Loading
Bonvenon al KAEST kaj al la 2-a Esperanta Vikimanio!
En nia paĝo ni alportis abundajn matrialojn pri la historie unua Vikimanio -internacia renkontiĝo de kontribuantoj al Esperanta Vikipedio kaj de interesiĝantoj kaj favoranotj de la projekto.
Ĝi okazis interl al 26a kaj la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy kaj ĝuis sufiĉan atenton de la ĉeĥajamaskomunikiloj. Krome la partoprenantoj mem esast diligentaj kaj dum kaj post la aranĝo ne nur lernis kaj diskutis, sed ankaŭ verkis multajn novajn interresajn artikolojn kaj alŝutis novajn fotaĵojn.
Pri la aranĝo vi povas legi en http://eo.wikipedia.org/wiki/ Esperanta_Vikimanio kaj rigardi fotojn en nia albumo "Vikimanio" - https://www.ipernity.com/doc/181031/album/256109.



La partoprenantoj tiam esprimis sian deziron denove rekunveni kaj interkonsentis okazigi pluan vikipediistan renkontiĝon dum la aranĝo KAEST (Konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko), okazonta inter la 15-a kaj 18-a de novembro 2012 en la vinurbeto Modra (Slovakio), situanta ĉ. 30km de la ĉefurbo Bratislavo. La ĉeforganizanto estas al vi supozeble konata Peter Baláž, kunordiganto de la organizo E@I (http://www.ikso.net).

Mi mem partoprenis KAEST antaŭ du jaroj kaj povas varme persone rekomendi la aranĝon, kaj pro la loko mem (agrabla kaj trafike bone atingebla de ĉiuj direktoj), la organizado, kvalito de la programeroj kaj nivelo de la servoj - rilato inter prezo kaj kvalito estas sendube tre favora!

Bonvenaj estas kaj interesiĝantoj pri la ĝenerala ĉeftemo "Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj" (pri kiu okazos apartaj prelegoj kaj prezentoj), kaj vikimaniuloj.
Laŭ intereso de aliĝintoj okazos kaj trejnado pri kontribuado al Vikipedio por komencantoj kaj krome ankaŭ prezentoj kaj labordiskutoj por progresintoj.
Oni okupiĝos ankaŭ pri aliaj projektoj de Vikimedio kaj pri ev. fondo da Esperanta Vikimedio.

Aktivaj kontribuantoj povas ĝui, post interkonsento kun la organizantoj, rabaton de la kotizo.

Ĉiujn informojn pri la aranĝo vi povas trovi en la retejo http://kaest.ikso.net/.

Kvankam vikipedia laboro estas plejparte individueca, en Svitavy tamen montriĝis, ke ankaŭ rektaj personaj kontaktoj valoras por vikipediistoj, ne nur fake, sed donas ankaŭ emocian nutradon kaj motivigon por plua engaĝiĝo en la projekto. Tial mi tre ĝojus, se pluaj inter vi havos intereson, tempon kaj eblecon mem veni. Kaj se vi ankoraŭ ne tro amikas kun Vikipedio, havas pri ĝi iujn dubojn, demandojn, kaj ŝatus pri ĝi teorie kaj praktike ekscii pli, jen KAEST estas perfekta okazo por tio!

Mi esperas viajn reagojn kaj alvenon!

Plenamike Pavla Dvořáková, iniciatinto kaj ĉeforganizinto de la 1-a Vikimanio kaj prizorganto de tiu ĉi muzea paĝo