Loading
Latinamerika Memuaro & Langston Hughes

Latinamerika Memuaro estis modestaspekta sed serioza kultura revuo el Kolombio. N-ro 6 estis la lasta numero kaj eldoniĝis en 1989. Du miaj poemoj pri ĵazmuzikistoj aperis en ĉi tiu revuo:

"Por Hilton Ruiz, Portorikana Pianisto," n-ro 5, januaro-aprilo 1989, p. 12.

Je Unua Neĝoŝtormo Ĉisezona (Upon the First Snow-Storm of the Season: Blake & Coltrane in Esperanto), n-ro 6, 1989, p. 6-8.

Por pluaj informoj, aliiru mian blogon Ĝirafo: Latinamerika Memuaro revizitata.

Mi enretigis pluan materialon el ĉi tiu revuo, t.e.:

Kvar Poemoj de Langston Hughes, tradukis Carlos A. Castrillón, Latinamerika Memuaro, n-ro 5, januaro-aprilo 1989, p. 13-14.

Laŭ mia scio, ĉi tiuj estas la unuaj tradukoj Esperanten el ĉi tiu ŝlosila negra usona poeto. Dum la semajnfino mi tradukis alian poemon de Langston Hughes:

"Adiaŭ Kristo"

Aliru ankaŭ la paĝon de Rodrigo Alberto Ramirez ĉe Ipernity, kie vi informiĝos pri JUBILEA KOLOMBIA KRESTOMATIO (1909-2009).

.

2 comments

Ralph Dumain said:

Jen du pluaj eroj el Latinamerika Memuaro:

"Kvar Planlingvoj Kreitaj de Virinoj" de Bernard Golden
http://www.autodidactproject.org/other/planlingvoj-inaj.html

Hajkoj kaj Tankaoj de Jorge Luis Borges, tradukis Carlos A. Castrillón
http://www.autodidactproject.org/other/borges8-espohajk.html
15 years ago ( translate )

Ralph Dumain said:

Nun la enhavo de ĉiuj numeroj kaj ceteraj informoj pri ĉi tiu revuo estas kompilitaj:

Latinamerika Memuaro (1987-1989): Eldonaj Informoj & Enhavo
http://www.autodidactproject.org/bib/la-memuaro.html

Mi ne havas n-ron 1, do por aldoni ĝin mi bezonas la enhavtabelon.

Pri Miguel A. Caycedo: Poeto de Negreco, mi supozas ke fakte temas pri Miguel Ángel Caicedo Mena, kiu estas malfacile esplorebla anglalingve:

http://www.autodidactproject.org/other/caicedo1.html
15 years ago ( translate )