Loading
Protestoj en Barato kontraŭ netoleremo
Kiam la hindia verkisto Uday Prakash [udej prakaŝ] anoncis, ke li redonas sian premion al la nacia beletra akademio, Sahitya Academy [sahitja akademi], neniu supozis, ke dekoj da verkistoj kaj intelektuloj sekvos lian agon. Sed okazis kaj daŭre okazas ĝuste tio.

Ili protestas kontraŭ la ondo de netoleremo tra la tuta lando ekde kiam la nuna registaro -- dekstrema, hindunaciisma koalicio -- gajnis potencon en 2014. De 2013, tri konataj ateistoj estis murditaj en Barato: N. A. Dabholkar (2013); G. Pansare (en februaro 2015); kaj M. M. Kalburgi (en aŭgusto 2015). Ĝis nun, neniuj estis arestitaj. Ĉiuj tri homoj forte kritikis kelkajn tradiciojn kaj kutimojn de la hinduismo.

De diversaj partoj de la lando venas raportoj pri minacoj kaj atakoj kontraŭ religiaj (kaj aliaj) malplimultoj. En septembro 2015 okazis amasatako kontraŭ islamana familio dum kiu oni mortigis s-ron M. Akhlaq. Laŭ la polico, estis malvera onidiraĵo en najbara hindua templo, ke la familio de Akhlaq buĉis bovinon, kaj manĝis la bov-viandon.

Multaj voĉoj en la lando nun postulas, ke la registaro de N. Modi agu por protekti la demokratiajn valorojn de leĝeco kaj libereco. Kiel diris la verkistino Shashi Deshpande [ŝaŝi deŝpande] pri la registaro, "la silentemo estas formo de konsento".