Loading
Everything and nothing
Neniun li havis en si ; malantaŭ lia vizaĝo (kiu, eĉ laŭ la malbonaj pentraĵoj de lia epoko, similas neniun alian) kaj malantaŭ liaj paroloj, kiuj estis abundaj, fantaziaj kaj malkvietaj, estis nur iom da malvarmo, iu sonĝo, kiun neniu sonĝis. En la komenco li kredis, ke ĉiuj homoj estas kiel li, sed la mirado de amiko, kun kiu li provis komenti tiun malplenecon, avertis lin pri lia eraro kaj definitive komprenigis al li, ke individuo ne devas malobei la normojn de la specio. Iam, li pensis, ke li eble trovos en la libroj kuracilon por sia malsano kaj tiel li lernis tiun magran provizon da latina lingvo kaj tiun eĉ pli magran provizon da greka lingvo, kiun poste menciis unu el liaj samtempuloj. Li sekve konsideris, ke la praktikado de elementa rito de la homaro eble estas tio, kion li serĉis, kaj li lasis Anne Hathaway inici lin dum longa Junia siesto. Post dudekjariĝo li iris al Londono. Instinkte li jam ekzerciĝis por simuli, ke li estas iu, por ke oni ne malkovru, ke li estas neniu ; en Londono, li trovis la profesion, kiun la sorto destinis al li : aktoro, kiu, sur scenejo, lude estas iu alia, antaŭ ĉeestantaro, kiu lude kredas, ke li estas iu alia. La profesio aktoro spertigis al li eksterordinaran feliĉon, eble sian unuan feliĉon ; sed, post kiam oni aplaŭdis la lastan verson kaj tiris la lastan mortinton de la scenejo, la abomeninda gusto de nerealeco denove invadis lin. Li ĉesis estis Ferrex aŭ Timur kaj refariĝis neniu.
Fronte al la minaco, li komencis imagi aliajn heroojn kaj aliajn tragediajn fabelojn. Tiel, dum lia korpo plenumis sian korpan destinon en bordeloj kaj tavernoj de Londono, la animo loĝanta en li estis Cezaro, kiu rifuzas aŭskulti la averton de l’aŭguro, kaj Julieta, kiu abomenas la alaŭdon, kaj Makbeto, kiu sur la erikejo parolas kun la sorĉistinoj, kiuj ankaŭ estas la Parcoj. Neniu estis tiom da homoj, kiom tiu ĉi homo, kiu, same kiel la Egiptano Proteo, povis elĉerpi ĉiujn ŝajnojn de l’esto. Kelkfoje en angulo de verko li lasis konfeson, certa, ke oni ne komprenos ĝin ; Rikardo asertas, ke en sia sola persono li ludas la rolon de multaj, kaj Jago diras tiujn strangajn parolojn : « Mi ne estas, kio mi estas. » La fundamenta identeco de l’ekzistado, sonĝo kaj reprezentado inspiris al li famajn pecojn.
Dum dudek jaroj li persistis en tiu direktita halucino, sed iun matenon ekkaptis lin la naŭzo kaj teruro esti tiom da reĝoj mortantaj pro glavo kaj tiom da malfeliĉaj amantoj, kiuj tiel melodie kuniĝas, disiĝas kaj agonias. Tiun saman tagon li decidis vendi sian teatron. Antaŭ la fino de la semajno li jam revenis al sia naskiĝa vilaĝo, kie li reakiris la arbojn kaj la riveron de sia infanaĝo, kaj li ne ligis ilin kun tiuj aliaj, kiujn prikantis lia muzo, famigitaj de mitologiaj aludoj kaj latinaj vortoj. Necesis esti iu ; li estis emerita impresario, kiu riĉiĝis, kaj kiun interesis pruntoj, juraj konfliktoj kaj malgrandskala uzuro. En tia animstato li diktis la sekan testamenton, kiun ni konas, kaj en kiu li intence forigis ĉiun patosan aŭ literaturan trajton. Amikoj el Londono kutimis viziti lian izolejon, kaj por ili li reludis sian rolon de poeto.
La historio aldonas, ke, antaŭ aŭ post sia morto, li sciis, ke li estas fronte al Dio, kaj li diris al li : « Mi, kiu vane estis tiom da homoj, deziras esti nur unu, mi. » La voĉo de Dio el kirlovento respondis al li : « Ankaŭ mi ne estas ; mi sonĝis la mondon, kiel vi sonĝis vian verkaron, William Shakespeare, kaj vi apartenis al la formoj de mia sonĝo, vi, kiu, kiel mi, estas multaj kaj neniu. »
Jorge Luis Borges

1 comment