Antaǔ naǔdek jaroj unu fama ruso M. GORKIJ pensis pri Esperanto, ĉu ĝi estas utopio? Kiam ekvidis kaj pripensis tian aferon, faris respondon, ke Esperanto estas realeco. Sed nun denove multe da homoj pensas, ke Esperanto estas utopio, aǔ lingvo de stranguloj. Pli multe da esperantistoj estas strangaj homoj aǔ fanatikuloj. Sed tio estas vero? Ĉu ni denove konstruas Babelturon? Ho ne, ĉu ni rekonstruas Babelturon?! Ne ni, sed tiuj homoj, kiuj havas en la koro ŝtonon kaj diras, ke nur ili apartenas al plej granda nacio. Ekzistas hipotezo, ke Eǔropa parlamento kun la ŝtatunio konstruas novan Babelturon. Ĉu ĉiuj 27 landoj bone kontaktas inter si ? Verŝajne, ke ne! Trairis cent da jaroj, kaj Esperanto ne estas la plej aktuala lingvo en mondo. Ĉu ĝi estos? Ni havu esperon kaj kreu pacon en la mondo, kaj ni detruu la limojn kaj konstruu novan Babelturon inter la landoj.
ĈU ESPERANTO ESTAS UTOPIO?
La konservativa penso obstine pruvas, ke Esperanto estas Utopia projekto. La vivanta, leĝkonforme evoluanta realaĵo, ne rapidante, sed ĉiam pli decide, refutas la konservativulojn.
Antaǔ kvardek jaroj la plej multo de la homoj konsideris la elektro-energion je eretika elpensaĵo kaj freneza utopio; antaǔ dudek jaroj oni konsideris la aernavigadon je utopio; la telefono estas ankaǔ unu el la „utopioj", realigitaj de la homa menso; la sendrata telegrafado estis ankaǔ konsiderata frenezaĵo.
Sed, gajnante en la batalo kun la sekretaj naturfortoj venkon post venko, nia senlaca menso fariĝas ĉiam pli kuraĝa kaj starigas por solvado ĉiam pli „utopiajn", ĉiam pli „frenezajn" projektojn kaj problemojn.
La mezepokaj utopioj pri la „filozofia ŝtono" kaj la „viveleksiro" nun estas prilaborataj en la laboratorioj de la plej grandaj scienculoj de la mondo.
La plej bonaj homoj de Rusio penas efektivigi la plej frenezan „utopion" — la starigon de la socia justo en la mondo, kaj jam oni ne povas diri, ke iliaj penoj estas senrezultaj.
La historio de la kulturo elokvente parolas al ni, ke la plej sentimaj gvidantoj de la homaro sukcesis efektivigi ne malmultajn utopiojn kaj ĉiam pli ofte tiuj ĉi frenezaj revoj fariĝas laborhipotezoj de la scienco.
Nun al la efektivigo de la utopio aliĝas multe da miloj kaj milionoj da homoj, kaj nun la unueca, internacia lingvo estas pli ol iam ajn necesa al la homaro.
Se ni nur dezirus, ni povus multon fari. La neceseco de unueca lingvo por la internacia proletaro venas de la unueco de la klasaj deziroj kaj celoj de la proletaro.
Laǔ mia opinio Esperanto estas sana kaj tute kapabla pluevolui ĝermo de lingvo internacia. Jam nun Esperanto havas sufiĉe vastan literaturon kaj ĝi estas tre sukcese prilaborata teorie. Tiu ĉi laboro ekmarŝus multe pli sukcese kaj pli rapide, se al ĝi estus altirataj scienculoj-filologoj inter tiuj, kiuj estas konvinkitaj pri la neceseco de la unuigo de la homaro.
Oni diras: „La lingvo ne disvolviĝas artefarite".
Mi ne estas esperantisto, sed mi scias, ke tiu ĉi artefarita lingvo, evoluante sufiĉe rapide, fariĝas tute natura fenomeno, ĉar ĝi respondas al la neceso ankaǔ por la nuntempuloj trovi, krei komune komprenatan lingvon.
En 1910 j. mia konatulo Aleksej Semenoviĉ Jakutskij traveturis tutan Eǔropon, konante eĉ ne unun eǔropan lingvon kaj parolante nur Esperanton, sed li tion faris por persone kontroli, en kioma grado estis disvastigita la „artefarita" lingvo.
Mi estas profunde konvinkita, ke la organizita volo de la amasoj estas plene kapabla transformi la „artefaritan" lingvon en naturan.
Ja, ĉu nia tuta kulturo ne estas fenomeno ,,artefarita"?
