Loading
Bo

Li nomiĝas Bob, plej kara amiko de mi kaj mi volas rakonti ion pri li al vi, nu, nur al tiuj kiuj volas legi evidente.

Antaŭ preskaŭ 30 jaroj Bob eniris rilaton kun Bo, nu, ne estis lia elekto, estis iu kio okazas en vivo.

Bo jam iĝis vidvino havante nur 58 jarojn. La tago ke edzo mortis ŝi fakte finis propran vivon, ne tute sed parto.

Tutan vivon ŝi laboris kune kun edzo. Ili vendis porkaĵon kaj kolbasojn sur lokaj merkatoj. Ne facila laboro ĉar en pluvlando Belgio la vetero ne ĉiam agrablas kiam oni staras en rulvendejo sen hejtado. Hejtilo ne eblis pro la viando, viando morta bezonas freŝecon por ke la koloro ne iĝas tiel ke klientaro ne plu ŝatas nek odoron nek koloron. Edzo de Bo mortis pro kancero. Longan vojon de du jaroj parte en hospitalo parte hejme en lito antaŭ fenestro por ke li povu iom distri sin rigardante al pasantoj. Ŝajne li aŭskultis tutan tagon al muziko, al kantado de dolĉa vortoj pri amo kaj naturo.

Iun tagon li kuŝis morta apud Bo. Morto estas por ĉiam ŝajnas?

Bo multege suferis kaj filo ek de tiam zorgis por ŝi. Bo decidis vojaĝi kaj prenis grupe aviadilon al Baratio. Revenante hejme ŝi diris ke ek de nun ŝi nur vojagas kaj profitas de la vivo.

Ŝi vendis komercon kaj efektive duonan jaron poste ŝi denove vojaĝis, al Hispanio al marbordo kie multaj turistoj sanĝis la etoson kaj lokajn morojn de la indiĝena popolo. Ek de tiam ŝi iris ĉiun jaron denove 3 foje al Hispanio. La letargio de la kutimo kaptis ŝin.

Estis ĉirkaŭ tiu tempo ke oni altrudis ŝin al vivo de Bob. Bo estas bonkoro virino sed ne havis varman koron por Bob. Ŝi toleris lin kiel oni toleras gripon aŭ ulceron. Bob ne vere suferis pri tio kaj ĉiam klopodis esti afabla al Bo.

Ŝi posedis grandan domon kiun ŝi kaj edzo perlaboris dum multaj jaroj sur merkato. Ŝi havis belegan ĝardenon kun multaj floroj diverskoloraj. Tamen, neniam ŝi estis en gardeno, nu jes, foje ŝi prenis seĝon kaj metis sin sur teraso por rigardi al ĝardeno. Plej ŝatata estas ordoni filon, kion li devas fari kaj filo faris, senproteste.

Jaroj pasis kaj Bo pli kaj pli ŝlosis sin for de la mondo. Amikojn ŝi apenaŭ havis plu kaj sola plezuro estis iri al urbo por kapti filmon pri amo kaj bela naturo.

En jaro 2000 Bo havis kverelon kun edzino de filo kaj ek ŝi restis sola en la granda domo kun la bela ĝardeno. Bob pasis de tempo al tempo kaj vidis kiel la ĝardeno sovaĝiĝis. Sed Bob havas du maldekstrajn manojn kiam rilatas pri ĝardenado kaj krome li estas filo de la urbo. Lia ĝardeno estas la parkoj de al urbo en kiu li promenadas por kombi al si la cerbon. Li povis rigardi kiel la ĝardenistoj de la urbo ordigis la florbedojn, miksas la florojn laŭ koloroj kaj odoroj kaj tiam daŭrigas vojon, pensante pri vivo. Pensante pri dolĉaj aferoj kiel amo kaj naturo.

En 2006, kiam Bob partoprenis SAT Kongreson en Beogrado li ricevis retmesaĝon. Ne estis bone kun Bo, ŝi vidis ĉie en apartamento bluan ŝaŭmon kiu ne estas forigebla.

O jes, post kverlo kun edzino de filo, Bo decidis laŭ konsilo de filino translokiĝi al la urbo. Ŝi aĉetis grandan luksan apartamenton kie domgardisto malfermas la pordon kiam iu hazarde forgesis ŝlosilon, aŭ faras riparojn kiam mankis ion al lumo en la koridoro ktp.

Bo sentis sin feliĉa en apartamento kaj Bob pli regule pasis. Ne plu estis sovaĝa ĝardeno kiu bezonas firmajn manojn, sed nur kelkaj florpotoj kun floroj kiuj krom akvumado ne bezonas apartan zorgon.

Bob akvumis, ĉiun semajnon krom en vintro kiam la floroj mortis, kion floroj ofte faras je fino de somero.

Bob ankaŭ foje purigis vitron de la fenestroj kaj butikumis por Bo kiam ŝi suferis malvarmumon aŭ gripon. La rilato kiu donis daŭre senton de devigo pliboniĝis iom, eĉ tiel ke je naskiĝtago de Bob, ŝi donacis lin botelon da Jack Daniels, kaj pli, de tempo li rajtis gustumi ĉokoladbombonon el la skatolo el kie neniu povas preni ion.

Bo vidis bluan ŝaŭmon, la mesaĝo diris kaj ŝi estas en hospitalo. Bob daŭrigis sian laboron dum SAT Kongreso kaj gustumis la sunradiojn kiuj oftas dum tiu kongreso.

Vespere li petis retan informon; kiel fartas Bo? Neniu grava estis respondo. Kuracistoj trovis nenion ne normala en kapo. Eble konekto en cerbo kiu malbone ligis kun alia konekto?

