Loading
17-a Esperanto-Korusa Semajno ĉe Pireneoj

Morgaŭ 5-an de marto 2011 komenciĝos la 17-a E-korusa staĝo organizita de C.E.E.A. por Tut-Pirenea Esperanto-Koruso su gvidado de Carles VELA i AUSELA el la grupo KAJ TIEL PLU.

Tiu staĝo disvolviĝos en la kampadejo "LA PIBOLA" (=la poplo) ĉe vilaĝo CAMON apud urbeto MIREPOIX, piede de PIRENEOJ.

La ĉef-manĝojn ni ricevos de la apuda restoracio "LA BERGERIE" (= la ŝafejo).

Jam 30-o da personoj sin anoncis por ĝin partopreni, kio garantias sufiĉa nomro en ĉiu voĉ-parto por fine prezenti interesan koncerteton !

La loka tag-ĵurnalo "La DEPECHE du MIDI" jam la staĝon anoncis :

<http://www.ladepeche.fr/article/2011/03/04/1027111-Camon-L-esperanto-ca-se-chante-ca-se-chante.html>.

Vi krome ne forgesu regule viziti, ev. kritik-/gratul-i nian retejon :

<http://esperanto.ariege.free.fr/index.php>, ankaŭ tiun filmeton spekti :

<http://www.ariegenews.com/ariege/le_saviez_vous/2011/29051/pourquoi-apprennent-ils-l-esperanto.html>.

Samideane al ĉiuj,

Js.