Loading
Trockij pri religio

Leono Trockij komentis plurfoje pri religio. Daŭrigante tradicion de marksismo pri fontoj de mistifiko, li ligis mistikifadon al la netravidebleco de rilatoj kun naturo kaj socio. Tiel Trockij, simile al Marx, trapasis la limojn de burĝa ateismo kiu atakas nur religion sed ne la mistifikojn de sekulara burĝa socio. Jen du citaĵoj el Trockij:


Trockij pri religio (1)
El "Kulturo kaj Socialismo" (1927)
gxirafo.blogspot.com/2009/05/trockij-pri-religio-1.html

El "Kontraŭreligia Propagando" (el prelego "Leninismo kaj Laboristaj Kluboj" je la 17‑a de julio 1924)
www.autodidactproject.org/my/espotrot1.html

3 comments

Ralph Dumain said:

Temas pri la rilatoj inter homo kaj naturo, kaj la rilatoj inter homoj. Jen la problemo de fremdiĝo (alienation). Historie, la lukto kontraŭ religio kongruis kun lukto kontraŭ feŭdalismo. Ambaŭflanke okazis sekulariga impeto. Sed kapitalismo ne sukcesis forigi socian misteron; ĝi kreis novan formon de mistikifiko.
15 years ago ( translate )

Ralph Dumain said:

Ne temas pri mistika intuicio de absoluta sciado. Tamen, la atingeblo de tiel nomita travidebleco, t.e. senmistifikaj rilatoj, estas disputebla. Ŝlosila en la argumento estas la indiko ke mistifiko troviĝas ankaŭ en sociaj rilatoj (kiuj ampleksas sekularajn, ne nur religiajn, rilatojn). En aktuala, industrie & teknologie evoluinta socio, la precipa fonto de mistifiko estas ne la misteroj de naturo sed la misteroj de socio. Krom la asimiligo de darvinismo, la burĝa ateismo ne evoluis preter la 18-a jarcento, dum ke la koncepto de ideologio ĝermis inter la Junaj Hegelanoj ĝis Marx kaj poste evoluis en diversaj fadenoj de marksisma intelekta tradicio. V. ankaŭ mian blogeron:

Karlo Markso pri religio kiel reflekso & kondiĉoj al ĝia malapero
15 years ago ( translate )

Ralph Dumain said:

Mi malkonestas precipe pri cxi tiu aserto:

"Tia aspekto de la neracia pensmaniero ŝajnas sendependa de la historiaj, politikaj, sociaj rilatoj, kaj ligita ekskluzive al la ĝenerala homa psiko."

Tio estas metafizika supozo dubinda. Ecx supozataj biologiaj trajtoj kiuj subtenas la homan menson ne fuckias sendepende de la medio, cxu natura, cxu kultura. La ekzisto de aliaj empiriaj faktoroj, kiujn ja ne kalkulis Marx, estas esplorendaj, sed fari dogmajn senhistoriajn propoziciojn estas misajxo. Tamen jes la bildo de Marks estas abstraktajxo kiu nur reliefigas kaj alproksimigas efektivan logikon de la fenomenon, sed gxi ne estas plena ekspliko. Tamen Marks pravas en la pozado de la problemo: mistifiko en la menso estas spurata de "mistifiko" en materiaj rilatoj kun la naturo kaj kun aliaj homoj. Cxu mistifiko je unu aux ambaux flankoj estas eliminebla estas mem malferma demando.
15 years ago ( translate )