Bob iom tro bruis dum striko en la metio kie li pergajnis sian salajron kaj estas maldungita, por ĉiam. Ĉiam estas longa tempo, ŝajne ke tio daŭras tutan vivon?

Kiam li revenas de parko kie li nun pli ofte iris kaj sentis ke cerbo estas reordigita li kuraĝis fojfoje sonori ĉe pordo de apartamento de Bo por demandi kiel ŝi fartas, ĉu ŝi ne bezonas ion.

Bob ricevis telefonalvokon. Malbona novaĵo, Bo estas en hospitalo. Ŝi falis kaj rompis kokson. Ĉu vi rapide povas iri al hospitalo Bob?

Evidente Bob volis kaj li prenis bicikon kaj vizitis Bo kiu kiel pakaĵeto da mizero kuŝis en lito.

“Kio okazis” demandis Bob. “Mi ne scias” estis respondo. Ŝajnas ke ŝi perdis vojon en la urbo, ne plu sciis kie ŝi estas kaj pro nervozeco mistretis kaj falis de la trotuaro.

La filo de Bo laboras en universitato kaj havas malmulte da libera tempo. La filino de Bo oftege vojaĝas pro laboro do Bob senproteste vizitas Bo ĉiun tagon.

Jam 3 semajnoj li faris kaj kiam li venis en ĉambro de Bo, ŝi diris “kiu vi estas? Mi ne konas vin”.

Denove la konektoj en cerbo ne sukcesis kunigi, fari penson kiu taŭgas.

Ĉiun tagon Bob vidis kiel Bo pli kadukas. Merdo tio estas, ĉar Bo daŭre vivas sola en apartamento kaj Bob dubegis ke ŝi povus reveni al soleco de la bela loĝejo.

Estis Bob kiu veturis ŝin hejme kiam la kuracisto decidis ke Bo resaniĝis.

“Kie ni estas “ demandis Bo. Bob klarigis ke ŝi re estas hejme. Sed Bo ne sciis plu kie estas dormĉambro aŭ loĝejo, necesejo.

Bob sendis mesaĝon al filino kaj filo de Bo kaj esprimis siajn pensojn pri Bo tutsola sur apartamento.

Filino vizitis Bo ankaŭ filo kaj la familio devis kunsidi por diskuti kio eblas, ĉar Bo ja estas tre bonkora virino kaj la plej bona ne sufiĉas por ŝi.

Mi estas malsana diris voĉon de Bo al telefono de Bob. Li prenis biciklon kaj iris al Bo.

Bo ne estis malsana sed malsanega kaj Bob devis helpi ŝin per plej stultaj aferoj.

Filino de Bo liberigis sin de ĉiuj taskoj kaj iris kun Bo al kuracisto.

Bo devis tuj reiri al hospitalo al geriatro. Dum horoj Bob estis en hospitalo kune kun filino de Bo. La konektoj en cerbo ne efektiviĝis. Aŭ jes, de tempo al tempo sed tuj refalas al malkonekto.

Mi vidis Bob, li jus pasis ĉe mia domo. Hoewist (kiel vi fartas) Bob.

Malbonege li respondis. Problemegoj kun Bo. Ŝi plene kadukas nun. Mi ne dormis horon ĉi nokte, sed kiel tigro en kago mi travagadis dum tuta nokto mian domon.

Mi scias ke Bob havas devigan rilaton kun Bo jam preskaŭ 30 jaroj. Mi vidis kiel larmoj malsekiĝis liajn vangojn. Li eĉ ne havis energion viŝi larmojn mi pensas.

Bob foriris direkton al la parko, la malgranda, proksima al mia domo. Mi scias ke li iras kombi la cerbon.

Jam malfruis kaj mi devas labori. Mi funksciigas komputilon kaj prenas iPod por trovi muzikon.

“Is that all there is” kantas Peggy Lee. Mi tuj puŝas iPod kaj elektas alian kanton, iun dolĉan muzikon pri amo aŭ naturo.

Ĉu vere tio estas nia sorto?


3 comments

Jakvo replied to :

Jes Patrick k Sandrine. Estas nur unu humana solvo, bedaŭrinde.
15 years ago ( translate )

Jakvo said:

Kara Ronaldo, dum tro longa tempo mi kredis la tezon de Sartre. Poste dum daŭro de la vivo, mi lernis ke eksteraj cirkonstancoj ludas gravan rolon. Kiel homoj interpretas aferojn, kiel oni taksas kaj prilumigas ĝin.
Vivo instruis min rigardi al la helaj flankoj de la vivo por ke oni travivu inferon de la vivo.
Alsheimer estas terura malsano. Vidi kiel homoj perdis propran penskapablon estas terure. Morto estas laŭ mi opinio la sola kaj plej bona solvo.
Jes, ne estas facile por diri tion, sed mi pensas ke morto en ĉi tiu kazo konsolas
15 years ago ( translate )

Jakvo said:

Kara Anna. Mi konas la malfacilon. Kiam mia patro estas mortante, li suferegis dum 2 semajnojn sur mortolito. Mi ne hontas diri ke mi postulis de ĉefkuracisto helpon kvankam tiam la leĝo pri eŭtanazio ne jam estis voĉdonita. Horon poste li mortis feliĉe por li.

Mi scias ke neniu rajtas decidi pri vivo aŭ morto, sed krom jaro kiun mi suferegis pri oftaj suferoj spiradi, mi ne havis konsciencriproĉon. Mi prenis, laŭ mi, ĝustan decidon.
15 years ago ( translate )