Loading
Mi logxos en Koreio ekde julio 2014 fininte laboradon en Cxinio
Do en venonta somero (2014) mi restos en Koreio kaj renkontados miajn maljunajn gepatrojn kaj familianojn, esperantistajn kaj neesperantistajn geamikojn kaj kolegojn de belarta sfero.
Dum lastaj du jaroj mi multe studis pri cxina lingvo, Cxinio, cxinoj, kaj cxinajxoj. Tiel mi tre interesigxante pri cxinajxoj, kun granda gxojo havis okazojn instrui korean lingvon, Esperanton kaj desegnadon. Mi povis vojagxadi en multaj cxinaj urboj en sudorienta Cxinio provante cxinan lingvon kaj scion pri la lando. Ankaux en la Esperantaj eventoj partoprenadis en orienta Cxinio.
Lastatempe en 26 majo - 6 junio mi organizis ekspozicion de miaj pentrajxoj kaj desegnajxoj en Kolegio Liuguojun, kaj plejparton de la portretoj mi donacis al la modeloj, la geamikoj kaj miaj studentoj.
En Koreio mi devus ankoraux aktivi kaj diligenti je Esperanto-movado. En oktobro mi povos vojagxi en Japanio partoprenante en kongresoj kaj seminario kaj renkontigxoj.

Bondezirojn kun salutoj al la vizitantoj de tiu cxi pagxo
HO Song

3 comments

Elbertinum said:

dankon pro via interesa mesaĝo -
ĉion bonon al vi kaj via familio -
Abengo tradukis mian rakonton en la ĉina lingvo - eble vi legos ĝin :-
我來自何處 De kie mi venas - rakonto 一個故事
www.ipernity.com/blog/elbertinum/747165
10 years ago ( translate )

Song Ho replied to Elbertinum:

Dankon kaj salutojn~!
10 years ago ( translate )

Denis Aubry said:

Dankon!
3 months ago ( translate )