Loading
Ke Svitavy indas je via vizito, montras profesia filmo, dublita nun al Esperanto!
Situo de Svitavy surmape Kultura salonego de la Domo de Ottendorfer en Svitavy La urbo Svitavy, situanta en centro de Ĉeĥio, estas ekde 2011 oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj ekde 2008 de Esperanto-Muzeo, krom sia oficiala retejo muzeum.esperanto.cz prizorganta ankaŭ interagajn virtualajn kolektojn en tiu ĉi Ipernity-paĝo.

Ke Svitavy indas je vizito ne nur pro Esperanto, vi espereble konvinkiĝos pere de jena profesie farita dekminuta filmo "Svitavy - malferma kaj movoplena urbo", kiu estis somere 2015 dublita esperantlingve.

La realigo en la studio CMS TV @ FILM STUDIO COMVISION okazis kun financa subteno de la urbestro David Šimek.

La filmo prezentas ne nur historion kaj kulturajn vidindaĵojn de Svitavy, sed ankaŭ variajn eblecojn por pasigo de la libera tempo, kiujn la urbo ofertas.

En traduko de Miroslav Malovec sian voĉon al la filmo pruntedonis Jan Řepa (kiu i.a. aktoris en rolo de Karel Čapek en la teatraĵo "R.U.R.", prezentita ekz. dum UKo en Rejkjaviko, Itala E-Kongreso 2014 kaj dum SES 2014 en Nitra).

ĈEA kreis el la filmo DVDon, kiun ĝi diskonigis dum la UKo en Lille. Oficiala publika projekciado okazis la 26-an de septembro en Esperanto-Muzeo kadre de inaŭguro de la nova tema ekspozicio "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo", pri kiu ni en nia paĝo baldaŭ informos vin.


POR SPEKTI LA FILMON KLAKU ĈI-TIE:

https://www.youtube.com/watch?v=UOIRcEvIdOs!


***********************************
La filmo troviĝas en Youtube en la kanalo de la registra studio.

Se la filmo plaĉos al vi, viaj komentoj en Youtube sub la filmo estas tre bonvenaj, ĉar ili montros al la urbo, ke internacia Esperanto-parolantaro-spektantaro vere ekzistas kaj ke Esperanto estas vere funkcianta komunika rimedo (pri kio daŭre multaj neesperantistoj dubas).

Vi ankaŭ povas skribi al nia adreso muzeo (ĉe) esperanto.cz,
ni plu disponigos viajn reagojn al la urbestraro kaj al la registra studio!

Antaŭdankon por via subteno kaj ev. plua diskonigo de la filmo al viaj geamikoj, kio gravas por nia plua funkciado!

*****************
Situo de Svitavy surmape
Nia Esperanto-Muzeo funkcias tutjare kaj la urbo mem bone trafike atingeblas el ĉiuj direktoj.

Interesitoj pri la vizito bv. kontakti la lokan klubon

ĉe la adreso svitavy (ĉe) esperanto.cz.

Ni volonte helpos vin plani vian individuan aŭ grupetan restadon en la urbo kaj la regiono. Pliajn praktikajn informojn vi trovos en nia rubriko Kontaktoj: http://muzeum.esperanto.cz/eo/kontakto.


****************

Pli pri la urbo vi povas ekscii ankaŭ en:

Esperantlingva versio de la urba retejo

Fotoalbumo Svitavy invitas vin
Svitavy - Urba muzeo kaj galerio   - www.muzeum.svitavy.cz Svitavy (CZ) - la ĉefplaco vespere Vilao de Ottendorfer el 1892 - sidejo de la Esperanto-Muzeo nuna urbodomo de la urbo Svitavy (www.svitavy.cz) Urbanaj domoj en Svitavy (CZ)





Vidindaĵoj de la regiono videblas en:
Fotoalbumo Bohemia-moravia landlimo
Fotoalbumo Regiono Pardubice

Ĝuste la regiono Pardubice (parto de Orienta Bohemio) estas en Vikipedio plej detale priskribita inter ĉiuj lingvoversioj (krom la ĉeĥa) ĝuste en Esperanto
(entute ĉ. 600 artikoloj, iuj eĉ pli detalaj ol la ĉeĥlingvaj).


Vian viziton antaŭĝojas

Nome de la Muzea kaj ekspozicia grupo de ĈEA

Pavla Dvořáková, redaktorino de tiu ĉi paĝo