Mia bulgarlingva blogo http://13.inter-pres.org/ progresas. En ĝi jam estas ĉirkaŭ 60 artikoloj en pluraj kategorioj. Almenaŭ foje semajne, vendrede, aperas novaj eroj.
Baldaŭ estos kategorio ankaŭ pri Esperanto. Mi jam kolektis diversajn aĵojn por ĝi - ekzemple, mi adaptis bulgarlingven varban bildprezentadon, originale preparitan de brazila samideano Aloisio Sartorato. Al la originalo mi aldonis ne nur bulgaran tekston, sed ankaŭ muzikon. La bildprezentado estos libere elŝutebla kaj uzebla de mia retejo. La konkretan adreson oni trovos en tiutema blog-artikolo.
1 comment
Mariana Evlogieva said: