Eseo mia kun tiu ĉi titolo - "La barata ekonomio: miraklo neefika" - aperis en la revuo Monato en oktobro 2008. Laŭ la eldoneja stilo, oni ne inkluzivis la fontindikojn de tio kion mi asertis kaj argumentis.
Jam en aprilo 2008, mi havis pli plenan version de la eseo, sed, interkonsente kun Monato, atendis ĝis la revua aperigo antaŭ ol alŝuti ĝin al mia retejo. Nun, relegante la eseon (preskaŭ unu jaro post la pretigo de tiu ĉi versio sur mia komputilo!), mi konstatas, ke malgraŭ la draste malsimila ekonomia situacio en la mondo (kaj, do, ankaŭ en Barato) kompare al tio unu jaron antaŭe, tio kion mi diris en la artikolo tragike kaj daŭre validas.
Anstataŭ ĝisdatigi la eseon, do, mi nun eldonis la version pasintjaran en mia retejo. Mi invitas vin legi ĝin (se vi ne jam ĝin legis en oktobro en Monato).
Komentojn oni tamen bonvole lasu ĉi tie!
2 comments
Pedro Hernández said:
Mi ĵus legis vian artikolon. Kvankan ĝi pentras teruran bildon, ne estas io pri kio ni ne scias, sed bedaŭrinde, ofte ni forgesas pri tiu vero... kaj la amaskomunikiloj strebas forgesigi ĝin al ni en Eŭropo. Ke la ekonomia kresko influas la plibonigon de la bonfarto de la malriĉuloj estas dubinda afero en Okcidento, sed tute okulfrapa en landoj, kiel la via. Estas klare ke, la propagando de la liberalisma ekonomio mensogadas, kiam marteladas ke merkato kaj la libera komerco mem plialtigas la vivnivelon de la tuta loĝantaro. Nur la ŝtata forta investado en edukado kaj sano ebligas veran disvolviĝon de la socio, sed kompreneble, tion ne ŝatas la malriĉuloj. Tio signifas impostojn kaj ekvilibrigon de la socia ekonomio.
Ne estas hazardo, ke la unua afero pri kiu ĉiam okupiĝis socialismaj sistemoj (ĉu en Rusio, Kubo, ktp.) estis la alfabetigado kaj disvastigado de la sanservoj. Popolo kiu havas eblon sane vivi kaj edukiĝi egalrajte kaj ĝuante ĉiujn eblojn estas garantio de vera progreso.
Mi neniam forgesos frazon, kiu diris al mi amikino el Taĝikio kiam mi vivis en Kazaĥio: "En Taĝikio vi trovos neniun, kiu fiparolos pri la sovietia sistemo: por ni sufiĉas transrigardi la riveron Pjanĝ (landlimo inter Afganio kaj Taĝikio) por kompreni, kia estintus Taĝikio sen la sovetia sistemo..."
A Giridhar RAO said: