Loading
Refoje mi povas skribi

Mi perdis mian pasvorton kaj dum kelke da tagoj mi ne povis viziti mian lokon.

Hodiaux mi estis cxe dentokuracisto. La problemo estis, ke antaux 2 monatoj oni forigis miajn du dentojn - verdire tiuj mem rompigxis kaj elfalis, la kuracistino nur devis forigi la radikojn - kaj nun mi volis, ke oni metu tien du falsajn dentojn. La dentokuracistino faris gipsan modelon, kion mi transportis propramane al la denta teknikistino. Mi devis pagi 2032 forintojn kio egalas al cx. 7 (sep) euxroj. Post du tagoj la teknikistino pretigos la du dentojn kaj merkrede la kuracistino aplikos gxin al mia busxo. Tio estas neimageble malalta prezo. cxirilate ni vivas ankoraux en socialismo.

Aliflanke morgaux venos la plumbisto, cxar en la logxejo de mia filino likas unu akvotubo. Laux la antauxa kalkulo de la plumbisto, la riparado kostos 37000 forintoj (120 euxroj) kaj pluse la riparado de la muro. Tio jam estas ia hiperkapitalismo.