Loading
Sama popolo, malsama traktado

Kiel konsekvenco de la koloniado, multaj popoloj afrikaj dividighis ofte inter du landoj kaj aldonighas al aliaj popoloj ktp. Por Eveoj (Ewe) de Togolando, la afero iom malsimilas: sub la germana koloniado, la tuata ewe popolo estis en la sama sola lando (Togo) ghis post la 1-a mondmilito kiam Germanio perdis siajn koloniojn. Tiam unu parto de evoj devis aldonighi al Goldcoast-nuna Ganao. Tiuj evoj kiuj nun estas ganaj civitanoj de longe estas malamataj de anktikvaj ganaj popoloj - gê, fanti, ktp. ilin oni nomas "Ayigbe"- reference al historiajho rilate al iu Ayi kiu forprenis la oran tronon el goaldcoast kaj rifughis en Zowla-- Aného, sudparte de Togolando. Do tiuj ganaaj eveoj estas konsiderataj kiel shtelistoj kaj multaj malbonagoj estas atribuitaj al ili senkauhze. Tamen kiam nunaj Togolandaj evoj - franclingvanoj vizitas Ganaon, ilin oni nomas kaj konsideras togolandanojn ne eveoj - Ayigbe. Kia falsa diskriminacio! Tamen la forshtelita trono (eble dauhre) trovighus en Zowla. Mia opinie, tio estas afero kiu neniam chesos. Ech inter ni afrikanoj estas malamo kaj maltoleremo.

3 comments

Reto said:

Eŭropanoj dum koloniado venenigis la aferojn kaj ruze por gajni la regadon semis malamikecon iter diversaj triboj kaj nacioj. La similajn aferojn oni povas sperti en la mezoriento ankaŭ ...
15 years ago ( translate )

Apelete Agbolo said:

Vi pravas, tamen la venenigo okazis antauh pli ol jarcento kaj multaj popoloj konsciencighis (afrikaj landoj iel sendependighis). Mia opinie, ni afrikanoj devas kompreni, ke internaj bataloj, malamoj k.s devas chesis por vera evoluo de la nigra kontinento kiu ghenerale en ghia tuteco fartas malbone pro tiuj supre cititaj venenoj.
15 years ago ( translate )

Apelete Agbolo said:

Tiun monsumon iros rekte ne en la kason de la shtatoj sed en la privatajn bankkontojn de la shtatestroj kaj ties familianoj. la popoloj neniel profitos el tio. Kiam nur kelkaj fihomoj (unu sola tribo auh etno) konfiskas la posedajhon de tuta shtato, neniam solvighos la malama problemo. Neniam estos senkoloniigo de Afriko (...). Nur estas kaj estos amikaj rilatoj inter evoluintaj landoj kaj afrikaj diktatoraj shtatestroj (...).
15 years ago ( translate )