Loading
Registrado de la lernejaj E-o kursoj!

Estimataj Geamikoj,

Ĉu vi instruas Esperanton? Se jes aŭ vi konas iun kiu faras, bv. legi la suban mesaĝon.
Komenciĝis la nova lernojaro kaj espereble estas lanĉitaj multaj novaj kursoj.
Por havi aktualan bildon pri la funkciantaj lernejaj (do, oficiale agnoskataj!) klasoj, ni zorge kolektas informojn pri ili en la sekcio E-o en lernejoj.
Ni petas ĉiun instruanton registri en tiu paĝo sian kurson, plenigante la tiean formularon.
Kiel fari tion?
Necesas esti membro de edukado.net kaj nepre ensaluti.
Jen pliaj helpoj.
Kiel ensaluti aŭ havi vian pasvorton? Vidu la HELPO-paĝon.
Kie estas la paĝo : E-lernejoj? www.edukado.net/pagina/E-o+en+lernejoj/154/
Kie estas la klarigoj pri la farendaĵoj ? www.edukado.net/upload/pdf/158.pdf
Kie troviĝas la listo de lernejaj retejoj ? www.edukado.net/pagina/Retligiloj/151//#4386
Momente estas en la paĝo registritaj :
66 lernejoj el 26 landoj kun entute 1683 lernantoj.
La aktualigo de la informoj nun okazas.
Se vi havas ajnan demandon aŭ problemon, bv kontakti min.
Dankante vin pro via subtena kunlaboro deziras al vi ĉiuj sukcesan lernojaron.
Katalin Kovats, redaktoro

Sur la foto (farita antaŭ 4-5 jaroj) videblas du denaskaj esperantistoj. Ĉu vi scias kiuj?

2 comments

edukado.net said:

Ne, tute ne, Tiu estas mi mem... kaj mi ne estas denaskulo. Katalin
16 years ago ( translate )

edukado.net said:

Fakte ne. Kaj li ne aperas sur la foto. Li kun mi parolas en la hungara, kun sia patro en la franca, en la lernejo, medio en la nederlanda. Esperanton li simple aŭdas de sia naskiĝo, ĉar ni nur en tiu lingvo komunikas kun Sylvain. Martin en la unuaj 6 jaroj ne uzis Espernaton, sed pli kaj pli komprenis ĝin. Ekde januaro 2008, kiam ni partoprenis en NR kaj ni estis kun li inter esperantistoj, li simple ekparolis la lingvon, bonege kaj tute nature (eĉ kun AKUZATIVO!). Post tiu evento li eĉ al ni parolas en Esperanto, kiam ni estas kune kaj li ne volas en ambaŭ aliaj komuniklingvoj perdi tempon dirante ion al ni ambaŭ. Li eĉ kelkfoje jam esprimis, ke li diras ion en E-o, ĉar estas pli facile.
Dum sia unua IIK li ŝajne ne havis komunikproblemojn (jes ja aliajn, sed tio ne ŝuldis al la lingvouzo.)
Do, la demando ankoraŭ aktualas. Kiuj estas sur la foto?
16 years ago ( translate )