Kiel en sovaĝejon kvieta printempo
Kiel en dezerton lanta vento
Kiel al malsanul' ial paco.
Jen mia esperantigo de verso de Faiz Ahmed Faiz. La verso en la hindustana (en la skribo nagario) tekstas jene:
रात यूँ दिल में तेरी खोई हुई याद आई
जैसे वीराने में चुपके से बहार आ जाए,
जैसे सहराओं में हौले से चले बाद-ए-नसीम
जैसे बीमार को बे-वजह क़रार आ जाए.
Latinlitere, laŭ la sistemo ITRANS (pria artikolo anglalingva):
raat yuu.N dil me.n terii khoii huii yaad aaii
jaise viiraane me.n chupake se bahaar aa jaae,
jaise saharaao.n me.n haule se chale baad-e-nasiim
jaise biimaar ko be-vajah qaraar aa jaae.

Ĉi-foje estis 71 partoprenantoj en la labortendaro plus kelkaj organizantoj de la labortendaro. Kiel kutime, nur manpleneto da jam aŭdis ion ajn pri Esperanto. Do ĉiuj informoj estis pli malpli novaj. Malgraŭ la riztagmanĝa posttagmezo, neniu eĉ dormetis!

Ĉiaokaze, ĉiuj en la ĉambro jam spertis la neegalecojn inter lingvoj. Ili facile listigis dudek da fontoj de lingva potenco. Plue kaj feliĉe, pluraj en la ĉambro jam estis tradukistoj kaj studentoj de la propralingvaj literaturoj. Nesurprize do, ke okazis altnivela diskutado post la prelego. Jen kelkaj el la demandoj:
- Kiuj estas la korifeoj de Esperanto-literaturo?
- Ĉu vi taksus ilin tiom gravaj kiom, ekzemple, Faiz?
- Ĉu troviĝas ĉiuj ĝenroj literaturaj en Esperanto? Ĉu ili same viglas?
- Ĉu ekzistas literatura / beletra lingvaĵo en Esperanto? Kia ĝi estas?
- Kiel kunekzistas la beletra lingvaĵo kun la pretendoj pri lernofacileco de Esperanto?
Entute, sesio kontentiga!
2 comments
Elbertinum said:
La poemo plaĉas al mi -
Roland Platteau said: