Loading
Nova estraro de Ĉeĥa E-Asocio estis elektita

Inter la 7- a kaj 9-a de oktobro okazis en la urbo Šumperk, ĉepiede de la nordmoravia montaro Jeseníky, la 13-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Dum la postulema labora traktado estis i.a. pridiskutita kaj aprobita nova balotregularo kaj aktualigita ankaŭ la nova statuto de la organizo. Dum la balotado estis elektita nova estraro, kiu dum sekvaj tri jaroj laboros en sekva konsisto:

Vladimír Dvořák (Písek) - prezidanto - vl.dv (heliko) centrum.cz

gvidado kaj kunordigo, eksterlandaj Esperanto-rilatoj (krom UEA kaj EEU), eksteraj rilatoj kadre de Ĉeĥio

Libuše Hýblová (Bohutín) – la 1-a vicprezidantino - libusehyblova (heliko) seznam.cz

rilatoj kun UEA kaj EEU (A-komitatano), laboro kun membraro kaj organizaj unuoj (kluboj, sekcioj, komisionoj, fakaj grupoj), organizado de konferencoj/kongresoj, protokolado

Libuše Dvořáková (Svitavy) - la 2-a vicprezidantino - dvor.libuse (heliko) seznam.cz

Esperanto-Muzeo Svitavy, rilatoj al la urbo Svitavy, Muzea kaj ekspozicia grupo

Vratislav Hirš (Ruprechtov) - kasisto - vhirŝx (heliko) email.cz (en la adreso skribu s, ne ŝ-la programo ne ebligas skribi ĉi-kaze ĝuste)

financoj, kontado, prilaboro de membrodatumbazo

Pavla Dvořáková (Písek), i.a. prizorgantino de tiu ĉi muzea paĝo - membro - pavla.esperanto (heliko) gmail.com

informa agado, interretaj projektoj, ekspozicioj, subvenciaj programoj

Miroslav Malovec (Brno) - membro - malovec (heliko) volny.cz

lingvo kaj historio de la movado, kulturo, precipe literaturo, fakaj aplikoj, pedagogio, redaktoro de STARTO

Miroslav Hruška (Brno) - membro - miropiro2312 (heliko) gmail.com

junularo, komputila klerigado, redakta agado, teknika subteno

Internacia kunlaboro kun eksterlandaj ĉu organizoj, ĉu unuopaj aktivuloj estas bonvena!

Pliajn informojn pri la programo kaj pri la vizioj kaj konkretaj projektoj por estontaj jaroj ni alportos en novembro (ĉi-tempe ni estas plenokupitaj per preparo de Vikimanio).

Fotogalerion de la aranĝo vi povas trarigardi en

http://muzeo.rajce.idnes.cz/13._sjezd_Ceskeho_esperantskeho_svazu_v_Sumperku

Kiel uživatelské jméno (uzantnomo) skribu ces kaj kiel heslo (pasvorto) skribu sjezd 2011
(ĉion per minuskloj).

Ni esprimas dankon al la finintaj membroj de la estraro, nome al eksa prezidantino Jana Melichárková, al eksvicprezidantoj Petr Chrdle a Jiří Tomeček kaj ekssekretario Pavel Polnický

por ilia ĝisnuna oferema agado kaj ankaŭ al organizantoj de E-Klubo el Šumperk por modela pretigo de la aranĝo.

Sekvontjara konferenco okazos 27.-30.9.2012 en la landlima urbo Břeclav kunlabore kun Slovaka Esperanto-Federacio kaj Aŭstria Esperanto-Federacio. Ni esperas tiam bonvenigi aŭ partoprenantojn el aliaj landoj!