Loading
La malamigaj lernolibroj de Pakistano

"Atendante ŝanĝojn al studprogramo de malamo", (anglalingva) eseo de Nirupama Subramanian, bonege argumentas pri la urĝa tasko reformi la lernolibrojn en registaraj lernejoj en Pakistano. La eduksistemo, laŭ ŝi, instruas "ekstremismon, netoleremon kaj nescion".

Ŝi citas la pakistanan fizikiston kaj edukiston Pervez Hoodbhoy kiu, en lastatempa kunsido, montris lernolibron pri la urdua alfabeto. Jen la literoj kun siaj klarigvortoj:

Subramanian ankaŭ aludis al influa (anglalingva) esplorstudo de 2002, La subtila subfosado: la stato de studprogramoj kaj lernolibroj en Pakistano kiu akre kritikis la lernolibrojn pro iliaj mankoj, falsaĵoj kaj ideologiaj sintenoj.

La aŭtoroj de la studo faris rekomendojn pri lernolibroj kiuj estas historie pli ĝustaj, ne tiom agrese islamecaj, ne incitas malamon (aparte al hinduoj kaj al Barato), kaj traktas religiajn malplimultojn en Pakistano kaj virinojn pli justece kaj respekteme. Rezulte, la ŝtata edukinstanco eĉ verkis tute novan studprogramon. Sed tiun studprogramon oni ankoraŭ ne uzas en la registaraj lernejoj de Pakistano.

1 comment

Milokula Kato said:

Jes ja, ĉio komenciĝas per la lernolibroj.

Cetere, la Eŭropa Unio mone subtenas eldonadon de malamvekantaj lernolibroj por la palestinanoj. Se oni eldonus ion similan ene de EU, la loka leĝo punus la eldoninton.

Bruselo ne kompareblas kun Islamabad. Tamen la agoj de Bruselo estas eĉ pli fiaj.
15 years ago ( translate )