La ekspozicio koncentriĝos pri specimenoj de arta kreemo de esperantistoj kaj aktivaj subtenantoj de Esperanto, kaj de amatoroj, kaj de profesiaj artistoj, ne nur el Ĉeĥio, sed el diversaj landoj de la mondo.
Estos prezentitaj ne nur klasikaj figurartaj verkoj (pentraĵoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj, skulptaĵoj), sed ankaŭ uzita arto (popolmetioj, pentrado per varma vakso, modo, juveloj, marcipanaj figuretoj ktp.)
Aparte estos prezentita ankaŭ Esperanta poezio kaj teatro.
PLANATA PROGRAMO
SABATE la 8-an de junio
12:00 alveno de trajnoj el direktoj Prago, Ostrava, Brno
bonvenigo en la trajna stacidomo kaj antaŭ la muzeo
komuna tagmanĝo en la restoracio, promeno tra la urbocentro
13:30 malfermo de Esperanto-muzeo
14:00-15:45 kultura programo pri Esperanta poezio, teatro, muziko kaj figura arto (nur esperantlingve)
16:00- solena inaŭguro de la ekspozicio "Esperanto kaj muzoj" kun akompana programo kaj refreŝiĝo (ĉeĥlingve kaj sekve tradukate al Esperanto)
18:00 - programo en la najbara Urba Muzeo kaj Galerio
(i.a. inaŭguro de la nova ekspozicio "Abelo - la bazo de la vivo")
vespere - kultura spektaklo en la Domo de Ottendorfer kaj vojaĝo tra la tempo, i.a. renkontiĝo kun spirito de d-ro Zamenhof
filmprojekciado, kantado, akompanaj progtramoj enurbe, vinumado en apuda vinoteko
DIMANĈE la 9-an de junio
Por dezirantoj antaŭtagmeze busekskurso al proksima urbo Moravská Třebová kaj ĝia bela renesanca kastelo
(ĉ. 60 CZK por buso kaj 110,- CZK (pensiuloj 70,- CZK) por 2 kastelaj itineroj - arthistoria kaj astrologia/alkemia).
EBLAS MENDI MALMULTEKOSTAN TRANOKTON - bv. anonciĝi plej malfrue ĝis la 24-a majo, poste sengarantie!!
Eblas mendi ankaŭ lokojn en pli komforta hotelo aŭ pensiono.
Partopreno en la programo estas SENPAGA, manĝojn (krom refreŝiĝo dum la inaŭguro) ĉiu pagas memstare.
Tranokton oni pagas surloke, sed ni petas devontigajn aliĝojn!
Pliaj informoj kaj aliĝoj por tranoktado kaj ekskurso kaj pri transporto al Svitavy:
svitavy (heliko) esperanto.cz
Informoj pri la posttagmeza programo kaj aliĝoj por la programaj kontribuoj:
muzea.ekspozicio (heliko) gmail.com
Nome de la Muzea grupo de ĈEA
antaŭĝojas vin Pavla Dvořáková, respondeculo pri ekspozicioj
Oficiala retejo de la muzeo
1 comment
Song Ho said:
Mi estas korea pentristo logxanta provizore instruante Korean lingvon, Esperanton, kaj Desegnadon en Changzhou Liu Guojun Kolegio de Prfesiaj kaj Teknologiaj Studoj (kvinjara kurso de tri jara supera mezlernejo kaj du jara altlernejo) en urbo Changzhou, Cxinio. Mi dauxrigos la laboron gxis la fino de junio, 2014.
Mi volonte partoprenus en la ekspozicio per la sendo de fotoj de la verkoj, kiuj montrigxas ankaux cxe mia pagxo en ipernity, al via retejo, ne per la reala cxeesto.
Salutojn~!
Song