉi tie”.
Alia flegistino en venas. Ŝi metis sin sur seĝo kaj petis ke mi ankaŭ sidiĝu. Ŝi diris al mi ke ŝi estas ion grava persono, (ŝi ne diras tion sed mi komprenas tion) sed mi ne komprenis kion. Tamen, ŝi diris ke mi devas resti minimume unu monato. Mi pensas denove “diable” ĉar estas multe pli longe ol la ĥirurgo diras, ĉe li estas nur 2 tagoj, sed evidente estas antaŭe al la apopleksio.
Mi volas diri al la flegistino, kiu ne estas flegistino sed ion altrangulo en la tuta skipo, ke mi fakte nur devas resti 2 tagoj, sed mi ek konstatis ke mi ne normala povas paroli. Mi balbutis nekredeble multe kaj kion mi diras ankaŭ ne havis sencon. Mi ne povas elparoli unu vorto en unu foje sed — katastrofo mi ne plu povas paroli.
Kion mi devas fari nun. La flegistino, kiu ne estas flegistino babilis kaj babilis kaj mi ne povas diri ion.
Eble mi povas skribi al ŝi, sed kiamaniero diri ke mi skribas al ŝi. Sed tiam hura, la flegistino kiu ne estas flegistino demandis: “˚Kion vi pensas sinjoro Schram”. Kun multe da peno mi povas diri ke mi ne volas resti en hospitalo, sed ke mi volas iri hejme je dek minuto de la hospitalo.
La altrangulo rigardis min, kaj diras: ”bone tiam vi restas unu semajno kaj ni vidas kiel la afero progresas kaj vi povas esti ambulanta paciento. Ŝi donas al mi manon deziras al mi bonan tagon kaj foriris.”
Unu horo poste la flegistino kio estas ĉe mi la unua fojo, venis denove en la ĉambro kaj diris “ke mi unu semajno devas resti kaj tiam povas iri hejme, sed 3 foje en la semajno devas veni al hospitalo por fari la bezonato ekzerco”. Mi ne scias kial sed mi diras “jes estas bone”, sed multe pli kun multe da stumblo. —- Kio okazis al mi?
Mia edzino jam scias ke ŝi devas diri al ĉiujn miajn konatajn “ke mi ne povas kontakti ilin pro iu malkapablo” —- ja kion mi fakte kapablas, mi pensas ke mi nenion povas.
La ĥirurgo venis rakonti al mi ke mi eble du jaroj bezonis por estas tute en ordo. Estas longa parolo de kiu mi neniu komprenas. Do mi estas tiam 70 jaroj. Mi ne povas kredi kion li diris.
Mi restas unu semajno en hospitalo kaj en tiu tempo mi lernas ke mi ne multe pli povas fari kun mia paralizita kruro kaj brako. Mi ne plu povas skribi, tajpi — la sola kiun mi, feliĉe mem povas, estas viŝi la pugon, sed estas ne facile.
Kiam mi estas en hospitalo mi devas iri al tri diversa lokoj sed mi apenaŭ konas la nomon de ĝi. Estas unu loko por povu paroli, la helpantino nomiĝas Nele tiun mi scias ĉar mi havas sian retadreson, estas unu loko kiu mi devas fari ekzerci sed mi ne konas la lokon kaj unu loko kiu devas fari la ekzercon fajnan teĥnikon — jes mi ankaŭ ne konas tiun lokon kaj eĉ nun ne. Sed mi scias kiu la lokon estas kiu mi devas esti kaj tiu sufiĉas por mi. Fakte mi konas nur de unu helpantino sian nomon kaj tiu estas de Nele. La aliaj ne diras sian nomon kaj tiu ne estas grava, ĉar mi iu ajn ne povas memori ĝin. De Nele mi scias la nomon ĉar ŝi lernis tiun al mi, estas kun multe da peno sed post 2 semanjoj mi scias ke mi unue iras al Nele.
Tamen ĉiuj homoj estas nekredeble afabla kaj ĉiu diras ke mi bonŝancaj ke la apopleksio okazas dum operacio. Neniu diras ke povas okazi operacio sen apopleksio. Stranga mondo estas en hospitalo.
Mi do iras hejme post unu semajno. Yasim (mia edzino) venas por helpi min sed ŝi pensas ke mi povas fari la distanco ne tutsole.
Feliĉe ke ŝi venis ĉar mi kapablas al nenio. Mi ne povas rekte iri sed koliziis kun la muro, kun la bicikloj kiu staris sur strato, kun speguloj de aŭtoj, kun la olda virino. Jes estas olda virino kiu staras vere en mia “vico” kaj mi kuris rekte al ŝi kaj mi ne diras “pardonu min”, ĉar mi ne komprenas kial eblas ke mi iras en la direkto de oldulino.
Dum mi estas la antaŭlastaj tagoj en la hospitalo mortis la filino de mia bofratino kaj mia frato. Ŝi havas nur 39 jaroj kaj mortis pro kancero al la stomako kaj la intestoj. Ŝi estas jam dum unu jaro malsana, sed la morto venis kial ŝtelisto en la nokto.
