Pretiĝis kaj ankaŭ aĉetebla sur DVD la filmo, raportanta pri la instrulaboro de Heidi en Indonezio. Per la aĉeto vi povas subteni la duan instruvojaĝon de Heidi. Pri la detaloj bv. legi la ANONCON.
Vi trovos la retan version de la filmo en la Filmejo de edukado.net.
Bonan spektadon!
-----------------------------------------------------------------
En tri antaŭaj numeroj de Esperanto en Azio (numeroj 60, 61 kaj 62 - vidu http://www.kaem.org) vi povis legi artikolojn pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, verkita de Heidi Goes. Por pli bone esplori pri tiu historio, kaj ankaŭ pri la nuntempa tiea movado, Heidi planis vojaĝon al Indonezio. La 6an de novembro ŝi alvenis en Batam tra Singapuro.
Dum la esplorvojaĝo Heidi planas gvidi minikursojn kaj prezentojn.
Jen planoj de ŝiaj kursoj, pri kiuj ni laŭvice informos vin espereble kun fotoraportoj.
Post la lecionoj la respondoj al la enketdemando „ Kiujn planojn vi havas nun rilate Esperanton?“ pluraj esprimis, ke „ mi planas plustudi ĝin pere de la reto“
Unuopaj reagoj estis: „mi verkos artikolon pri Esperanto“, „ mi deziras ekkoni aliajn homojn dise en la mondo helpe de Esperanto“, „mi ŝatus pli detale koni la lingvon“, „mi deziras partopreni iam la universalan kongreson de esperantistoj“.
4 indonezianoj: la edzino kaj gefiloj de Hazairin R. Junep, indonezia esperantisto kiu bedaŭrinde ne ĉeestis pro tio ke li estas en Ruslando por 3 monatoj. Hazairin R. Junep verkis la plej lastdatan vortaron Eo-Indonezia ( kiun la filino kaj edzino montras).
Mi vizitis ilian domon, iom ekster la urbo Yogyakarta, du fojojn, kaj ricevis 55 vortarojn, el kiuj mi ĵaude lasis jam 35 ĉe Pusat Studi Asia Pasifik, Yogyakarta, por la tieaj entuziasmaj komencantoj. La cetero, krom tiuj menditaj de UEA, iros al unuopaj e-istoj kiujn mi renkontos survoje.
13a de novembro 2009
La leciono daŭris ankoraŭ ĝis iom post la 13a, kiam la enketoj estis plenigitaj dum aŭdiĝis La Espero kaj alispecaj esperanta muziko. La direktorino diris ke ŝi estis vere impresita de la lingvo kaj lernis novan paradigmon. Lia, la sola studentino, rakontis ke ŝi pasintjare jam lernis Esperanton dum kelkaj monatoj, sed la instruisto, sinjoro Yury forpasis intertempe. Unu el la instruistoj sciigis poste ke li intencas uzi la materialon en siaj nederlandaj lecionoj.
La sekvaj planoj en Semarang estas: doni enkondukan lecionon de Esperanton al studentoj de la angla fako, rakonti pri Belgio kaj Brugge kaj doni enkondukan lecionon de Esperanto al studentoj de la nederlanda fako de la Akademio de Fremdaj Lingvoj, renkonti kaj se eble intervjui infanojn de la forpasintaj e-istoj Liem Tjong Hie (Rimba Johar) kaj Rm. Francis D. Yury, kaj laŭ ilia invito, renkonti membrojn de la sekcio Semarang de la organizaĵo Indonesia Vegetarian Society (tiel!).
