Tove Skutnabb-Kangas sendis tiujn ĉi informojn pri "serioze endanĝerigita" lingvo, la anar-samea. Suvi Kivelä, ĵurnalisto kaj direktoro de la anar-sameaj arĥivoj, reĝisoris 9-minutan filmon pri siaj bopatrino kaj du filoj, kaj la revigligo de la anar-samea lingvo (kiu havas ĉ. 350 parolantojn). La dokumentario (kun anglaj subtekstoj) spekteblas ĉi tie en YouTube.
Tove informas nin, ke ĉiuj en la dokumentario parolas la anar-samean. La nuraj parolantoj de la finna estas la patro de la la filoj de Suvi, kaj la pastro. Ŝi ankaŭ diras, ke la projekto jam "kreis" ankaŭ samea-parolantan pastron.
Espereble, aktivuloj pri aliaj indiĝenaj lingvoj trovos tiun ĉi iniciaton inspira kaj utila.
1 comment
Stefano Keller said: