Jen mia tria artikolo pri la ĵurnalista kongreso en Vilno, kiu aperis en n-ro 1/2009 de revuo "Bulgara Esperantisto". Pli bone malfrue, ol neniam, ĉu ne? ;-)
Esperantistoj ĵurnalistoj kongresis en Vilno
Preskaŭ 200 esperantistaj ĵurnalistoj el proksimume 40 landoj kongresis en Vilno. Por ke ne estu plendoj pri manko de ajna preciza cifero, mi almenaŭ diru la ĝustajn datojn - de la 26-a ĝis la 30-a de majo 2008. Jes, la datoj ne estas eraraj! Do ili demandigas kial tiu ĉi informo ne aperis pli frue en Bulgara Esperantisto. La kialo estas simpla - miskompreno. Ŝajne ĉiu el 4 la bulgaraj reprezentantoj kredis, ke iu alia raportos. Nome de miaj gekolegoj mi pardonpetas la organizantojn kaj la legantojn.
Ĉar jam pasis kelkaj monatoj, mi ne povus prezenti al la legantaro novaĵon - tiuj kiuj interesiĝis, certe informiĝis de aliaj fontoj. Oni jam scias, ke:
- la organizantoj ĉekape kun LEA-prezidanto Povilas Jegorovas perfekte faris sian laboron;
- kolektiĝis ne nur profesiaj kaj amatoraj ĵurnalistoj, sed ankaŭ literaturistoj, eldonistoj, tradukistoj k.s.;
- la abundan programon kompletigis ekskursoj kaj akceptoj de litoviaj gravuloj;
- la ĉeftemon „Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto“ traktis pluraj altnivelaj prelegoj en kelkaj salonoj - inter ili estis prelego de nia samlandano L. Trifonĉovski;
- la partoprenantaro ne nur diligente aŭskultis, sed ankaŭ vigle diskutis sub la "reĝisorado" de prof. Humphrey Tonkin;
- en Vilno restariĝis la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio, kies estrarano mi elektiĝis - certe dank' al la iama aktiveco de la bulgara TEĴA-sekcio.
- ktp... (Kiu bezonas konkretajn faktojn kaj detalojn, bonvolu viziti la oficialan retpaĝaron de la kongreso: Iom da klaĉoj kaj privatajn impresojn vi povas trovi en mia Esperanto-blogo, kie legeblas du pliaj artikoloj: ttp://www.ipernity.com/blog/amuze/94739 kaj ttp://www.ipernity.com/blog/amuze/99818.
Fine mi nur resumu mian ĉefan konkludon pri la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj: Sen troigo por mi mem ĝi estis la plej bona Esperanto-aranĝo dum la lasta jardeko. Certe, UK-ojn partoprenas dekoble pli da homoj, sed inter ili estas eble 100, kun kiuj mi deziras kaj sukcesas interrilati. La avantaĝo de la ĵurnalista kongreso estis, ke tiujn ĉi 100 personojn mi multe pli facile povis kontakti en Vilno. Mi bondeziras al Esperantujo pliajn similajn aranĝojn, en kiuj oni ne disputas pri la akuzativo, sed okupiĝas pri fakaj kaj socie gravaj temoj!
Mariana Evlogieva
0 comments