14a de novembro
STIKES kaj AKABA: du fulmrapidaj lecionoj
MI instruis dum fulmrapida kurso (40-minuta) en STIKES, altlernejo por flegist(in)oj. Post la leciono mi kaj miaj gastigantoj rapidis al AKABA por alia fulmrapida enkonduko al Esperanto al grupo de 24 lernantoj de la angla kaj ilia instruisto, kaj tiel ne povis ĉeestis la prelegon de Zaeni Muhamad pri Yumeiho. Ambaŭ enkondukoj (pri Esperanto kaj Yumeiho) en STIKES estis organizitaj tiel ke ili okazu en la sama klasĉambro unu post la alia. Sed la horaro maltaŭgis, kaj mi ne povis resti post la enkonduko pri Esperanto. Heroa Wibisono ne rajtis ĉeesti de STIKES-estraro, sed fakte estas li kiu kunigas en Indonezio Yumeihon kaj Esperanton, ĉar li tradukis la libron ‘Yumeiho-terapio’ al la indonezia lingvo.
Post la kurso en AKABA mi tie iom laboris komputile, kaj poste kun Lia aĉetis trajnbileton por iri al Bandung lunde nokte, kaj vespere vizitis kun Henry Hartaka Hardjadinata kaj Lia Elizabeth Yuliani la familion de Rm. Francis D. Yury, ilia antaŭa instruisto de Esperanto. Montriĝis ke alia antaŭa lernantino de s-ro Yury, Iping Nurwijayanti Wiyani loĝas tre proksime de tie, kaj ankaŭ ŝi venis por konatiĝi, same kiel Imam Prayogo, kiu laboras semajne en Ĝakarto, sed semajnfine daŭre studas en Semarang. Ni interkonsentis pri hejma instruado dimanĉe posttagmeze por la eksaj lernantoj de s-ro Yury.
Tiu vespero pluvegis ĝis la stratoj plenis je akvo…
15a de novembro
Matene mi vizitis la plej junan infanon de unu el la du grandaj pioniroj de Esperanto en Indonezio, Liem Tjong Hie, kaj posttagmeze dum du horoj instruis al ekslernantoj de Rm. Francis D. Yury, kiu forpasis antau du jaroj. Imam ne povis ĉeestis, sed venis la edzo de Lia, do mi havis kvar lernantojn en hejma etoso.
Tuj post tio Henry kaj lia edzino rapidis kun mi al la domo de sinjorino I. Morrees, antaŭa sekretario kaj direktorino de AKABA, kiu bone konis s-ron Liem Tjong Hie.
16a de novembro
Mi prelegis en la nederlanda pri Belgio kaj Bruĝo por lernantoj de la nederlanda fako de AKABA, kaj poste donis al ili enkondukan lecionon pri Esperanto. Partoprenis ĝin ankaŭ mia gastiganto, H. Hartaka Hardjadinata (tria de dekstre), kiu iam lernetis Esperanton de Rm. Francis D. Yury, kaj s-ino I. Morrees (dua de maldekstre), antaŭa sekretario kaj direktorino de AKABA. Tagmeze mi manĝis en vegetara restoracio kun Imam, Lia kaj amiko ŝia, kaj Henry.
17 de novembro - Bandung, Universitas Widyatama, Jl. Cikutra 204A.
Mi alvenis per la nokta trajno el Semarang en Bandung je la 5a matene, donis enkondukan duhoran kurson al 125 studentoj, el kiuj 30 partoprenis la sekvajn du horojn posttagmeze.
La sinjoro estas la rektoro de Widyatama Universitato, unu el la pli kostaj universitatoj en Bandung. Li kaj pluraj membroj de la estraro de la Widyatama Foundation honoris la lecionon per siaj ĉeesto. La rektoro ankaŭ alparolis la publikon antaŭ mia enkonduka leciono por 125 homoj.
Dum la leciono grandan sukcesos havis la kanto 'Hundo Estas'.... la kursanoj tre entuziasmis kaj je la fino spontanee kunkantis.Venis ĵurnalisto de loka ĵurnalo kaj alia de la universitata televido por intervjui min pri Esperanto ĝenerale kaj en Indonezio.