Ŝi estas entombigita la tagon post kiam mi venas de la hospitalo sed la kuracisto malpermesis ke mi iras al la entombigon. Mi devas sidi hejme kaj mi ploris kiel infano. 39 jaroj kaj bela virino, ĉu tiu estas la volo de dio?
Mi havas la feliĉon ke mi nur havas apopleksion kaj mi vivas. Mi ne estas kontenta kun tia vivo sed mi vivas!
Jen mi iras ĉiuj du tagoj al la hospitalo por ekzerco. Mi unue devas esti ĉe Nele por paroli. Mi havas tre bonan kontakto kun ŝi. Ŝi diras kiu okazis al mi — rilate mian parolon kaj donas al mi ekzercoj por hejme fari. Estas stultaj frazoj kiel, “La viro iras sur la strato”. Sed mi ne povas diri tiun stultajn frazojn kaj Nele klarigis al mi kion mi devas fari por ke mi la frazo povas diri sen tro da stumbloj. La VIRO iras sur la STRATO. La Hundo BOJAS kaj pli de tiuj frazoj mi diras 100 fojo mi pensas.
Kiel mi diras, mi havas bonan rilaton kun la virino kaj mi skribis mesaĝoj kiam ŝi edziĝis en septembro, kaj certe sendas iun al ŝi kiam ŝi havas en oktobro sian unuan bebon. Kun unu jaro de malsameco kompreneble.
Sur la dua loko mi devas ekzerci min. Unue oni masaĝis min kaj tiam venas la ekzerco, ekzemple mi devas stari sur iu pilko kiu estas nur duona. Mi pensas ke mi senproblemoj povas fari tion sed mi tretas sur la pilko kaj falis.
Ĉiuj kiun mi devas fari, kvankam facile, mi ne povas. Mi maljuniĝis en 5 minutoj dek jaroj.
Mi faras multe da peno por plibonigi, vere nekredeble multe, kaj mi — laŭ diroj de la homoj kiu zorgas por mi — nekredeble progreson. Mi ne kredas ilin.
Post 3 kaj duona monato mi ne plu povas veni al hospitalo mi estas sufiĉe bone por ne plu sekvi la ĝimastiko.
Dum mi faras la ekzercoj en la hospitalo, mi jam reprenas mian vivon.
Mi skribis al mia amikino en USONO. Kion mi skribis, mi ne scias ne plu, ĉar mi forĵetis la mesaĝo. Mi ja scias ke estas mesaĝoj kun nur eraro ĉar mi tute forgesis mian Esperanton. Mi devas relerni Esperanton, mi devas relerni la Nederlanda, mi devas relerni multajn aferojn.
2 semajnoj post la apopleksio mi klopodas ĉu mi povas ludi al mian klarneton. Estas katastrofo ĉar mi povas neniun kun mia dekstra mano, tamen mi decidis iri al la muzik-lernejo. 3 semajno poste mi eniras la klaso. Mi demandis al Tom Daans “ĉu mi povas denove sekvi ĉe vi leciono” kaj li diris “kompreneble kiel ne”. Mi ne vidis al lia vizaĝo kiam mi lasas aŭdi kion mi povas. Estas preskaŭ nulo, sed Tom diris: “nu ni havas iom da laboro, sed mi pensas ke ni denove povas plibonigi tion.”
Multe mi ne povas diri, ĉar mi balbutis kiel freneze.
Ĉe Tom, kiu estas tre afabla homo tiu ne estas problemoj. Mi memoras ke li demandas al mi: Ludu “Londonderry Air” Estas facila kanto kiu komencas kun malalta mi, fa, sol, la, — sed mi konstatis ke mi ne plu konas la nomajn de la notoj. Mi fakte konas neniu plu de kiu li lernis, nek la kruŝoj nek la moloj nek la notoj. Por mi tiu estas grava malhelpo, ĉar mi volas koni muzikon nun pli ol ĉiam. Kiam mi ne povas paroli estas ne grava, se mi nur povas ludi muzikon.
Ankaŭ nun, ĉi momente, mi devas bone pensi kiam mi ludis mian klarneton. En septembro 2016 estas du jaroj pasintaj kiam mi havis apopleksion.
Mi post 3 monatoj denove iris al la muziklernejo (por denove lerni la solviece) sed mi devas fini la klason ĉar mi ne povas kanti la notoj. Mia tempo estas tro malrapide kaj ankaŭ mi ne konas la notojn, nu, mi konas ĝin sed mi ne povas diri la nomojn. Mi konas same multe ol mi konas sed mi ne venas je la nomon de simplaj aferoj. La tagoj de la semajno, la monatoj la plej simplaj aĝoj mi ne konas — aŭ jes mi konas sed ne povas paroli la nomon. Mi povas ĉiun diri —- en mia kapo —- sed mi ne povas elparoli la vortojn.