Tamen, jen ni ĝisvivis la tempon, kiam la nekultura homo ŝajnas al ni fenomeno malamika al niaj celoj, malhelpo en la progreso de plua kresko de la kulturo.
Por la triumfo de la kulturo ni faras revolucion, elspezas ĉiujn fortojn de nia menso, por nia celo ni oferas nian personan liberecon, nian vivon.
Ĉu oni povas nei, ke lingvo, unueca por ĉiuj, donos potencan impulson al la progreso de la kultura evoluo?
Oni ne povas. Do oni devas rekoni, ke estas necese krei kaj evoluigi tian lingvon.
1919 jaro.
(El “Kurso de Esperanto”, Sofia, 1957)
5 comments
Laszlo Istvan TOTH said:
Marius Dyglys said:
Post persista rifuzo al adopto de esperanto kiel lingvo de Eŭropo, venas demandoj foje radikalaj , kelkaj sin demandante ĉu nia lingvo estas utopio ?[vidu dokumentoj kaj debato ĉe Marius Dyglys] aŭ ĉu la diverseco de la esperanto movado kulpas pri la malsukceso [vidu en LA SAGO artikolon de Vinko Markovo « Ĉu nur kune ni sukcesos ? »]
Unue utopio estas io kiu ekzistas en neniu loko, ne realaĵo. Evidentas ke esperanto ne estas utopio en la nuna epoko, la nombro de esperanto parolantoj, da libroj, da gazetoj, eĉ se la movado estas ja malgranda, pruvas sendube ĝian ekziston. Pri la nombradaj metodoj la opiniaj varias . Se oni limigas la enketon je la organizita movado, certas ke inter 30 000 kaj 50 000 homoj apartenas al diversaj esperanto asocioj. Se oni volas havi pli veran evaluadon, oni devas kalkuli kun ne videblaj esperantistoj, tiuj kiuj ne plu aliĝas al asocioj, la lernantoj, la ret lernantoj , ktp. Tiukaze, oni alvenas al ciferoj pli proksimaj al miliono kaj eĉ al du milionoj da homoj . Oni estas des pli malproksime de utopio ke fakte tiuj esperantistoj verkis kaj daŭre verkas [pli ol 20 000 libroj, centoj da gazetoj]
Kio mankas al esperanto por sukcesi, fariĝi la tutmonda lingvo, do atingi sian finan celon?.. Ne mankas al ĝi fakan vortaron kiel ne informitaj malamikoj volas kredigi.. esperanto uzas [laŭ la dekvinan regulon de la Fundamento] la permeson pruntepreni vortojn en la « komuna rezervo de la eŭropaj lingvoj » Pli oni eniras la sciencan kaj teknikan vortrezoron pli oni konstatas similecon en ĉiuj eŭropaj lingvoj inkluzive de la angla
Pli serioze venas la argumento laŭ kiu mankas al esperanto la praktikado de tiu riĉa vortrezoro. Entute, tio signifas ke esperanto ne povas esti akceptata ĉar la angla jam uzurpe prenis la lokon. Nenio riproĉenda por nia lingvo krom la fakto ke oni ne provis ĝian uzadon.. La teknika supereco de la sintaksa kaj fonologia strukturo ne valoras.. La angla venkis ĉar ĝi , pro simpla politika kialo, jam prenis la lokon.. Do la adopto de ponto lingvo por eŭropo estas simpla afero de politika povo…
Restas la nura valora argumento kiu estas la neceso de tempo por kreskigi la socian rolon de nia lingvo, la formado de instruistoj je internaciaj normoj.. Jes ja bezonus unu generacio. Sed ĉu oni devas tuj adopti esperanton.. ni ne tion postulas, simple oni donu al ĝi la eblecon valorigi iom post iom ĝiajn evidentajn atutojn.
La ideo ke la diverseco de la popolo esperantista, la esperantio kulpus pri la ne sukceso de esperanto, pri la ne alveno de la fina venko estas iom stranga . Sincere ĉu la kvazaŭ perforta neŭtraligo kiun volus, kelkaj aktivuloj bonvolemaj sed certe ne sufiĉe informitaj pri la veraj kaŭzoj de nia relativa ne sukceso alportus pli ? Laŭ mi certe ne, Ni ja estas diversaj sed ni parolas la saman lingvon pliriĉigante la uzadon de ĝia vortaro.
Daŭrigota
Jakvo said:
Esperanto funkcias punktofino.
Andy Անդրանիկ said:
Maria said:
por mi Esperanto estas realeco - ĉiutaga legado, parolado , aŭskultado k interkomunikado senpera k pere de la reto - tio ne estas utopio nur realeco