Loading
Traduki literaturon per Esperanto

En Kolkato, la 29an de januaro, okazis librolanĉo de (i) infanlibroj tradukitaj en la bengalan el tri eŭropaj lingvoj (la itala, kroata kaj slovena), kaj (ii) bengala romano porinfana tradukita en tiujn tri lingvojn. La tradukintoj uzis Esperanton kiel pontlingvon por la projekto.

Probal Dasgupta, la barata kunordiganto de la projekto, afiŝis raporton kun multe pli da detaloj en la diskutlisto Lando-Agado. Mi blogetis angle pri ĝi.

Ĉu la novaĵo estis rimarkita ankaŭ en kaj ekster la esperantujo vialanda?