Je la Internacia tago de senperforto okazis prelegaro en Hajderabado, Barato, danke al la diskutrondo Manthan (anglalingve). Inter la prelegantoj estis d-ro Ajai [aĝej] SAHNI (anglalingve), fakulo pri konflikt-mastrumado. Li parolis pri diversaj fontoj de perforto en aktuala Barato. Inter ili estis la malfortecoj de la barata eduksistemo.
Jen kelkaj el tiuj malfortecoj diskutitaj en lastatempa referaĵo mia (Rao 2013; esperanta resumo).
La raportoj ASER. Laŭ ĉi tiu jara raporto, en kampara Barato en 2012, nur 45% de la registritaj lernantoj de la kvina klaso kapablis legi lernolibron de la dua klaso. Alivorte, 55% ne kapablis fari eĉ tion. Pli ol duono de la infanoj estas almenaŭ tri klasoj malantaŭ tie kie ili devas esti. Plue, ĉi tiu estas malkreskanta tendenco -- pli ol 50% da lernantoj kapablis fari tiun ĉi taskon en 2008. Ĉi tio estas en kampara Barato, kaj ĉefe en la gepatra lingvo de la lernantoj (ASER 2013).
La studo de EI-Wipro. Kio pri la elitaj lernejoj barataj? En 2011, la firmao Edukaj Iniciatoj kaj la informteknologia firmao Wipro kune aperigis Studon pri la kvalita edukado (SKE), studo pri 89 "pintaj lernejoj" (kiel la raporto nomis ilin) -- ĉiuj barat-urbaj kaj angla-instrulingvaj. Ĝi konkludis, ke "la rezultoj en la kvara klaso estis malbonaj kompare al la internacia meznivelo." Tamen, barataj lernantoj estas samnivelaj al alilandaj lernantoj en la oka klaso, "plejparte pro ilia pli bona atingo en procedaj demandoj (t.e. demandoj kiuj bezonas rektan uzon de strategioj aŭ lernitaj procedoj por rikolti la solvon)" (EI-Wipro 2011).
La firmaoj faris la saman studon en 2006. La raporto de 2011 rimarkas, ke lernoniveloj estas "signife malaltaj ol en 2006 en la samaj lernejoj kun la samaj demandoj." La plej drasta malaltiĝo estis en la matematiko kaj la angla. Kiel rimarkas la studo, "niaj pintaj lernejoj ne kuraĝigas konceptan lernadon en la lernantoj. SKE-rezultoj montras, ke okazis plua malkresko de la jam nekontentigaj niveloj de 2006."
La studo PISA. Sahni ne menciis tiun ĉi studon. PISA komparis la kapablojn matematikajn, sciencajn kaj legajn, de 15-jaruloj de 74 landoj kaj regionoj. Barato estis 73a (antaŭ Kirgizujo). Partoprenis ĝin lernantoj el nur du barataj gubernioj. La raporto konkludis, ke 15-jaruloj el la du gubernioj barataj havis "inter la plej malaltaj legkapabloj de la PISA 2009 kaj PISA 2009+, kun pli ol 80% malsupre de la bazlinio de kapablo" (Walker 2011: 22; ankaŭ vidu Pritchett 2012).
Tiu ĉi sistema malsukceso, konkludas Sahni, produktas grandajn nombrojn de junuloj nedungeblaj. Li vidas ilin kiel "bruleman grupon". Ilia nekapablo iĝas fekunda grundo por perforto kaj terorismo.
Fontoj (ĉiuj anglalingvaj)
ASER (Jara raporto pri la edukstatuso). 2013. Annual Status of Education Report (Rural) 2012. http://www.asercentre.org/education/India/status/p/143.html
EI-Wipro. 2011. Quality Education Study. Educational Initiatives and Wipro. http://www.ei-india.com/wp-content/uploads/Main_Report-Low_Resolution-25-01.pdf
PISA (OECD-Programo pri internacia taksado de lernantoj). 2009. Database PISA 2009: Interactive Data Selection. http://pisa2009.acer.edu.au/interactive.php
Pritchett, Lant. 2012. “The First PISA results for India: The end of the beginning”. Blogo de Ajay Shah. 5a de januaro. http://ajayshahblog.blogspot.in/2012/01/first-pisa-results-for-india-end-of.html
Rao, A. Giridhar. 2013. "The English-Only Myth: Multilingual Education in India", Language Problems and Language Planning, 37.3: 271-279. http://dx.doi.org/10.1075/lplp.37.3.04rao. Resumo: http://www.benjamins.com/#catalog/journals/lplp.37.3.04rao/details; resumo esperanta.
Sahni, Ajai. 2013. "India's Faultlines", prelego ĉe Manthan Samvaad, Hyderabad, India, 2a de oktobro. Resumo: http://www.manthansamvaad.com/AjaiSahni.html
Walker, Maurice. 2011. PISA 2009 Plus Results: Performance of 15-year-olds in reading, mathematics and science for 10 additional participants. Camberwell, Victoria: ACER Press. https://mypisa.acer.edu.au/images/mypisadoc/acer_pisa%202009%2B%20international.pdf
0 comments