Loading
Dentisto

Ĉi matene mi estis ĉe dentisto. Mi devis esti ĉe li je la 9-a: 30. Pro malbona vetero, mi sufiĉe frue foriris kaj alvenis ĉe li je la 9-a: 10. Ne gravis ĉar mi ĉiam kunportas cerbon kaj mi tuj metis min sur seĝo kaj donis al pensoj la bezonatan liberecon. Pri vortoj kiujn mi interŝanĝis lastajn tagojn, pri vortoj kiuj estis skribita. Vere interesa filmo kiun mi revidis.

La 9-a: 30 mi komencis aŭskulti al sono de ŝuoj sur planko. Mi estas la unua paciento de la tago, do tuj la dentisto venas por rigardi profunde en mia buŝo, kvazaŭ li nepre volas scii kion mi manĝis matene. Nenion mi manĝis. Do lia serĉado estus iu ajn vana. Ĉu mi diras tion al li. Ĉu eblas? Eniri tiu stranga seĝo kaj diri; „Bonan matenon sinjoro dentisto. Por informe, mi manĝis nenion ĉi matene, nur prenis malgrandan fortan kafon por instigi la laŭkutiman nervozecon de homo kiuj malŝategas iri al dentisto!

Kio okazus, ĉu li ne plu klopodis puŝi sian tutan kapon al inter mia dentaro. Li surhavas maskon. Tamen li ne devas fari tion. Ne ĝenas min, homoj kiuj manĝas ajlon. Mi scias ke li fumas, tion oni flaras al vestaĵo, sed vere ne ĝenas min odoro de ajlo. Kutime mi fermas okulojn kiam li iras kun strangaj aparatoj en mia buŝo. Zzzzzzzzzziiiiiiiip faras la plej teruran. Iu zzzzziiip kiu iras ĝis medole en spino.


Mi vane aŭskultis al la frapado de kalkanoj sur planko. 10 minutoj antaŭ la 10-a horo envenis viro. Mi diris ; „saluton sinjoro”. Li eble ne aŭdis ĉar li diris nenion. Okazas, ekzistas homoj kiuj havas malbonan aŭdkapablon. Ili estas surda. Ne havas sencon demandi al la novenveninta : "pardonu sinjoro ĉu vi estas surda”? Ĉar vidu, se li estas surda, li ne aŭdas min, kaj do li nur vidas mian buŝon kiu moviĝas sed tio ne signifas ke mi parolas. Povas esti ke mi manĝas bonbonon. Do mi rapide forgesis pri la viro kaj sendis sms al… Nu ne gravas ĉu al kiu mi sendis ĝin, do forgesu.

La 10-a horo kaj 15 minutoj. Virino puŝis kontraŭ la pordo de la eniro al domo de dentisto. Kial ŝi puŝas? Sur pordo klare indikiĝas, premu butonon kaj pordo aŭtomate malfermiĝas. Interese. Eble la virino ne kapablas legi. Ĉu daŭre ekzistas analfabetoj en Antverpeno? Mi nerpe devas gugli pri tio. Kiam la virino komencis puŝi kun ŝultro kaj unu piedo, mi pensis ke estas pli bone se iu helpu ŝin. La surdulo rigardis sed diris nenion. Ho, eble li ne kapablas paroli. Kion oni nomas tion? Mutilo aŭ mutulo. Ulo kiu mutas. Mi ne parkeras kaj mi ne kunportis PIV al dentisto. Eble ne estus malbona ideo kunporti PIV al dentisto. La avantaĝo estas ke oni ne nur scias en denaska lingvo kion li diras, sed tuj povas traduki kaj ĉu ne estas la ĉiela revo de esperantisto, kapabli diri ĉiun vorton plej perfekte en Esperanto?

Mi iris al la pordo, facile povis malfermi ĝin sed la virino rigardis al mi kun tio granda helpopeto en okuloj, ke mi devis helpi ŝin.

Mi prononcis kiel eble plej klara - kiu scias , eble la virino estas fratino de la viro kaj ankaŭ surdas? Vi - devas - puŝi - la - butonon. Estis tute klara, la virino kaj mi havas alian konvencion pri la vorto butono. Denove ŝi metis ŝultron kontraŭ la pordo, piedo malsupren kaj puŝis, puŝis, nu laŭ ŝi puŝis, estas tiel forte kiel virino en naskiĝejo kiu nepre volas havi longe atendatan infanon en brakoj.

Mia cerbo iris kun rapideco malofta. Kion fari? Estas du ebloj. Mi povas malfermi la pordon kaj diri al la virino :VI - devas - puŝi - la - butonon! (nepre ne forgesi akuzativon aŭ eble ŝi ne komprenas min??) poste denove fermi la pordon kaj doni al la virino la eblon memstare malfermi la pordon. AŬ, mi povis malfermi la pordon kaj doni al la virino eniron al la atendejo, sen plia klarigi kiamaniere malfermi la pordon. Estis minuso 7 gradoj C. La virino jam iĝis iom blua pro malvarmeco ekstere. Nu bone, mi malfermis la pordon kaj ŝi povis eniri. Mi daŭre ne elturniĝis ĉu mi faris ĝustan decidon.

"Estas ege malvarma ekstere” ŝi diris. Kial ŝi diris ĉi tiun stultaĵon? Ĉu vere ŝi pensis ke la surdulo, aŭ ĉu li estas mutulo, kaj mi loĝas en atendejo de dentisto? Ni mem iris tra la malvarmeco de ekstere. Ŝi nepre ne devis informi nin pri kion ni scias.

