Loading
La 5a Ĉina Turisma Festivalo (Zhongshan, Guangdong,Ĉinujo)

Ĉu vi volus viziti provincon Guangdong, Ĉinujo, kiu estas la pionira regiono por ĉina reformo kaj malfermo ekde 30 jaroj? Ĉu vi volus viziti nian sudan landon kie oni ĝuas maldikajn kaj belajn vestojn, oni ĝuas frandaĵon, oni vivas en akvolando?
Ĉu vi scias Zhongshan estas la hejmloko de Sun Jat-sen, la pioniro de Ĉina demokratia revolucio? Kaj ĉu vi volus renkonti esperantistojn el la tuta lando post la 7a Ĉina Kongreso de Esperanto kiu okazis pasintjare en Guangzhou kaj poste viziti Hongkongon aŭ Makaon?
Se jes, partoprenu en la la 5a Ĉina Turisma Festivalo (Zhongshan, Guangdong)

La Festival okazos en Zhongshan, Guangdong en 20a-24a de decembro, 2008. Individuaj esperantistoj kaj E-organizoj ambaŭ enlandaj (inkluze de tiuj el Hongkongo, Makao kaj Tajvano) kaj eksterlandaj estas bonvenigataj.
La tagordo estas jenaj:
Dec.20 sab.: ptm. sinanonco en Parti-lernejo de Loka KPC-komitato; interkona vespero post vespermanĝo.
Dec.21 dim.: atm. konferenco; ptm. turismo ene de la urbo.
Dec.22 lun.: vizito al la antaŭa domo de Sun Jat-sen kun tri manĝoj ĉiuj pagite de loka turisma aŭtoritato.
Dec.23 mar.: turismo pri Guangdong-a akvolando kun mempagita kosto po 128 juanoj.
Ekde dec.24 mer.: vizito al Hongkongo aŭ Makao memgvidate aŭ entreprenante en turisma grupo organizita de turisma agentejo.

Notoj:
1. Manĝo kaj loĝo estos mempagitaj krom tiuj pagitaj de loka aŭtoritato. Loka Parti-lernejo povus helpe aranĝi manĝon kaj loĝon por partoprenantoj (prezoj estas viditaj en aldonita tabelo), aŭ partoprenantoj povus sintrovi plitaŭgan aranĝon en la urbo laŭ sia plaĉo.
2. Tiuj kiuj volus turismi al Hongkongo aŭ Makao devas peti vizon en tiea Buroo de Publika Sekureco. Oni ne rajtas vojaĝi tien sen vizo, kiun oni pet-akiros en maksimume 15 labortagoj.
3. Entreprenantoj plenigu la tabelon kun konfirmilo kaj sendu ĝin al agadu@126.com gemeto@tom.com peterye@163.com kiel eble baldaŭ.
4. Pri trafiko:
a. Estas regulaj flughavenaj busoj rekte el Baiyun-aerdromo en Guangzhou al Zhongshan.
b. Estas regulaj busoj el Provinca Busa Stacio (apud Guangzhou Fervoja Stacio) al Zhongshan.
c. Atinginte Zhongshan Bus-stacion, veturu per lokaj buslinioj, kiuj iras al Parti-lernejo.

Guangdong Provinca Esperanto-Asocio, Ĉinujo
Nov.26, 2008