Kara Jakvo
Mi ne volas maltrankviligi vin nenecese, sed mi volis ke vi informiĝu. Hieraŭ mi ricevis mesaĝon de amiko/najbaro de David Kelso en Kalabrio. Ŝajne David malaperis. Liaj najbaroj kredas, ke li foriris por promeni antaŭ nun tri tagoj, kaj ne revenis.
Estis la 18-a de novembro je la 10-a horo 13 kiam mi ricevis la mesaĝon. Mi skajpis je tiu momento kun alia esperantisto rilate SAT. Estas tute bizare, ĉar kiam mi, kio okazas ege malofte, tujmesaĝas aŭ skajpas, mi neniam legas dumtempe mesaĝojn. Mi tujmesaĝas aŭ mi skajpas sed fari ion alian samtempe mi neniam faras, krom en la 18-a de novembro.
Mi diris al la alia esperantisto; "Atendu momenton" kaj mi legis kion Ed skribis.
Ed estas skoto, same kiel David, ambaŭ ili estas amikoj. Tiuj amikoj kun kiuj vi povas esti serioza kaj gaja. La mesaĝo estis ege serioza, tro serioza laŭ mia gusto.
"Tenu min informita, kara Ed", mi respondis. " Mi ne mutigas iPhone dum la nokto, telefonu aŭ sendu mesaĝon kiam vi scias ion pli!"
Mi ne plu faris ion ajn tiun 18-an de novembro, krom pensi pri David. Mi ne plu faris ion la19-an de novembro kaj ankaŭ ne la 20-an de tiu monato. Jes mi skribis al konatuloj, al Cindy kaj al Angela kaj dume mi forte spiris, sentis min ege laca.
Kiel longe homo povas vivi sen akvo, mi demandis al Angela, aŭ ĉu mi demandis al Cindy, mi ne plu memoras. Mi guglis kaj guglo respondis, 3 tagojn kaj tiam homo mortas kiam li ne havas ion por trinki.
Estis tiam jam pli ol 3 tagoj ekde kiam David malaperis. Mi perdis esperon.
Ni renkontiĝis antaŭ pluraj jaroj, David kaj mi. Li mokis min per titolo Moŝto. Mi diris al li ke malplaĉis al mi kiam homoj nomas min estimata prezidanto moŝto. Por David kialo diri tion ĉiujn dek minutojn. Mi subaĉetis lin per biero kaj tio helpis, ek de tiam li nomis min kara bubo kaj tiam komenciĝis nia amikeco. Ni havis kapablon diskuti sen malrespekti unu alian. Ni diskutis horojn kaj horojn. Aliaj homoj pensis ke David kaj mi ĉiam iris al trinkejo por diboĉi. Nu jes okazis ke ni diboĉis, sed kutime ni diskutis kaj nu jes, ni bezonis parolakvon por diskuti.
Ni klopodis dum la jaro iom akordigi tiel niajn internaciajn kunsidojn kiel ni trafis nin de tempo al tempo. Dum kongresoj, ni ĉiam estis kune. Lasta estis la mirinda kongreso en Braŝovo, la SAT- Kongreso. Hazarde ni trovis "Irish Pub" iom for de la amaso. Imagu trinkejon kie oni vendis eble 30-40 malsamajn markojn da viskio.
Tio fakte estis nia sola disputo, viskio. Mi ŝategas Jack Daniels, usonan viskion kaj David preferis Single Malt, vere skotan viskion.
Ho jes, en junio 2010 mi partoprenis Skotlandan Kongreson. Post la prelegoj kaj promenadoj Ed kaj David instruis min pri trinkado de vera viskio kaj mi transiris al Single Malt. Mi klopodis specialiĝi pri skota viskio kaj informis David pri botelo kiun mi aĉetis, kiam mi trovis kelkajn eŭrojn por aĉeti iun pli kostan ol "Famous Grouse". Fakte homoj ofte pensas ke viskio estas trinkaĵo por ebriiĝi. Kia eraro. Prefere ne trinku tro por ke vi ne ebriiĝu, ĉar ebriulo forgesas pri la bona gusto de viskio kaj nur sentas sekan langon kaj iom da kapdoloro.
Estas hodiaŭ la 10-a de januaro 2011. Antau 55 tagoj David Kelso, mia kara amiko malaperis. Kvazaŭ iu forprenis lin de la mondo, kvazaŭ li forvaporiĝis.
Ne pasis tago sen ke mi pensis pri David. Kiel mi tiel ofte faris, mi volas sendi mesaĝon al li kun temo por diskuti aŭ por informi lin pri mirinda botelo de viskio kiun mi trovis. Aŭ simple por diri, "Saluton, kiel vi en Kalabrio". Tre zorge mi evitas sendi mesaĝon, ĉar mi ne volas ke li trovu plenplenan leterskatolon kiam li revenos.
Mi ne plu petas al Cindy aŭ Angela ĉu li baldaŭ revenos, ĉar ankaŭ ili ne scias.
Mi ne funkcias jam dum du monatoj. Ĉiun emon por fari ion malaperis. Ni havas preskaŭ saman aĝon, David kaj mi. Aĝo tro juna por malaperi.
Dum televida elsendo, mi aŭdis "Scotland the Brave", la fama muziko kiun oni ludas per sakfluto. David ne estis naciisto, jes skoto kiu vivis duontempe en Kalabrio. Kiam mi aŭdis "Scotland the Brave", mi ploris kiel infano. Mi malhavas mian amikon ĉiun tagon. Mi ne funkcias, estas tempo ke David revenu. Baldaŭ komenciĝas la kongresoj.
7 comments
Jakvo said:
Jakvo said:
Jakvo said:
Marian Vochin said:
Jakvo said:
Jakvo said:
Jes la afero okupiĝas miaj pensoj ĉiun tagon. Nun mi komprenas kiel ofte mi havis kontakton kun David. Li ĉiam estis bonhumora, ĉiam gaja kaj por ĉiu problemo li havis solvon kiu alportis gajecon. Kia mirinda viro.
Jakvo said:
Tiam oni komprenas kio estas soleco. Tiam oni komprenas kio estas vivo sen amikoj. En tio momento morto povas esti plej bela solvo.
Mi ne fartas bone.