En la hindiaj kaj marathaj versioj de la serĉilo Guglo-Barato, se oni enmetas ajnan latinan alfabeton, la rezultoj en la falmenuo plejparte estas pornografiaj retejoj hindiaj kaj marathaj. Laŭ novaĵraporto titolita "Laŭ guglo, la hindia egalas al la maldeco" en la hindia tagĵurnalo Dainik Bhasker, funkciulo registara lastatempe nomis ĝin "insulto al barataj lingvoj", kaj petas al la federa registaro procesi kontraŭ la firmao Google India.
Notindas, ke tio ne okazas ĉe la angla versio de Guglo-Barato. En la anglalingva Guglo-Barato, se oni enmetus la literon a la falmenuo tuj montras "Airtel", "Axis Bank" kaj "Air India". Faru tion en la hindia Guglo-Barato, kaj en la falmenuo aperos: "Subite iu nokto", "Virino" kaj "Onklinoj"! (Ne, ne faru demandojn, mi petas: mi nur raportas!)
Responde, reprezentanto de la firmao diris, ke la ordo de la serĉrezultoj dependas de la serĉofteco de tiuj ŝlosilvortoj. Ju pli ofte uzantoj serĉas ŝlosilvorton, des pli alte ĝi aperas en la serĉrezultoj. La afero estas tute aŭtomata, li deklaris.
Pravas Google India. La uzantoj baratlingvaj plejparte scipovas la anglan, almenaŭ sufiĉe por siaj profesiaj bezonoj. Oni do ne multe prizorgis pri surretaj rimedoj en barataj lingvoj: la hindia Vikipedio nur lastatempe trafis 55 000 artikolojn; kaj la maratha ankoraŭ ne atingis 30 mil da. Tamen, pornografio en tiuj lingvoj ja troveblas surrete. Kaj ĝi kredeble estas sufiĉe granda proporcio de tio kio akireblas tiulingve en la reto!
Jen plia rezulto de lingvopolitiko laŭ kiu la la supera edukado en la lando estas plejparte en la angla!
0 comments