La 14-an de aprilo pasis 95 jaroj ekde forpaso de la iniciatinto de Esperanto d-ro Zamenhof.
Omaĝe al li nia muzeo pretigis kadre de la Regiona E-Renkontiĝo specialan posttagmezan programon,kadre de kiu eksonis la fina ĉapitro el la libro "Homo kiu defiis Babelon", resumanta belvorte la personeson de Zamenhof, muzikigita poemo "Ho mia kor'" kaj "Zamenhofa balado de Kolomano Kalocsay" (www.ipernity.com/doc/181031/10388672). Estis ankaŭ projekciita parto de la filmo "Zamenhof - Mondcivitano " de Djalma Pessata.
Eldonisto Petro Chrdle publike prezentis sian plej freŝan eldonaĵon - la libron "R.U.R." de Karel Čapek, okaze de la ĉeftemo "Sciencfikcio kaj robotoj" de la OSIEK-konferenco, kiu 14.-20.7. okazos en Svitavy.
Samtempe ni inaŭguris la unuan (pli malgrandan) parton de nia nova tutjara ekspozicio, kies ĉeftemo estas "125 jaroj de Esperanto". Du novaj paneloj estas dediĉitaj al Zamenhof/Esperanto-Objektoj kaj unu al junaĝo de d-ro Zamenho f kaj estiĝo de Esperanto. Preparita estas ankaŭ aparta vitrino pri verkoj de L.L.Zamenhof kaj vitrino pri Esperanto-kolektaĵoj (precipe filatelaĵoj kaj bildkartoj). La partoprenantoj povis partopreni - trarigardante la novajn panelojn - ankaŭ partopreni kvizon kaj venki interesajn premiojn (broŝuron "Malkovru Esperanton" kaj KDojn). Ne mankis bongustaĵoj preparitaj de la membrinoj de la gastiganta E-klubo.
Kaj por demonstri ke "la spirito de Zamenhof daŭre restas kun ni" - la programo finiĝis per "mesaĝoj de Zamenhof" - 12 proverboj de lia Proverbaro, kiun sinsekve prezentis 12 partoprenantoj kune kun medita sono de la "kantanta pelvo".
Koran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al realigo de la programo kaj al la partoprenintoj!
Ankaŭ vi estas elkore bonvenaj ern nia muzeo, okaze de via vojaĝo a/tra Ĉeĥio!
La granda inaŭguro de la nova ekspozicio okazos kadre de la "Muzea nokto" la 2-an de junio.
Atendas vin tiam ankaŭ filmprojekciado, muzikumado kaj en la apuda Urba muzeo malfermo de la ekspozicio pri Afriko kaj afrika koncerto en la muzea ĝardeno ..... Eblas mendi tranokton, por gastoj ni pretigas dimanĉan ekskurson al proksima urbo Polička kun unike konservita mezepoka muregaro.
Interesuloj pri partopreno bv. kontakti muzeagrupo@esperanto.cz.
Niajn ĝis nun surretigitajn materialojn pri d-ro Zamenhof vi povas trovi en la albumo
https://www.ipernity.com/doc/181031/album/230642
Krome ni atentigas vin pri "Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof":
http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/nova-retligilaro-pri-d-ro-zamenhof.html
Pavla Dvořáková
3 comments
Bernardo said:
Esperanto-Muzeo en S… said:
Klare ke en ĉiu lando estas iom alia sistemo de akademiaj titoloj, sed kutime ja finintoj de fakultato pri medicino ekhavas titolon doktoro pri medicino kaj estas tiel nomataj.
Pavla
Bernardo replied to Esperanto-Muzeo en S…: