年末岁尾之际,许多报刊都发表了对今年的回顾。《武汉晚报》上的一篇是仿史记文体、用文言文写成的,文字而且是竖排、从右往左读。通篇没有现代标点,只用句号断开。试着翻译成世界语。发现都变为白话,没有文言的感觉了。
Kronike pri Ĉinio
En 2008, t.e. wuzi-jaro laŭ la lunkalendaro, okazis multo.
Jarkomence: Plage neĝegis en la suda Ĉinio.
Maje: Granda tertremo en Sichuan.
Printempe: Tumulto far dissplitistoj por "tibeta sendependigo" en la okcidenta landlima regiono.
Somere: kunvenis en metropolo svarmoj da honorindaj personoj.
Aŭtune: sukcese flugis ĉielen la spacoŝipo Shenzhou n-ro 7.
Ho, estas vere sennombraj eventoj malĝojaj kaj ĝojaj por ni!
Kiam okazis la granda tertremo en Wenchuan, la ĉefministro rapidis al Sichuan. Vidante la mizere tragedian scenon, li kunvokis geknabojn en klasĉambron kaj skribis sur nigra tabulo vortojn: "Malfeliĉoj reprosperigas nian landon" kaj parolis pri tio kun levita kapo, rekta spino nesubigeblaj kaj sentime marŝas antaŭen kun arda koro. Popolanoj aprobas tian agon kaj memoris tion.
La Pekinaj Olimpikoj ja estas senprecedenca heroaĵo en la historio de Ĉinio dum jarmiloj. Post 7 jaroj da preparado ni fine sukcese okazigis ĝin dank' al la solidara kunlaboro kaj plene prezentis la persistan luktemon de ĉina popolo antaŭ la gastoj el la tuta mondo. Tian fierindan bravecon hodiaŭ ni povas publike elmontri nur post 30 jaroj da benediktana penado far pionroj. Jen frukto vere malfacile akirebla!
Dume en la fremdaj landoj trans oceanoj okazis aŭ ŝanĝiĝoj de registaroj, aŭ uraganoj aŭ financaj cunamoj, kiuj implikante portis malfeliĉojn al Ĉinio tiel, ke la kurzo de akcioj falas kiel en frosta aŭtuno. Tamen la prudentaj politikoj pri investoj kaj revigligoj unuj post aliaj venas el nia registaro. Nia popolo ja elkore ĝojas pro tio.
Okaze de la 30-jariĝo de la 3-a plena sesio de 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, heredante la aferon de antaŭaj generacioj, kun akumulado de 30 jaroj da sukcesoj, kun daŭra kredo je marksismo-leninismo, ni brave marŝas sur la vojo por plemampleksa realigo de la mezriĉa bonstato kaj komuna riĉiĝo en la ĉina socio. Tio ja estas granda afero malofte renkontebla ekde la pratempo. Popolanoj sentas aŭ surpriziĝon, aŭ malĝojon, aŭ koleron, aŭ ĝojon. Ni ja ne devas teni nin indiferenta. Tial ni speciale faras tiun ĉi kronikon pri Ĉinio 2008, por ke la nuntempaj homoj akiru novajn sciojn ripetante kion ni travivis. Aŭ tio servos ankaŭ kiel spegulo por venontoj en futuro. Kaj ni pie preĝas al la Sanktaj Ĉielo kaj Tero, ke ili ĉiam benu Ĉinion!
(--tradukis Hu Guozhu el Wuhana Vespera Ĵurnalo, p.33, 2008-12-29)
二OO八大史记
公元二OO八。岁在戊子。是年。岁首天倾江南。五月地陷蜀中。阳春藏独祸西疆。暮夏冠盖满京华。金秋神七翱河汉。悲喜之事,不胜举矣。
汶川地震。总理趋视巴蜀。悲震灾之烈。遂集蒙童于室。板书多难兴邦。语之。昂不屈之首,挺不屈之脊。燃炽热之心。壮怀前行。世人然之。以为铭。
北京奥运。华夏千百年未有之壮举也。七载筹划。一夕功成。普天共襄盛事。万国来仪。尽显家国刚毅之志。三十年胼手胝足。荜路蓝缕。方得今日傲世之豪情。未为易也。
至若西洋之境南荒之地。政权更迭。飓风为祸。金融凋敝。殃及池鱼。祸延中华。股市震荡如若寒秋。然投资之政。振兴之策。旋出诸庙堂。世人额手称庆。
值十一届三中全会三十载之庆。上继先辈之余烈。承三十年积淀。信行马列。勇攀全面小康共同富裕之伟业。此皆旷世不逢之事。庶人或惊之悲之怒之喜之。不可淡然而语。特书于此。为二OO八大史记。以期今人温故知新。或可作后世之鉴。并诚祈皇天后土。永佑中华。
(武汉晚报33版。2008-12-29)
0 comments