18a de novembro, Musium Konperensi Asia-Afrika, Bandung
Mi intruis dum du foje du horojn en la Museum Konperensi Asia-Afrika. Inter la partoprenantoj estis pluraj homoj de la muzeo mem. Unu inter ili volas lerni sufiĉe por gvidi en Esperanto... kaj mi promesis traduk(ig)i ilian informilon al Esperanto (ĝi estas en la angla, do se iu volas helpi… sciigu al mi). Ne ĉiuj povis ĉeesti dum la tuta kurso, sed ĉeestis la direktoro dum preskaŭ la tuta kurso, kaj li vere entuziasmis pri la lingvo. Ankaŭ mi ĝojis instrui en tia instituto kiel tiu muzeo pri la konferenco de aziaj kaj afrikaj landoj de 1955. Ĝia moto estas egaleco, kunlaboro kaj paco.
19a de novembro
Mi vojaĝis al Bogor, kaj pasigis la posttagmezon kun Rijanto Husadha, esperantisto de 50 jaroj kaj amiko de Heroa Wibisono. Mi sciiĝis ke ili telefonas unu la alian ĉiutage por babilli en Esperanto…
20a de novembro
Krom vizito al (gast)familianoj kaj amikino, mi entreprenis serĉadon de adreso de alia pioniro de la E-movado en Indonezio… Chailan Sjamsoe Rangkajo Datoe Toemenggoeng. Ŝi mem jam mortis en 1962, sed mi volis provi ĉu eblis trovi familianojn de ŝi. Bedaŭrinde la nuna loĝantino de la domo, kvankam tre afabla, ne havis iun rilaton kun la pioniro.
21a kaj 22a de novembro, Universitato Indonesia Esa Unggul, Ĝakarto
En la unua tago okazis du foje trihoran kurson, por du malsamaj grupoj. Ĉar ne venis tiom da personoj kiom antaŭvidite, ni kunigis la du grupojn por la dua tago. Tiuj kiuj efektive venis du tagojn, ricevis plimalpli seshoran instruadon. Ili ŝatus daŭrigi la lernadon kune.
Aperis jam du artikoloj pri la vizito de Heidi
Se vi volas mesaĝi al Heidi vi povas fari tion ĉi-sube aŭ tra rekta letero al ŝi:
Nia redaktejo kore gratulas Heidi pro tiu granda laboro kaj bonega ideo eluzi sian vojaĝon ankaŭ por lecionoj pri Esperanto.
4 comments
Katalin Kovats said:
"Koran dankon pro ĉi tiuj tre feliĉigaj raportoj pri aktivaĵoj ne tre for de nia mondoparto.
Ĉi tie en Australio ni koncentriĝas pri la projekto de Peni Vos por enkonduki Esperanton
en bazaj lernejoj. Dum Novembro Diano kaj Peni renkontos gravulojn en la registaro por
konvinki ilin pri la valoro de Esperanto por la nova tuta nacia instruplano por Australio.
Nepre tenu la dikfingron, krucumi la fingrojn au kion ajn vi faras en Nederlando!"
Stano Marček said:
Amike, Stano
Dr. Molnár Lajos said:
Gratulegon!
Ni ŝatus inviti Vin en la Internacian Laborgrupon por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto... Vidu ankaŭ nian plurlingvan retejon: http://www.egalite.fw.hu ...
Plej amike
Ludoviko kaj Julinjo
( ludoviko @ t-online.hu )
edukado.net said:
Kara Heidi kun nekredebla intereso mi legis la informojn pri via ĵus farita vojaĝo en Indonezio.
Interesas min ĉu vi havas adresojn de personoj kiuj ŝatus instrui E-ton aŭ lerni mem.
Ĵus aperis monda mapo eldonita de E-tur en Bydgoszcz Pollando kiun oni povas ricevi senpage.Mi helpis finance la eldonon kaj mi rajtas parton donaci al grupoj kiuj meritas tion. Se vi konas tiajn grupojn bv, skribi ilian poŝtan adreson al: tur@esperanto.bydgoszcz.eu. La mendo estos plenumita.
Mi ĵus aŭdis ke vi partoprenos MT en Roterdamo, do mi diras gis la revido-Mila