Loading
Vojaĝo al lago Nanwan

Nun ni konduku vin al la lago Nanwan, konata kiel "lago n. 1 en la centra Ĉinio".

Pitoreskejo de la lago Nanwan troviĝas 5 kilometrojn sud-okcidente de la urbo Xinyang en la provinco Henan, centra Ĉinio, kaj konsistas el la lago Nanwan kaj la Nanwan-a Ŝtata Arbara Parko. La lago Nanwan, areanta je 75 kvadrataj kilometroj, estas centro de la pitoreskejo.

La pitoreskejo de la lago Nanwan ne nur abundas je arboj, insuloj kaj havenoj, sed ankaŭ posedas bonan ekologian medion, kaj aparte menciinde estas, ke la te-kulturo de Xinyang forte interesas diverslokajn turistojn. S-ro Liu Bin, vicestro de la Nanwan-pitoreskeja Administracio, diris:

"Nia turisma pitoreskejo estas la ŝtata 4A-klasa pitoreskejo, ankaŭ la ŝtata akvoutiliga pitoreskejo kaj ŝtata arbara parko. Ĝi ĝuas renomon de la unua lago de la centra Ĉinio. La areo de la lago Nanwan estas 12-oble pli granda ol tiu de la fama Okcidenta Lago en la ĉina orienta urbo Hangzhou. En la lago troviĝas Birda Insulo, Simia Insulo, Someruma Insulo kaj aliaj sume 61 insuloj kun diversaj grandecoj kaj formoj."

Karaj amikoj, nun ni vojaĝu unue al la plej fama Birda Insulo. 3-4 kilometrojn fore de la laga bordo, ekzistas ombro-riĉa insuleto, kies oficiala nomo estas Bagua. 5 kilometrojn sudokcidente de la insuleto Bagua situas la Birda Insulo de la lago Nanwan. Sur la insulo ĉie vidiĝas birdoj kaj aŭdiĝas la birda pepado. Oni diras, ke ĉiujare sume cent mil migrantaj birdoj frekventas la insulon por generado kaj rezidado. Mirinde estas, ke la insulo estas la unika el la 61 insuloj de la lago Nanwan, kie rezidas multaj ardeoj. Kial ardeoj elektas nur tiun ĉi insulon? Ĉar la insulo riĉas je vegetaloj, precipe je tektonujo, kaj ardeoj aparte ŝatas la aromon el tia arbo, tial ili ĉiuj aranĝis siajn nestojn sur la Birda Insulo. Krome, abundas ĉi tie marĉejoj kaj riverbranĉoj, kie ardeoj kutimas kapti fiŝetojn kaj salikoketojn. Tiuj favoraj kondiĉoj allogas ardeojn, kaj en la daŭro de marto ĝis novembro ĉiujare, ĉirkaŭ cent mil ardeoj rezidas ĉi tie.

Vojaĝante sur la Birda Insulo, oni nepre devas viziti la parkon "Birda Arbaro" fonditan en la jaro 2004. La parko kun la areo de 15 mil kvadrataj metroj konsistas el vidindaĵoj Surmonta Akvofalo, Ambirda Rivereto, Cigna Lago, Kolomba Placo kaj Birda Teatro, ekzistas pli ol mil birdoj el pli ol 300 specoj.

En la parko oni povas apreci ambirdojn libere naĝantajn, cignojn gaje kantantajn, rarajn ruĝventrajn krisolofojn kaj blank-krestajn longvostajn fazanojn. En la Birda Teatro, garolo babilas, papago pianas kantante, kaj alia birdo distingas monerojn kaj kalkuladas. Ilia prezentado estas aplaŭdata kaj aklamata de spektantoj.

el http://esperanto.cri.cn/341/2008/02/25/1@76688.htm