Loading
Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon

Nova leĝopropono barata pri la rajto je edukado ne devigas la edukadon en la gepatra lingvo. Ĝi anstataŭe rekomendas, ke la instrulingvo kie farebla estu la gepatra lingvo.

Tio estas nur unu el la problemoj kun tiu leĝopropono kiun oni surtabligis lastatempe en la supera ĉambro de la barata parlamento. La leĝopropono nomiĝas RtE (Rajto je edukado, angle: Right to Education). Kritikantoj de RtE inkluzivas profesoron Anil SADGOPAL, kies ĉefaj argumentoj estas, ke:





Jam de dekjaroj, Anil Sadgopal pledas por la t.n. Common School System, najbaraj lernejoj kiujn vizitos ĉiuj infanoj en kvartal(et)o. Alivorte, por sistemo kiu troviĝas en preskaŭ ĉiu evoluita lando.

Sadagopal do argumentas, ke tiu ĉi leĝopropono estas profunde diskriminacia kontraŭ la malriĉularo, trudas kontraŭ la homaj rajtoj de infanoj, pliakrigas la komercigon de edukado, kaj, do bezonas bazan reverkadon.

Tri anglalingvaj artikoloj liaj kiuj akre kritikas la leĝoproponon estas: "C is for Commerce", "Education Bill: dismantling rights", kaj "The 'Trickle Down' Trick".

2 comments

Reto said:

Dankon pro la interesa teksto.
Ĉu ardas movado por akiri rajton de la lernado de lokaj aŭ gepatraj lingvoj en Barato?
16 years ago ( translate )

Laslo Kovacs said:

Videble la problemo de edukado ne estasa simpla afero.
16 years ago ( translate )