Estas koincido, aŭ ĉu hazardo, aŭ tempo en vivo de homo - viro? Mi ne havas respondon, simple estas tiel. Mi ne havis energion por verki. Tro da okazaĵoj trafulmis mian vivon. Ĉu eblas paroli pri mia vivo aŭ ĉu estas pli saĝe diri nur 'vivo'. Vivo sen ajna aldono. Eble jes, eble jam sufiĉas. Estas du aferoj kiuj decidas kaj krome nenio: tiuj estas vivo kaj morto. Ne ekzistas io alia - vivo kaj morto. Diru laŭte, ne tro, ĉar oni devas montri respekton por vivo, "al vivo", se gramatiko permesas diri tion?
Kelkaj konatuloj ĉirkaŭ mi malaperis aŭ mortis kaj tio puŝis min en angulon. Ne estas sufero, estas mikso de melankolio kaj multaj demandoj. Pensi pri vivo. Antaŭ kelkaj monatoj mi revenis el Rumanio kaj mi sciis por mi mem ke mi estas preta por morti. Mi proksimiĝis al 65 jaroj kaj spertis ĉion kio bezonatas por esti kontenta ke venis fino.Filino havas 25 jarojn kaj ŝajnas feliĉa. Oni neniam scias, ĉar ne estas kutimo por diri kiam oni estas feliĉa. Jes kiam oni sentas malfeliĉa aŭ deprimita. Edzino havas belan karieron kaj ne plu bezonas min, mi supozas. Jes, estas tiuj aferoj kiujn oni neniam scias. Estas supera sento de vanteco ĉu, pensi ke iu bezonas vin.
Estas pli kaj tio estas grava; mi pensas ke mi kapablas kompreni homojn. Jes mi bezonis 65 jarojn por tio. Por kompreni ĉiujn homojn.
Pro regulo en homa vivo, mi festis naskiĝtagon la 2-an de marto 2011. Okazas al mi ĉiun jaron. Ĉiam la 2-an de marto kvazaŭ estas hazardo, sed evidente ne estas. Mi naskiĝis la 2-an de marto sed en 1946. La milito jam finiĝis, la dua granda.
Intertempe okazis dekoj, eble centoj da aliaj, bagatelaj militoj sed homoj same mortas en ili. Estas tute same kiel en la du grandaj militoj. Militisto kiu informas gepatrojn ke filino aŭ filo mortis, kiel heroo. Jes ĉiam, aŭ plej ofte kiel heroo. "Ho, via filo estas vera heroo, li mortpafis eble dek aŭ dek du malamikojn kaj tiam unu el tiuj malamikoj trafis lin, rekte en kapo. Li ne suferis. Ne, vi ne povas vidi lin ĉar la kuglo forprenis lian vizaĝon kaj li estas ne plu rekonebla!"
Mi komprenas tion nun, mi komprenas homojn nun. Ili restas barbaroj. Kaj pro tio mi pensis ke mi estis preta por akcepti morton. Mi eĉ ne estis malfeliĉa, eble jes, mi havis senton de feliĉo. Feblan senton, sed estis sento.
Do mi atingis 65 jarojn kaj memoris ke mi promesis al mi antaŭ pli ol 21 jaroj, ke, la tago kiam mi iĝas 65, mi denove okupiĝu pri fotado. Antaŭ 21 jaroj mi estis zelota fotisto. Mi fotis ĉion sed estis pri rezulto same malkontenta ol pri etrakontoj. Feliĉe ke mi malkontentas, ĉar mi spertis, ke mi estis kontenta pri vivo kaj tiam la sola kiu povas eksciti min estas morto.
Kiam mi iĝis 65 la kuracisto diris ke mi estas malsana. Mi ne sciis; mi ne sentis ege sana sed kredis ke la kialo estis malapero de mia amiko. Estis konstanta bruo en oreloj, foje ne eltenebla. La kuracistoj vicigis ĉiujn plej terurajn malsanojn kiujn homoj povas imagi. Eble mi havas tumoron, li diris, aŭ kanceron, sed ne certas. Mi devis multe iri al hospitalo por havi ekzamenojn, por malavare verŝi amason da mono en profundan monŝrankon de la sinjoroj komercaj kuracistoj. Pensigis min al diro kiun mi aŭdis antaŭ kelkaj monatoj: Kio estas la celo de fabriko kiu faras ŝuojn? Fari ŝuojn? Idioto, certe ne. La sola celo estas havi kiel eble plej altan gajnon. Do! kio estas la celo de hospitalo? Kuraci homojn? Evidente ne, idioto. Fari kiel eble plej multe da gajno. Kaj al tio mi volonte kontribuis por havi certecon ke mi ne suferas kanceron nek tumoron.
Ĉiam sinsekvis ekzamenojn de la kapo kaj mi ricevis medikamentojn kiuj malsanigis min. Mi suferegis kapdoloron, sed ŝajne estis bona por mi, ĉar mi devas havi pli da sango en cerbo. Mi konas nenion pri kuracado, mi iris al lernejo nur ĝis 14-jaraĝo kaj tiam eniris fabrikon kaj tie homoj ne lernas pri malsanoj ĉar, malsano estas malpermesata por laboristo. Laboristo -- la vorto parolas por si mem -- devas labori. Nun mi estas pensiulo kaj mi povas libervole esti malsana, kondiĉe ke mi posedas la monon por pagi kuracadon. Kian belan mondon ni kreis, ĉu?
Fine, post du monatoj da ekzamenado la kuracisto havis bonan novaĵon por mi: mi havas nenion en kapo. Sed ne estis surprizo por mi. Mi jam scias ekde la tago kiam mi kapablas pensi.
Jes en oreloj mi havas la bruojn, plej diversajn bruojn, sed plejofte zumadon.
Mi iris al Christine, la kuracistino de nia familio, kaj mi demandis al ŝi ĉu ŝi scias kiamaniere forhavi la bruojn.
Mi devas lerni akcepti, ŝi diris. Dume ŝi mezuris sangopremon kiu estis 18/8 kaj ŝajne tio estas multe kaj multe tro alta. Kaj iĝis eĉ pli interese ĉar oni ekzamenis la sangon kaj mi havas kolesterolon de 410. Por mi estas nu ja, 410, sensignifaj ciferoj sed laŭ Christine multe tro alta kolesterolo.
Christine estas budhisto. Eble tial ŝi plaĉas al mi kiel kuracistino.
"Kiamaniere vi vivas?" ŝi demandis. Mi pensis kaj konstatis ke mi ne havas vivon. Mi pasigas tutan tagon ĉe komputilo. De la 7-a mateno ĝis la 7-a vespero kaj mi komprenis ke tio ne estas bona vivo. Ankaŭ Christine diris ke mi nepre kaj draste devas ŝanĝi vivon.
La tagon poste mi prenis fotilon kiel ĉiu kiu uzas Nikon, estas nomata "mian Nikon" kaj iris al malgranda arbaro ĉe alia flanko de la rivero kiu fluas tra Antverpeno. Mi remalkovris vivon kaj kiam mi forlasis arbaron, mi sciis ke ne jam estas tempo por morti.
Kiu scias, eble restas por mi vojo de 25 jaroj, kial ne. Sed mi ne pasigos ĝin ĉe komputilo. Mi ne plu funkciigas komputilon ek de frumatene kaj mi ne restas pli ol 5 horojn ĉe ĝi. Mi malligis min de ĉiuj forumoj en kiuj homoj atakas unu la alian, mi ne vizitas HeKo-n la klaĉejon de Joĉjo Silfer por legi kiel li humiligas homojn por mem havi senton ke li gravas. Ne plu legas Libera-n Folio-n kie ĉiu idioto povas skribi kion li volas pri homoj kiuj aktivas. Nur per tio mi jam gajnis multajn horojn ĉiun tagon.
La gajnitan tempon mi uzas por bicikli, ĉu ekstere aŭ sur hejmbiciklo. Ambaŭ bicikloj havas avantaĝon kaj malavantaĝon. La ekstera biciklo alportas min al belaj lokoj kie mi povas foti birdojn kaj plantojn kiuj aspektas interese. Sed malavantaĝo de tio estas ke la aero en Antverpeno estas nekredeble malpura. Kutime en Flandrio - kiu estas parto de Antverpeno (fakte estas inverse sed neniu antverpenano diras ke ni estas parto de io) regule pluvas. Estas tagoj, semajnoj, monatoj en kiuj povas pluvi en Antverpeno seninterrompe, tiel multe ke homoj nur parolas pri la vetero. "Estas malbonega vetero, ĉu Jakvo?" Kion diri, kion respondi? Mi vidas mem ke estas malbona vetero, mi ne estas blinda. Do kutime mi respondas "Hehe!" kaj la alia kontentas. Nun jam semajnojn ne plu pluvis kaj ankaŭ vento ne vizitis la urbon sufiĉe regule. Do la malpura aero kolektiĝis ĝis malpura bombo kiu alportas malsanojn al infanoj kaj olduloj. Jes, mi ankaŭ havas hejmbicklon. Belan maŝinon verdire. Avantaĝo estas, ke dum pluva vetero mi restas seka. Nu ne tute, ĉar mi damne povas ŝviti kiam mi hejmbiciklas." Bone - diras kuracistino, vi devas malpeziĝi je prefere 15 kilogramoj". Ŝviti ŝajne estas bona por deŝarĝi kilogramojn? Malavantaĝo de hejmbiciklo estas, mi povas pedali freneze kaj tiel rapide kiel kruroj eltenas, sed post horo de biciklado mi daŭre staras sur sama loko kiel je la komenciĝo, kaj tio iom malplaĉas al mi. Mi eĉ jam ne plu kunportas fotilon kiam mi hejmbiciklas. Tute ne havas utilon. Nu eble mi povas foti la ĉambron kie troviĝas biciklo, por montri al vi. Sed kredu, estas tute normala ĉambro, subtegmenta ĉambro tute farbita en bela ruĝa koloro. Estis eksperimento, ĉar mi volis farbi loĝejon tute en ruĝa koloro, sed edzino kaj samtempe filino protestis kaj ili decidis kiamaniere mi devis farbi loĝejon. Mi eĉ ne konas la nomon de la koloro, estas malhela, sed ŝajne bone akordas kun mebloj? Mi ne scias, sed se necesas mi iras al la ruĝa ĉambro kaj estas tie plene feliĉa sidante sur biciklo kaj irante al nenie.
Hejmbicikli estas kiel vivo, oni multe pedalas, sed ĉu rezulto videblas? Ĉu fakte necesas havi rezulton, jen demando?
3 comments
Jakvo said:
Jakvo said:
Jakvo said: