Loading
Forte kresku heĝoj de miljaroj

Ne estas certe, ke la Esperanto-komunumo malgrandiĝas, ĉar oni rajtas taksi la nombron da interretaj lernintoj granda kaj optimisme esperi, ke la retuloj multiĝas sufiĉe por kompensi la perdojn, kiujn oni statistikas en tradiciaj asocioj. Esperanto-organizaĵoj perdas membrojn. Tiu situacio aspektas al kelkaj kiel malfortiĝo de Esperanto kaj komencas maltrankviligi ilin. Kelkaj parolas pri "krizo" de Esperanto. Tazio Carlevaro verkis libreton Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?, kaj diverslokaj mencioj de ĝi atestas pri tio, ke esperantistoj trovas la demandon almenaŭ pensiga.

Unu krizfaktoro (por la tradicia movado) povas esti, ke la angla lingvo ŝajnas al la plej multaj jam "venkinta", ne lasante ŝancon al Esperanto realigi sian origine imagitan destinon fariĝi "ĉies dua lingvo" tutmonde. Sed eble al la "krizo" kontribuis finvenkisma strategio, kiu dum jardekoj traktis "kulturan diversecon" kiel minacatan kaj la anglan kiel malamikon - kaj kiu nur nun, tre malfrue, komencas esti superita. Ĉu eblas, ke tiu strategio impresis eksterulojn kiel senperspektiva, dum jardekoj malallogis la publikon kaj tiel inhibis kreskadon?

Kiajn homojn Esperanto allogas? Ja ne tiajn, por kiuj alilingvanoj estas suspektindaj aŭ strangaj, kaj kiuj ne volas liberiĝi de tiu imago. La logika senco de interlingvo estas kunligi kaj ne dividi. Esperanto logas homojn, kiuj volas kunligiĝi kaj kunligi. Tute konsekvence, Esperantio fariĝis idealtipa "fandpoto" - hejmo de pli kaj pli multaj miksdevenaj paroj kaj denaskaj parolantoj. La malkongruo inter ĉi tiu vivata kosmopolita realo kaj la miksofobia movada ideologio metas esperantistojn en embarason, kiu rompas la lingvodisvastigan elanon de la plimulto (kune kun la malkongruo inter la oficialaj finvenkismaj celoj kaj la efektive realigataj kulturaj celoj - tio, pri kio la Manifesto de Raŭmo parolas). Publike agadi por Esperanto laŭ la stilo, kiun UEA-gvidantoj dum jaroj sugestis, allogas homojn, por kiuj la celo pravigas la rimedojn, kaj kiujn la malkongruo inter la realo kaj la fabeloj ne ĝenas.

Esperantistoj de la unuaj epokoj havis strategion proponi Esperanton kiel faliganton de la "muroj de miljaroj" inter la popoloj. Sed post Tyresö la "progresema" juna generacio radikale forturnis sin de tiu tradicio kaj malantaŭ kamuflo de ŝajnprogresemaj sloganoj pri batalo kontraŭ "lingva imperiismo" kaj "kultura imperiismo" komencis kulturi la prakonservativan ideon, ke Esperanto ekzistas ne por faligi murojn, sed por planti heĝojn inter la popoloj, kiuj gardu ilin kontraŭ "perdo de identeco" kaj perdo de la gepatra lingvo. Laŭ la anoj de la nova "heĝo-politiko", Esperanto estis destinita preventi ĝuste tiun "kunfluiĝon de la homoj en unu ĉiuhoman popolon", pri kiu Zamenhof opiniis, ke Esperanto povus ebligi ĝin - kaj kiun Esperanto efektive alproksimigas, kiom ajn etskale.

(La heĝo-metaforo ne estas originale mia; mi dankas Imre Szabó pro ĝi: https://www.ipernity.com/blog/22786/85360/comment/2792101#comment2792101)

4 comments

Ralph Dumain said:

La eseo estas bona, kaj respegulas la ĝeneralan linion de Gary. Sed ĉu la ideologia flanko--finvenkismo & etnopluralismo--vere respondecas pri malkresko de membreco en UEA aŭ en aliaj organizo? Ĉu vi intencas nerekte argumenti kaj okazas multa fuŝado kaj ke tio forpelas esperantistojn? Ĉi tiu faceto de la argumento ne klaras je mi. Certe estas kontraŭdiro inter la efektiva funkciado de Esperanto kaj la fuŝa oficiala propagando.
13 years ago ( translate )

Gary Mickle replied to Ralph Dumain:

Mi ne opinias, ke la ideologiaj fuŝoj de la finvenkisma movado forpelas la jam konvinkitajn esperantistojn. Pli verŝajne okazas tiel ĉi:

La ĝenerala politika linio de la movado ne konvinkas la plej multajn membrojn. Pri tio mi certas, ĉar oni ja vidas, kiom malmultaj provas defendi tiun linion, kiam oni atakas ĝin. Sed ili ankaŭ ne plendas pri ĝi, ĉar ili ne scias, kion proponi alternative. Ĉiukaze ili ne volonte varbas por Esperanto per argumentoj, kiujn ili mem ne tute kredas. Pro nemulto de varbado, ne multe da novuloj sentas sin instigitaj aliĝi al la organizita movado. Sed bonŝance multe pli da homoj alvenas al Esperanto mem per interreto.
13 years ago ( translate )

Ralph Dumain said:

Mi mem agadas ekster la kutima propagandado. Mia starpunkto gajnos malmultajn lernantojn de Esperanto--en Usono, oni ne anticipu multajn--sed mi ja gajnas respekton por Esperanto.
13 years ago ( translate )

Ralph Dumain said:

Roland, ŝajnas ke via blogo enhavas multan historian & kleran materialon. Unuavide, ŝajnas tre profesieca. Ĉu ĉi tio devias de la normo en Germanio?
13 years ago ( translate )