Loading
Templo por la angla diino

Furoris lastatempe la novaĵo, ke oni starigas templon por la angla en norda Barato! La diino nomiĝas en la angla "English Devi", kaj en la hindia "angrezi devi" aŭ "angrezi majja" (= la angla patrino). La templo estas konstruata de dalitoj - iamaj netuŝebluloj - sur terpeco kiu apartenas al privata kolegio en urbeto en Uttarpradeŝo, la plej granda gubernio barata.

La ideo pri tia ĉi simbola agnosko de la ekonomia kaj socia potenco de la angla frapis s-ron Chandrabhan Prasad, aktivulo pri dalitaj rajtoj en Delhio. Jam en 2006, li montris portreton de English Devi. Modelita laŭ la Statuo de Libereco, la angla diino laŭ raportoj estas nun 3-futa statueto kun ĉapelo, staranta sur komputilo kaj tenanta en unu mano plumon kaj en la alia libron, la konstitucion de Barato. La tutan templon oni modelas laŭ ia komputilo. Onidire, la ŝtuparo estos klavareska.

La loka registaro malpermesis pluan konstruadon de la templo, deklarante, ke oni ne akiris permeson por konstrui religian konstruaĵon. Tamen, laŭ novaĵraportoj daŭre furoras ekster la duon-finita konstruaĵo adorado de "angrezi devi"!

2 comments

A Giridhar RAO said:

Dankon, Tigro, pro la atentigo!
14 years ago ( translate )

Gary Mickle said:

Chandra Bhan Prasad tezas, ke ĉiuj barataj lingvoj portas la heredaĵon de kastismo kaj ke pro kio plej konvenus, ke dalitoj kaj ankaŭ aliaj baratanoj transiru al la angla, forpuŝante la tradiciajn baratajn lingvojn en muzeon. Mi legas tion ĉe:
http://www.rediff.com/news/2007/mar/05inter.htm kaj
http://www.rediff.com/news/2007/mar/08inter.htm (artikoloj, al kiuj li alsendas de paĝo en sia retejo:
http://www.chandrabhanprasad.com/frmDalit_Goodes_link.aspx

Mi havas dubojn pri tio, ĉar mi demandas al mi, ĉu en tiuj lingvoj ne esprimiĝas ankaŭ tradicioj de dalita rezisto kune kun aliaj progresivaj aferoj. La ideo, ke ĉiu lingvo estas la esprimilo de iu specifa "spirito" aŭ "mondrigardo" ne vere kongruas kun la observebla realo. Sed mi rimarkas, ke miaj duboj pri la tezo de Chandra Bhan Prasad estas tute samspecaj kiel miaj duboj pri la tezoj de homoj, kiujn multaj esperantistoj aprezegas:

- Charles Durand, festparolanto de la UK en 2003, kiu iam parolis pri Niĝerio kaj Barato, dirante, ke "... la elradikigo de la angla en tiuj du landoj estus multe pli efika, ĉar la angla efektive portas la bacilojn kaj la rimedojn de tio, kies kerno estas mensa sklavigo" - kvazaŭ la angla ne estus lingvo, en kiu esprimiĝas multe da sociaj grupoj kaj inter si kontraŭdiraj pensmanieroj.

- Skuttnabb-Kangas, Phillipson kaj aliaj de la movado por "lingvaj homaj rajtoj", kiuj tezas, ke lingvoj de indiĝenaj popoloj estas magazenoj de scio pri daŭripovaj ne-mediodamaĝaj praktikoj, kaj ke tiu scio ne povas travivi, kiam la originaj lingvoj de tiuj grupoj ĉesas esti uzataj.
13 years ago ( translate )