Mi forgesis entute mian Esperanton kaj mi ne povas plu paroli la Nederlandan. La sola kiun mi konas estas mia propra lingvo la antverpeno, en la komenco kun multe da balbutoj sed finfine ĉiam pli bone.
Mi vidis sur strate Lode van de Velde (Lodjo) mi babilis iom kun li kaj estas elĉerpita post 5 min babilado aŭ ĉu mi diri balbutato.
Post 3 monatoj mi iris al Ivo (Durwael) por diri ke mi revenas al la klubo post la festotagoj de Kristnaskon kaj Novjaron.
La tago poste mi iras al Gerd (la sekretarino de FEL) por diri la saman. Mi volas denove vidi homojn. Mi diras al ambaŭ ke mi ne povas resti prezidanto de la klubo simple ĉar mi ne plu kapablas paroli Esperanto.
Mia vivo draste sangiĝis de ĉiam parolanta viro al homo kiu kun peno povas diri ion.
Mi diras ĉu, la 30 a de septembro estas du jaroj pasinta ke mi havas apopleksion. Mi esperis ke post du jaroj denove povas paroli, sed estas vane. Kiam mi ne skribas la vortoj por fari la prelegeton mi ĉiam hezitas, stumblas.
Inter la 21 julio kaj la 24 julio mi iris al Berlino. Estas la urbo kie mia patro devige devas labori dum la milito. Li unue devas iri al Francio ĉar estas sia tempo iĝi soldato, poste li venas denove en Belgio kaj li estas deportita al Germanio, Unue al Karlsrue por preskaŭ 3 jaroj kaj tiam al Berlino kiu li estas liberigita de la Tartaro. Ili pensas ke li estas germano kaj devas resti en la urbo ĝis kiam li vidas Usona oficiro kiu vere liberigis lin. Li rakontas multe pri la urbo kiu plene estas detruita kaj li iam volas reveni al Berlino. Li neniam iris kaj mi pensas ke mi devas iri al la grandioza urbo. Mi povas al neniu klarigi kiu Berlino estas. Mi diras kelkajn sensignifajn vortojn kiu absolute ne donas klaran bildon pri kiu vidis.
Kiam mi mardo estis en kafeo mi parolas kun la ĉefo de la kafeo. Nu, mi klopodas paroli, ĉar mi ne sukcesis. Kun multe da peno mi diras mian vortojn kaj finfine mi devas silenti. Mi estas elĉerpita.
La tago poste mi vidas la ĉefo de VAKA (Vlaams Akti Komite tegen Atoomwapens). Mi vidis lin eble 3 jaraj ne plu kaj li tuj komencas babili. Sed mi ne povas sekvi lin. Li parolas tro rapide kaj post 5 minutoj mi diras al li: Pardonu mi ŝercas iun K-DO kaj mi turnis al li la dorsojn.
Estas malĝentila mi scias, sed mi estas tiom laca ke mi ne plu povas diri ion ĝentila kio finas la parolo.
Mi iras al semajnfino kaj kie mi parolas antaŭe estas nun mia edzino kiu faras la parolon. La homo kutime diras ke mi estas silentema homo. Mi estas SILENTEMA HOMO, mi neniam antaŭvidas ke oni diras tion de mi.
Mi konstatis ke, kiam mi vidas homoj kiujn mi konas, kaj mi povas eskapi ke mi faris tion, aŭ devas esti Ivo aŭ Gerd. Aŭ iu kiu mi longe konas kaj al kiu mi ne devas diri ke mi ne estas komplete freneza sed ke mi nur malbone parolas pro apopleksio.
O jes, Homar Ba li estas la sola kiu komprenas kiu okazis kun mi. Li estas Afrikano kaj delonge kamarado de mi. Mi vidis lin kaj li haltas kaj komencis ŝerci kiel kutime. Mi diris al li ke mi ne plu povas esti tiel rapide en mia respondo ĉar mi havis apopleksion. Mi klarigas ĉiun al li, kaj li diras: “ vi vivas kaj tio estas grava” .
Post du jaroj mia kapdoloron estas nur malofte, tiujn laŭta bruo estas preskaŭ for el mia oreloj kaj mi iras rekte sur la strato nun. Ne estas jam longa sed estos plibonigo kaj kiel diris mia amiko Homar Ba: Mi vivas! Kvankam mi havas momenton ke mi preferas esti morta.
Vendredo mortis Paŭl Gubbins. Mi konas lin jam pluroj jaroj, kaj mi estas vere ĉagrenita por la forpaso. Kiam mi legas tion mi tamen pensas; Mi havas nur operacion, kaj mi vivas. Hura, mi vivas!
Kiam mi estas tie en mia prelego mi estas kontenta, mi estas je la fino. Mi esperas ke iam mi denove povas bone prelegi kaj ke mi same bone povas paroli Esperanto kiel antaŭe.
4 comments
Jakvo said:
Jakvo said:
HORVÁTH János András said:
Pruvas ĝin la skribita du artikoloj kiuj montras vian klopodon kaj optimismon rilate de Nova Jaro, kiam paŝo post paŝo via sanstato estos pli bona.
Maria said: