Loading
Subtenu Esperanton en la prilingva enketo de "More Inteligent Life" kaj "The Economist"!
La gazeto "More Intelligent Life" kunlabore kun prestiĝa semajnĵurnalo "The Economist" lanĉis interretan enketon pri la temo

"KIUN LINGVON PLEJ MULTE INDAS LERNI?"

vidu:
http://moreintelligentlife.com/page/what-best-language-learn

Favore estas, ke inter la 10 unuaj proponatja lingvoj ESTAS ankaŭ Esperanto!
Krome eblas skribi ankaŭ nomon de iu alia lingvo.

Kiuj estas la provizoraj rezultoj? La 20-an de marto vespere estis venkanta la brazila portugala lingvo (kun 1437 voĉoj). Sekvis la hispana (965 voĉoj), la franca (920 voĉoj), la ĉina (831 voĉoj) kaj la latina (290 voĉoj). Esperanto estis en la 6-a loko (kun 254 voĉoj).
Lunde la 26-an de marto ESPERANTO ESTIĜIS SUR LA UNUA LOKO KUN 1950 VOĈOJ !!!

Sed ĉio ankoraŭ povas sanĝiĝi - la enketo ne finiĝis! Tial ankaŭ VIA
voĉo povos gravi!!

Se vi volas subteni Esperanton bv. nur klaki al la supre indikita retadreso
kaj en la listo klaku al cirkleto apud Esperanto! El unu IP-adreso eblas voĉdoni nur unufoje!


Eble instigado al partopreno en similaj aktivaĵoj al iu ŝajnas esti ne tiom grava kaj sencohava, sed dank al ili eble multaj homoj entute ekkonscias pri ekzisto de Esperanto (ne veras, ke ĝenerale tiuj, kiuj interesiĝas pri lernado de fremdaj lingvoj, havas sufiĉajn informojn pri ĝi). Eble eĉ ĉi tio povas esti por iuj iom a instigo por interesiĝi pli ...... Tial ni ne tediĝu kaj ne laciĝu engaĝiĝi en similaj, kiuj postulas de ni ja tiom minimumam tempon kaj penon! Ĉies voĉo povas decidi pri la fina rezulto!

Koran antaŭdankon al ĉiuj helpemuloj!

Pavla Dvořáková (padv)

P.S. Hieraŭ fakte mi kiel jama voĉdoninto ne plu povis vidi la liston de lingvoj, sed nur la rezultojn, tial mi opiniis, ke la enketo jam finiĝis. Sed hodiaŭ mia amiko informis vin, ke alia konatulo ankoraŭ povis voĉdoni, do la projekto evidente plu daŭras (resp. hodiaŭ - la sekvan tagon mi denove vidas la liston, sed ne plu povas voĉdoni, kaj ne plu povas vidi la rezultojn.... Do pardonpeton pro ioma kaoso al legintoj de mia unua versio de tiu ĉi blogaĵo).

1 comment

Eliana Verona said:

Hodiaŭ mi voĉdonis Esperanton !!!
12 years ago ( translate )