Loading
Sen monata vojaĝabono

En Hungario maljunuloj (super 65) ĝuas tion, ke ili ne bezonas aĉeti biletojn en trafikiloj (esceptoj estas aviadilo, specialaj veturiloj kiel seĝa telfero (libegő), lifto inter la Ĉenponto kaj Fortikaĵo, ktp.)

En februaro mi kaj miaj edzino kaj filino pasigis gaste ĉe mia filo kaj liaj edzino kaj filo (mia unua nepo) 2 semajnojn en Brazilo. Ŝatinda landego. Kelkaj bonaj aferoj: a.) ĝia klimato, b.) oni donas numerojn al la domoj tiel: distanco de la komenca punkto en metroj. Ekzemple la numero de nia domo estis 459 kaj tiu de la najbaro estas: 475. Tiel oni povas vidi, kiom estas la distanco. En mia sporta aktivado en Váci út 21 oni tre senpripense povus ekiri perpiede de la Bulvardo, pensante, ke estas nur kelkcent metroj. Tamen inter tiuj du punktoj estas magazenego kaj foirego. c.) trinkaĵo kajpirinjo (caipirinha) el kaŝaso (cachaca = sukerkana alkoholaĵo), citruso, kansukero kaj glacio. d.) restoracio "kilograma". Tie vi povas meti sur vian teleron ion ajn kaj vi pagas ĉe la kaso laŭ la pezo-peso. e.) trankvilaj, afablaj homoj

Dimanĉe en la teatro Merlin estis tre amuza komedio: "Halálkemény" (morte malmola). Japana firmao en Hungario festas Kristnaskon. La interpretado inter la hungara kaj la japana estis burleska.