Antau kelkaj tagoj ricevis mi komenton de artikolo pri la Oka de marto, vekigintaj miaj memoroj pri Avino. Ŝi restis vidvino kun tri malgrandaj infanoj kiam germanaj faŝistoj mortpafis mian avon. Ŝi estis malalta malfota sed granda Homo. Ŝi verŝajne neniam festis la Internacian virinan tagon, portis ĉiam nigraj vestojn por bedauri sian edzon, restis vidvino havante nur kelkajn jarojn pli ol mi nun... havis preskaŭ nenion, eĉ domo estis forbruligita...
Havis ŝi ion: grandan koron plena de amo, tiom plena ke ene ne troviĝis nek eta spaco por malamo. Dankon ke ŝi lernis ankau min ami aliajn, per rakontojn, el kiuj mi pleje memoras ĉi tiu:
Filo mia! Fari malbonon kaj malami iu ajn ,pro ne gravas kiom granda kialo, ne estas bone! Homoj povas esti bonaj kaj malbonaj sed neniu estas nur malbona, kaj se vi faras al aliaj ion bona ci povas esperi ke li, aŭ Dio, per bono repagos cian faron... Jen kio okazis al mi dum Milito (ŝi pensis pri la Dua mondmilito): Post kiam mortpafis niajn virojn germanaj soldatoj ofte alvenadis en vilaĝo unufoje haltigis miniu soldato kaj demandis ion kio mi ne komprenis, sed li vidis ke mi portas krucon ĉirkau kolo... Tiam li elprenis krucon pendata sur lia kolo kaj nebone parolante klarigis al mi ke ankau li estas katoliko, donis al mi peceton de pano kaj invitis min kun si ke donos ankorau manĝajo al mi por familio... (Avino faris pauzon) Mi vidis ke li estas bona homo, estis videble el okuloj, kaj kiu scias kiel li alvenis en milito, krome mi havis hejme tri infanojn malsatajn... Ni bezonis tiun manĝaĵon sed kiu pro timo povis iri kun li preni ĝin? Mi timis kaj ne iris... Vidu filo mia, nek ĉiuj germanaj soldatoj estis samaj, estis milito kaj ili devis iri, tamen ankau inter ili estis bonaj kaj malbonaj homoj...
Ŝi mortis pli ol okdek jaraĝa, kiam mi havis 12 jaroj. Ŝi donis al mi la gravan lecionon pri bono kaj malbono pro kio mi restos dankema ĝis fino de mia vivo, ĉar ŝi ne parolis Esaperanto mi povas nun diri nur: Nona, fola ti!!!
0 comments