Loading
Bonvenon al la muzeaj ekspozicioj!

Ĝis la 15-a de septembro 2014 vi havas la okazon vidi la nunteman teman ekspozicion "ESPERANTO KAJ MUZOJ", niascie unike konceptitan en Esperantujo, ĉar ĝi klopodas prezenti verkaron de esperantistaj artistoj ne nur amatoraj, sed ankaŭ profesiaj. Entute prezentiĝas aŭtoroj el 4 kontinentoj.
La ĉefa akcento estas sur vidarto (pentrado, desegnado) kaj tridimensiaj artaĵoj, sed oni informas ankaŭ pri pluraj profesiaj aktoroj, muzikistoj kaj literaturistoj.

Plurajn ekspoziciaĵojn kaj fotaĵojn el la inaŭguro ni alportas en la fotoalbumo

Por sabato la 27-a de septembro 2014 ni invitas vin por inaŭguro de la nova ekspozicio nomata "ESPERANTO KAJ KOLEKTADO", kiu inkluzivos du kategoriojn:


1) Kolektaĵoj kun la temo "Esperanto" (filatelo, bildkartoj, glumarkoj, insignoj, tridimensiaj objektoj k.a.)
2) "Kion kolektas esperantistoj" (la enhavon ni ankoraŭ ne malkaŝos :-)

La inaŭguro kun aldona kultura programo estas planata por 10:30.
Post la tagmanĝo la partoprenantoj povas viziti ne nur la urbon mem (promenante aŭ veturante en kaleŝo), sed ankaŭ la Regionan filatelan ekspozicion en la apuda Urba Muzeo kaj Galerio kaj borson de kolektantoj en la kulturcentro Fabrika. Ĉar tiutage okazon ankaŭ aranĝo Sanktvenceslaa vingustumado, sur la historia ĉefplaco vi povos gustumi diversajn vinspecojn kaj dume aŭskulti vivan muzikon.

Kaze de la intereso post la 17-a horo estos organizita bazaro de esperantaĵoj.
Por vespero estas planata kultura programo kun filmprojekciado, muzikumado kaj vojaĝrakonto.

Dimanĉe antaŭtagmeze eksterlandaj gastoj povos kaze de intereso ekskursi
al la proksima urbeto Litomyšl (kun renesanca kastelo troviĝanta sur la listo de UNESCO). Paralele okazos kurso en komputilejo de la loka lernejo, kiu okupiĝos pri uzado de Esperanto-paĝaroj, ĉi-foje aparte koncernaj lingvan perfektiĝon kaj event. prepariĝon por lingvoekzamenoj.

TRANOKTO:
Por unu aŭ du noktoj (de vendredo ĝis dimanĉo) eblas loĝi en modernaj spacaj 2-3 litaj ĉambroj (kun duŝejo/necesejo aparta aŭ komuna por du ĉambroj) en Studenthejmo de la ekonomia mezlernejo (10 minutojn piede de la muzeo).
La prezo estas 250,- CZK popersone kaj nokte (= proks. 10 eŭroj) sen matenmanĝo.
Tiun eblas pretigi en la kuirejeto de la studenthejmo.

En propra intereso bv. aliĝi laŭeble plej frue (optimume ĝis la 31-a de aŭgusto), ĉar kapaciton de la studenthejmo uzos ankaŭ neesperantistoj-partoprenantoj de la filatela ekspozicio. Aliaj loĝeblecoj estos sendube pli multekostaj kaj ni ne povas garantii ilin.

Partopreno en programo en Esperanto-muzeo kaj muzikumado sur la ĉefplaco estas SENPAGAJ. Vinspecimenojn ĉiu aĉetas aparte.
Partopreno en la filatela ekspozicio en la Urba muzeo estas kontraŭ enirpago.
Dimanĉa kurso estas senpaga por membroj de ĈEA kaj ĈEJ, aliaj krompagas 50,- CZK (2 eŭrojn). Kosto de la ekskurso estas laŭ interkonsento (depende de la transporto kaj elspezoj por la enirbiletoj).


ATINGEBLECO
Svitavy estas bone atingebla el ĉiuj direktoj (Prago, Brno-Vieno, Ostrava).


Haltas en ĝi rektaj trajnoj sur linio Prago-Brno.
Ni rekomendas trajnojn
R 871 Rudolf Těsnohlídek (26.9. el Prago je 15:52, en Svitavy je 17:59)
R 873 Svitava (26.9. el Prago je 17:52, en Svitavy je 19:59)
R 876 Slavkov (sabate 27.9. el Prago je 7:52, en Svitavy je 9:59)

el direkto Brno, Vieno (Wien):
vendrede 26.9. Wien: je 16:31 EC Franz Schubert (en Brno je 18:37)
R 863 Svitavy (el Brno je 18:57, en Svitavy je 19:58)

Parki aŭton kutime eblas en malgranda parketo tuj apud la muzeo.


KONTAKTADRESO: svitavy@esperanto.cz


bv. klaki al:
"Situo de Svitavy surmape"


NI ĜOJATENDAS VIAN PARTOPRENON!


1 comment

Song Ho said:

Saluton~ Karaj~! Bondezirojn~! ^_^
10 years ago ( translate )