"Ĉu li jam komencis labori” demandis la virino. Aŭtomete mi sciis ke ŝi alparolis min, ĉar la viro estas surdulo, nu almenaŭ laŭ mia sperto kun li.

Mi volis diri al la virino : La - viro - ne - aŭdas - vin. Li - estas - surda!. Sed tiam mi memoras ke eble li ne estas surda sed mutulo. Ankoraŭ mi dubis pri la vorto mutulo.

La 10-a 35. Klop, klop, klop faris la kalkanoj de ies ŝuoj en la oficejo de la dentisto. Ne eblas ĉu. Nun ke mi nepre devas pisi, la idioto venas.

"Saluton sinjoro Schram - li diris - kiel vi fartas?” Denove batalo en cerbo. Ĉu mi respondas, ke mi fartas malbona ĉar mia amiko David malaperis kaj neniu trovas lin, eĉ ne la specialaj hundoj? Nu, ne havas sencon ĉar li ne konas David, sed mi jam koleretis, ĉar kiel ĉiam kiam mi pensas al David, venas larmoj en miaj okuloj. Ankaŭ mi ne volas paroli pri David kun fremdulo. Paroli pri David nur eblas kun homoj kiuj konas David.

Se nun, vi kiu legas mian rakonton, scius kiom da belegaj memoroj trapasas miajn pensojn, vi ĉerte ĵaluzis al mi ke eble vi ne konis David. Kia mirinda homo.

Imagu ke iu fluganta telero kun eksterteranoj kaptis David kaj ke li revenos al patrino tero post, nu diru du semajnojn. Mi tuj flugus la Skotlando, aĉetis en flughaveno duoblan botelon de „Famous Grouse”, por havi likvaĵon kiu ŝmiras la gorĝon kaj ni babilis dum semajno. Ni povus iri al duoninsulo Lindisfarne kaj ebriigi kun certeco ke neniu aŭto povas endanĝerigi nian vivon. Certe ne dum alta tajdo kiam aŭtoj ne povas atingi Lindisfarne.

Sed kial rakonti al dentisto pri David. Dentisto kutime nur parolas pri mono. Mi neniam komprenis tion, homoj kiuj parolas pri mono. Vivosperto diras al mi, vi havas monon kaj elspezas, aŭ vi ne havas monon kaj … nu, oni ne povas elspezi sed devas pensi kiamaniere havi manĝon. Stranga mondo ĉu?

Do, mi respondis ke mi fartas bone kaj ke li eraris pri horo. Ke jam unu horo antaŭe li devis kontroli mian dentaron. Dentisto diris nenion, li mutis kiel la surdulo en atendejo.

Zzzzzzzzzziiiiiiiip, faris la dentisto kiam li forigis iom da kalko de miaj dentoj. "Vi devas tre zorge puriĝi dentaron”, li diris. Kia salivo, mi purigas dentaron ĉiun tagon du foje kaj kun granda zorgo. Prefere li lernas legi horloĝon, idioto.

Mi nun vere koleris. Mi sentis kiel li puŝis la Zzzzzzzzzziiiiiiiip maŝino pli profunde inter miaj dentoj. Jes doloras kaj mi nun komprenis kial li surhavis maskon. Li ne volas ke pacientoj vidas kiel li ridetas kiam li tortutas ilin. Mi sciis, mi komprenis, mi sentis kiel Zzzzzzzzzziiiiiiiip torturis min.

La seĝo revenis en maniero ke mi povas forlasi ĝin. Estas bona seĝo. Neniun doloron al dorso mi sentas. Ĉu mi demandu pri la prezo de la seĝo? Nu ne, ne estas sage, mi pensas ĉar seĝo de dentisto en loĝejo ne feliĉigas familianojn.

"Do sinjoro Schram, ĉio en ordas, mi petas al vi 28€”! Surpriziĝis min, lasta vizito al dentisto kostis al mi 80€ kaj li ankaŭ nur Zzzzzzzzzziiiiiiiip-is, sed jes pli longe kaj kun pli da sango. Do simpla konkludo, ju pli multe vi sangas ĉe dentisto, des pli multe vi devas pagi.

Irante eksteren, mi vidis ke la surdulo parolis kun la virino. Stranga virino ŝi estas. Ŝi ne kapablas malfermi pordon sed sen problemoj parolas kun surdulo.

Stranga mondo, ĉu vere mi neniam komprenas pri ĝi?

5 comments

Jakvo said:

Koran dankon Cindy. Iam fama nederlanda futbalisto Johan Cruyf diris: Ĉiu malavantaĝo enhavas avantaĝon. Jen vidu, malagrabla vizito al dentisto donas etrakonton :-)
14 years ago ( translate )

Jakvo said:

Ha, dankon pro diro kara sed mi ne havas la nivelon kaj kvaliton por Beletra Almenako. Mi metas nur vortoj sur vico. Beletra Almenako estas por verkantoj.
14 years ago ( translate )

Maria said:

hej, hej.......ulo, vere vi gajigis min
14 years ago ( translate )

Jakvo said:

Dankon por la afablaj vortoj Noel kaj Maria
14 years ago ( translate )

Jakvo said:

Dankon Paŭl tio estas la plej bela laŭdo kiun iu povas doni.
14 years ago ( translate )